Gioacchino Laurenti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gioacchino LAURENTI (naskiĝis la 21-an de novembro 1882; mortis la 24-an de junio 1955) estis itala esperantisto, instruisto kaj oficisto. Li kunlaboris en filologiaj revuoj kaj al Roma Esperantisto.

Li estis esperantisto de 1905 kaj en la sama jaro kunfondis Esperanto-grupon „Imperiosa Civitas“ en Romo. Li estis vicsekretario de tiu societo ĝis 1908, kiam li translokiĝis al Nuoro sur insulo Sardinio por instrui beletron en tiea gimnazio. De 1920 ĝis 1947 oficisto ĉe la itala senato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]