Giorgio Silfer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giorgio Silfer
Persona informo
Naskonomo Valerio Ari
Naskiĝo 13-an de septembro 1949
en Milano
Lingvoj Esperantoitala
Ŝtataneco Italio
Familio
Edz(in)o Perla Martinelli
Okupo
Okupo verkistoesperantisto
vdr

Giorgio SILFER (elp. Ĝorĝo Silfer, naskiĝis la 13-an de septembro 1949 en Milano, Italio) estas pseŭdonimo de Valerio ARI, doktoro pri modernaj lingvoj (1982) kaj beletristiko (1987). Li estas lingvoinstruisto, organiza konsilisto, verkisto kaj publicisto, kaj unu el la ĉefaj iniciatintoj de la Esperanta Civito.

Silfer kunfondis en 1970 la revuon Literatura Foiro. En 1980 li kunfondis la kooperativon de Literatura Foiro, kiu posedas kaj eldonas la menciitan revuon, kaj ekde 1997 ankaŭ la gazeton Heroldo de Esperanto. Ĉe la 36a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en 1980 Silfer, kune kun Jouko Lindstedt kaj Amri Wandel lanĉis la Manifeston de Raŭmo.

En 1985 li kunfondis la staĝejon La Kvinpetalo, en Francio. En 1991 li kunfondis la Esperanto-Centron de PEN-Klubo Internacia, en kies mondkongreso 1993 li sukcesis, kun sia edzino Perla Martinelli, atingi la agnoskon pri Esperanto kiel literatura lingvo. Kun aliaj en 1995 li transprenis la gvidadon de Kultura Centro Esperantista en Svislando. En 1996 li estis inter la ĉefaj subskribintoj de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Giorgio Silfer verkis tri poemarojn, multajn teatraĵojn, romanon, plurajn literatursciencajn kaj interlingvistikajn librojn. Li gajnis interalie Premion "La Verko de la Jaro" en 1977 kaj estis proklamita en 1984 Florluda Majstro, pro la multaj sukcesoj ĉe Internaciaj Floraj Ludoj.

Kanzonoj[redakti | redakti fonton]

Li ankaŭ verkis aŭ tradukis kelkdekon da kanzonoj, precipe por Gianfranco Molle, Nikolin' kaj Anjo Amika.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • "Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo" (2019) en pluraj naciaj lingvoj, unuavice en la hispana (eldono de Grañen Porrúa en Meksiko), poste en la franca kaj sveda[1]. Tiu verko baziĝas sur "Historio de la esperanta literaturo".

Dramoj[redakti | redakti fonton]

  • Doktoro Rosales, 1973. Premiero en Sarajevo, 1973: Teatra Stabo de La Patrolo, reĝisoro Emo Marconi. Eldonita libroforme ĉe Literatura Foiro.
  • Unu persono serĉanta epilogon, 1974. En manuskripto.
  • Triptiko, 1993. Premiero en Prago, 1996: Bulgara Esperanto-Teatro, reĝisoro Teo Jurukov. Eldonita en la revuo Literatura Foiro kaj en Esperanta Songazeto
  • La dimanĉa brokantisto, 1996. Eldonita en la revuo Literatura Foiro.
  • La vorta klaso, 1997. Premiero en Sofio, 1997: Teatrofako de LF-koop, reĝisoro Teo Jurukov. Eldonita en la revuo Literatura Foiro, en Esperanta Songazeto kaj kiel aparta vidbendo ĉe LF-koop.
  • Dialogo kun la glotologo, 2002. Eldonita en la revuo Literatura Foiro.
  • La familio de Anto Speri, 2003. Premiero en Ĉaŭdefono, 2003: Nova Torina Teatro, reĝisoro Jordan Slavejkov. Eldonita en la revuo Literatura Foiro.
  • Parolago pri polaj eventoj, 2004. En manuskripto. Longe restis anonima. Premiero en Ĉaŭdefono, 2004: reĝisoris Bertil Nilsson.
  • Tre camminate in cima al colle, 2008. Eldonita en la politika blogo de la aŭtoro.
  • Kvarteto (Bella figlia dell'amore), 2010. Traduko el Ronald Harwood. Eldonita en la revuo Literatura Foiro.
  • La butiketo de la juvelisto, 2011. Eldonita en la revuo Literatura Foiro.
  • La njorin' de l' malaperinto, 2012. Eldonita en la revuo Literatura Foiro.
  • Varma lineo, 2012. Eldonita en la revuo Literatura Foiro.
  • Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj, januaro 2013. Eldonita kiel kamiŝibajo.
  • Karmezina renkontis Lupon, aprilo 2013. Eldonita kiel kamiŝibajo.
  • Gvendolena la blanke-brova, majo 2013. Eldonita kiel kamiŝibajo.
  • Njugatesko, junio 2016. Premiero en Budapeŝto, 2 aŭgusto 2016. Monologo, kun deklamado, muziko, kantoj, filmoj, pupoj.
  • Mira, Jusefo kaj la gardeloj, decembro 2018. La unua dramo originale en esperanto komplete inspirita de Afriko.
  • Sur la fina benko, majo 2023.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La politika agado de Giorgio Silfer estas malmulte aprezata ĉe kelkaj UEA-anoj[kiuj?]. Inter ili, dum la 1990-aj jaroj, la hispano Jorge Camacho karikaturis lin en la pamfleto La Majstro kaj Martinelli (1993) kaj kritikis liajn ideojn en La liturgio de l' foiro. Silfer neniam donis publikan atenton al Jorge Camacho.

Jouko Lindstedt, la alia verkinto de la Manifesto de Raŭmo, opinias ke Silfer predikas sub la nomo "Raŭmismo" ideologion kun malmulta rilato al tiu Manifesto. Tamen en julio 2006 Lindstedt publike distanciĝis de la Manifesto mem, kondamnante en ĝi du "erarojn". Tial Giorgio Silfer komentariis en HeKo n-ro 306: "Ne estas vere, ke kolego Lindstedt interpretas alimaniere la Manifeston: simple li ne plu konsentas pri ĝia enhavo".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pozitiva jaro por Esperanta PEN-Centro, HeKo 742 6-B, 25-an de aŭgusto 2020

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.