Giovanni Argenterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johano Arĝenterjo
(1513-1572)
Libros des morbis, eldono publikigita en 1592.
Libros des morbis, eldono publikigita en 1592.
Persona informo
Naskiĝo 1513
en Castelnuovo d'Asti , Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 13-a de majo 1572
en Torino, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj latina lingvo [#]
Alma mater Universitato de Pizo
Universitato de Napolo
Universitato de Torino
Universitato de Parizo
Profesio
Profesio kuracisto • universitata profesoro [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Giovanni Argenterio (1513-1572) estis itala kuracisto kaj aŭtoro de sennombraj verkoj pri Medicino. Li estis docento en la Universitatoj de Medicino de Pizo, Napolo, Torino kaj Mondovì. Li famiĝis pro sia medicina verko "De Morbis", publikigita en 1548. Estis liaj lernantoj Reiner Solenander (1524-1601), Guillaume Rondelet (1507-1566) kaj Laŭrenco Joubert (1529-1583). Li kromnomis Leonhart Fuchs-on (1501-1566) "la gramatikiston de Tubingeno".

Biografio[redakti | redakti fonton]

En la 22-a de junio 1534 li ricevis sian doktorecon en la Universidade de Parizo. Iom poste, li ekaktivis kiel kuracisto en Liono, venigita al tiu urbo dank'al sia kuracista frato Bartolomeo Arĝenterjo.

En 1540 li translokiĝis al Antverpeno kaj tie li plenumis sian karieron ĝis 1543, ĉar, antaŭita de sia reputacio kiel praktikanto, li decidis revenis al Italio, invitata de la kardinalo Niccolò Gaddi, episkopo de Fermo. En Venecio, li gastis sin ĉe la florenca nobelo Pietro Carnesecchi (1508-1567), el kies amikeco li ricevis, en1543, postenon kiel profesoro pri teoria medicino en la Studio de Pizo, sub la konfido de Kozimo la 1-a de Mediĉo. En 1548, li translokiĝis al la katedro pri praktika medicino, tamen, en 1555, maltrankvila pro la milito de Sieno kiu priokupis la Toskanion, li akceptis postenon por instrui en Napolo, rezignante al samtempa invito por la Universitato de Torino.

En 1560, Emanuelo Filiberto (1528-1580) oferas al li la katedron pri ordinara teoria medicino en la Studio de Mondovì, kiu tiuepoke estis ĵus kreita, kaj Arĝenterjo forlasis la sidejon en Napolo interŝanĝe de la eta piemonta universitato, celante starigi, kun la tuta agolibereco donita al li de la princo, novan medicinan lernejon. Tie li transprenis la katedron, post mallonga tempoperiodo en Romo por ricevi kelkajn lecionojn, en la 6-a de januaro 1561. En 1566, Emanuele Filiberto lin proponas la praktikan katedron pri medicino en Torino, kie li mortis en la 13-a de majo 1572.

Elektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Libros des morbis

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]