Giovanni Bononcini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Bononcini
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1670 (1670-07-18)
en Modeno
Morto 9-an de julio 1747 (1747-07-09) (76-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj itala
Familio
Patro Giovanni Maria Bononcini
Frat(in)o Antonio Maria Bononcini
Okupo
Okupo komponisto • violonĉelisto
vdr

Giovanni Battista Bononcini (Modeno, 18-a de julio 1670Vieno, 9-a de julio 1747). itala komponisto kaj violonĉelisto de la Baroko, membro de la Napola Skolo.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1685 li publikigis siajn unuajn verkojn por violonĉelo, kaj du jarojn poste li estis violonĉelisto en Sankta Petronio de Bolonjo. Li eniris en la Filharmonia Akademio kaj en 1688 li estis kapelmajstro de Sankta Giovanni in Monte. Poste li forlasis Bolonjon kaj translokiĝis al Romo, kie li loĝis dum kvar jaroj. En 1700 li estis nomumita komponisto de la Imperia Kortego de Vieno kaj estis invitita al Berlino fare de la reĝino Sofia Ĉarlota de Hanovro. Restinte dum kelkaj jaroj en Italio, li foriris al Londono, kie liaj operoj jam estis famaj. Li estis protektita de la duko de Marlborough kaj estis rivalo de Händel. Skandalo, en kiu oni akuzis lin je plagiato, devigis lin forlasi Anglion en 1727 kaj, post kelkaj turneoj de koncertoj en Parizo kaj Lisbono, li retiriĝis al Vieno kie li mortis malriĉa.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Astianatte, ĉirkaŭ 1727.
  • Instrumenta muziko: Trattenimenti da camera a tre, concerti, sinfonie, duetti.
  • Voĉa muziko: Anthem fúnebre (1722), Te Deum (1748); oratorioj, inter ili San Nicola de Bari (1699) kaj La Conversione di Maddalena (1701).
  • Teatra muziko: kantatoj, 20 serenatoj kaj operoj:
    • Xerse, 1694;
    • Il trionfo di Camilla, 1696;
    • L'amore eroica fra pastori, 1696;
    • La clemenza di Augusto, 1697;
    • La fede pubblica, 1699;
    • Gli affetti più grandi vinti dal più giusto, 1701;
    • Cefalo, 1702;
    • Etearco, 1707;
    • Maria fuggitivo, 1708;
    • Astarto, 1720;
    • L’odio e l'amore, 1721;
    • Crispo, ludita en Londono, 1722;
    • Griselda, 1722;
    • Erminia, 1723;
    • Calphurnia, 1724;
    • Astianatte, ludita en Londono, 1727;
    • Alessandro in Sidone, Vieno, 1737;
    • Zenobia, Vieno, 1737.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Bononcini, Giovanni». Enciclopedia Treccani (en itala). Konsultita la 11an de aŭgusto 2020.