Giovanni Costeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johannes Costaeus Laudensis
(1528–1603)
De facili medicina ..., verko plublikigita en 1604
De facili medicina ..., verko plublikigita en 1604
Persona informo
Naskiĝo 1528
en Lodi, Flago-de-Italio.svg Italio
Morto 1603
en Bolonjo, Flago-de-Italio.svg Italio
Lingvoj latina lingvo [#]
Ŝtataneco Papa Ŝtato [#]
Alma mater Universitato de Torino
Universitato de Bolonjo
Profesio
Profesio kuracisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Giovanni Costeo (1528–1603) estis filozofo, kuracisto, botanikisto, profesoro pri Medicino de la Universitato de Torino kaj Bolonjo, privata kuracisto de la Duko de Savojo, kaj fekunda aŭtoro da senombraj verkoj pri Medicino. En sia verko "Tractatus de venarum meseraicarum usu" (1565) li asertis ke la mesoenteraj vejnoj[1] ne altiras la Ĉilon, sed nur la sangon, kiu nutras la malsuperan parton de la korpo. En 1570, li estis vokita de la duko Emanuelo Filiberto (1528-1580) por instrui teorian medicinon en la Universitato de Torino kaj tie li restis dum jardeko, krom aktivi kiel privata kuracisto de la duko, paciento malpli zorgema pri la traktadoj kaj dietoj, kiu suferis pri la hepato kaj galŝtonoj.

Lia universitata kariero progresis ĝis la morto de la duko, tiam kiam li ricevadis 400 eskudojn, dum lia sukcedinto, Giovanni Battista Fernello ricevis nur 250. Ekde 1571 li supozeble laboris sensalajre kiel klinikisto, sed la favoroj de la duko lasis makulojn, kaj foje li trovis sin en la centro de polemiko pri sia antaŭa aktiveco, tie kie lia filo, Giovanni Franĉesko lin apogas. En 1580, li akceptis riĉan oferton de Ippolito Aldobrandini, estonta papo Klemento la 8-a kaj translokiĝis al la Universitato de Bolonjo kie li instruis praktikan medicinon ĝis 1598.

Dum tiu periodo li konatiĝis kun Justus Lipsius (1547-1606) kaj Ulisse Aldrovandi (1522-1605), kiu indikis Kosteon kiel profesoron. Lia pasio pri botaniko, kvankam li ne atingis en sia verkaro rezultojn kun konsiderinda originaleco, lin kondukis al la najbaraĵoj de Venecio kaj Padovo serĉe de semoj kaj plantoj, kiuj ofte estas senditaj al Aldrovandi. Li mortis en Bolonjo kaj sepultiĝis en la preĝejo de la monaĥinoj de Sankta Agneso, kie la Komunumo de Lodi starigis tomboŝtonon liaomaĝe.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mesoentero estas peritonea refaldo, liganta la abdomenan parieton al la maldika intesto. (PIV).