Giovanni Giorgi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Giorgi
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1871 (1871-11-27)
en Luko
Morto 19-an de aŭgusto 1950 (1950-08-19) (78-jaraĝa)
en Castiglioncello
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Romo "La Sapienza"
Okupo
Okupo fizikistoinĝeniero • matematikisto
vdr

Giovanni GIORGI (27a de novembro 1871 – 19a de aŭgusto 1950) estis itala fizikisto kaj elektrinĝeniero kiu proponis la Giorgi sistemon de mezurado, nome antaŭanto de la Internacia sistemo de unuoj (ISU).

Mezurunuoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la fino de la 19a jarcento, post la malkovroj de James Clerk Maxwell, klariĝis ke la elektraj mezurunuoj ne povas esti klarigitaj laŭ terminoj de la tri fundamentaj mezurunuoj de longo, maso kaj tempo, kaj ke kelkaj neraciaj koeficientoj aperis en la ekvacioj sen ajna logika fizika tialo. En 1901, Giorgi proponis al la "Associazione elettrotecnica italiana" (AEI) ke la ĝistiama sistemo MKS (kiu uzis la unuojn de metro, kilogramo kaj sekundo kiel fundamentaj unuoj) estu etendita per kvara unuo elektita el la unuoj de elektromagnetismo, solvante ankaŭ la eston de neraciaj koeficientoj.[1][2][3][4]

En 1935 tio estis adoptita de la Internacia Elektroteknika Komisiono (IEK) kiel M.K.S. Sistemo de Giorgi sen specifigi kiun elektromagnetikan unuon oni elektos kiel la kvara fundamenta unuo.[5] En 1946 la Komitato Internacia pri Pezoj kaj Mezuroj (KIPM) aprobis proponon por uzi la amperon kiel tiu unuo en kvar-dimensia sistemo, nome MKSA sistemo.[6]

La Giorgi sistemo estis tiele antaŭaĵo de la Internacia sistemo de unuoj (SI) adoptita en 1960, kio estis bazita sur ses fundamentaj unuoj: metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, kaj kandelo.[6] La molo estis aldonita kiel sepa fundamenta unuo en 1971. [7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Giovanni Giorgi (1901), "Unità Razionali di Elettromagnetismo" (in Italian), Atti della Associazione Elettrotecnica Italiana (Torino) 
  2. Giovanni Giorgi (1902), Rational Units of Electromagnetism  Original manuscript with handwritten notes by Oliver Heaviside Arkivigite je 2019-10-29 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Giovanni Giorgi (1934), "Memorandum on the M.K.S. System of Practical Units", Central Office of the International Electrotechnical Commission (London) 9: 1–6, doi:10.1109/LMAG.2018.2859658 
  4. F. Frezza; S. Maddio; G. Pelosi; S. Selleri (2015), "The Life and Work of Giovanni Giorgi: The Rationalization of the International System of Units", IEEE Antennas Propag. Mag. 57 (6): 152–165, doi:10.1109/MAP.2015.2486765, ISSN 1045-9243 
  5. Arthur E. Kennelly (1935), "Adoption of the Meter-Kilogram-Mass-Second (M.K.S.) Absolute System of Practical Units by the International Electrotechnical Commission (I.E.C.), Bruxelles, June, 1935", Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 21 (10): 579–583, doi:10.1073/pnas.21.10.579, PMC 1076662, PMID 16577693 
  6. 6,0 6,1 International Bureau of Weights and Measures (2006), The International System of Units (SI) (PDF) (8a eld.), pp. 109, 110, ISBN 92-822-2213-6, arkivita (PDF) el la originalo en 2017-08-14
  7. National Institute of Standards and Technology, Brief history of the SI, http://physics.nist.gov/cuu/Units/history.html, retrieved 2015-01-15