Giovanni Girolamo Kapsperger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Girolamo Kapsperger
Persona informo
Aliaj nomoj Il Tedesco della Tiorba
Naskiĝo 1-an de januaro 1580 (1580-01-01)
en Venecio
Morto 17-an de januaro 1651 (1651-01-17) (71-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo komponisto • liutisto
vdr

Giovanni Girolamo Kapsperger (germana Johann Hieronymus Kapsberger) (ĉirkaŭ 1580-1651; entombigita je la 17-a de januaro 1651 en Romo), estis muzikisto kaj komponisto aktiva en Venecio kaj Romo en la unua duono de la 17-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Venecio kiel filo de germana nobelulo kaj (supozeble) itala patrino. Lia kromnomo "La germano de la teorbo" deriviĝas de lia famo kiel virtuozo pri teorbo kaj aliaj instrumentoj el la liutofamilio. Li pasigis la jarojn de edukado en Venecio, kie staciis lia patro kiel kolonelo germana. Kiel talentita virtuozo kun la liuto kaj la ĵus inventita kitaronoteorbo evidente li rapide famiĝis. Jam en la aĝo de 24 jaroj li publikis sian unuan kolekton de pecoj por kitarono Libro primo d'intavolatura di chitarrone (1604), kiu montras lian mirigan lertecon pri tiu ĉi instrumento. Li translokiĝis al Romo en 1605, kie li en 1610 ekdeĵoris ĉe la papo kaj famiĝis sub la nomo "Giovanni Geronimo Tedesco della Tiorba"

En Romo li komponis kaj voĉkantan muzikon (sakralan kaj profanan), kaj muzikon por plukinstrumentoj, enirante la cirklon de muzikistoj proksime de la kortego papa de Urbano la 8-a. Lia famo kiel muzikisto utilis al li en 1622, kiam li ricevis la komision fare de la Jezuitoj komponi alegorian dramon "Apotheosis sive consecratio SS. Ignatii et Francisci Xaverii" por soleni la kanonizadon de Ignacio de Loyola. Lia aktiveco kiel muzikteoriisto kondukis lin al la redaktado de muzika traktaĵo, "Il Kapsberger della musica", kiu perdiĝis.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li kreis verkojn por plej diversaj okupadoj, inter ili soloverkoj por liuto, simfonioj kaj arioj, sed ankaŭ sakralajn voĉkantajn verkojn kiel mesoj kaj oratoriojn. Liaj samtempuloj ege respektis lin kaj komparis lin kun Claudio Monteverdi . Athanasius Kircher ege laŭdas lin. La multnombraj verkoj de Kapsberger por liuto (4 vol.) kaj kitarono (6 vol.) ekzistas nur kiel manuskriptoj kaj ĝis hodiaŭ plejparte restas nepresitaj.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komencaj batoj de la tabulaturo de la unua tokato el la Libro primo d'intavolatura di chitarone de Kapsberger (la literoj HK staras por Hieronymus Kapsberger)
  • Libro Primo d'Intavolatura di Chitarrone, Venecio 1604
  • Libro Primo de Madrigali por kvin voĉoj, kun baso kontinua, Roma 1609
  • Libro Primo di villanelle, Romo 1610
  • Libro Primo d'intavolatura di lauto, Romo 1611
  • Libro Primo Di Arie Passegiate a una Voce con l'Intavolatura del Chitarone, Romo 1612
  • Libro Primo di Motteti passeggiati a una voce, Romo 1612
  • Maggio cantato nel Regio palazzo de' Pitti, Florenco 1612
  • Libro Primo de Balli Gagliarde et Correnti a quattro voci, Romo 1615
  • Libro Primo di Sinfonie a quattro. Kun baso kontinua, Romo 1615
  • Libro Secondo d'Intavolatura di Chitarrone, Romo 1616
  • Libro Secondo di Villanelle a 1. 2. et 3 voci, Romo 1619
  • Libro Terzo di Villanelle a 1. 2. et 3. voci, Romo 1619
  • Libro secondo di arie à una o più voci, Romo1623
  • Libro Quarto di Villanelle a una e piu voci, Romo 1623
  • Poematia et Carmina composita a Maffaeo Barberino olim S.R.E. Card. nunc autem Urbano octavo P.O.M. musicis modis aptata... Volumen Primum, Romo 1624
  • La vittoria del principe Vladislao in Valacchia, 1625, malaperinte
  • Libro Terzo di Intavolatura di Chitarrone, Romo 1626
  • Coro musicale nelle nozze de gli ecc.mi sig.ri don Taddeo Barberini, e donna Anna Colonna, Romo 1627
  • Cantiones sacrae... volumen Primum, Romo 1628
  • Fetonte, dramma recitato a più voci, Romo1630, malaperinte
  • Modulatus sacri diminutis voculis... Volumen Secundum, Roma 1630
  • I Pastori di Bettelemme nella nascita di N.S. Giesu Christo, Roma 1630
  • Libro Quinto di Villanelle a una, due, tre et quattro voci, Roma 1630
  • Litaniae Deiparae Virginis cum suis Antiphonis musicis modis... Volumen Primum, Roma 1631
  • Missae Urbanae... Volumen Primum, Roma 1631
  • Li Fiori : Libro Sesto di Villanelle a una, due, tre e quattro voci, Roma 1632
  • Libro Quarto d'Intavolatura di Chitarrone, Roma 1640
  • Libro Settimo di Villanelle a una, e piu voci, Roma 1640

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]