Giovanni Pierluigi da Palestrina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Giovanni Palestrina)
Giovanni Pierluigi da Palestrina
Persona informo
Giovanni Pierluigi da Palestrina
Naskiĝo ĉ. 1515/26
en Palestrina,  Papa Ŝtato
Morto 2-an de februaro 1594 (1594-02-02)
en Romo,  Papa Ŝtato
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Papa Ŝtato vd
Familio
Edz(in)o Lucrezia Gori • Virginia Dormoli vd
Profesio
Okupo komponistokapelmajstro • muzikinstruisto • orgenistoĥorestrokantisto vd
Aktiva dum 1554– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni Pierluigi da PALESTRINA (naskiĝis en Palestrina [antikve Praeneste, tiam Papaj Ŝtatoj, proksime de Romo] aŭ en Romo mem, 1525, plej malfrue la 1-an de februaro 1526, mortis la 2-an de februaro 1594 en Romo) estis itala komponisto de renesanca muziko. Li estis la plej fama reprezentanto el la 16-a jarcento de la roma skolo de muzikokomponado.[1]

Palestrina estas konsiderata unu el la plej grandaj komponistoj de la Renesanco. La pinto de liaj atingoj estas liaj mesoj, kiuj nombras pli ol cent. Elstaraj inter ili: Meso de papo Marcelo la 2-a, Assumpta est Maria kaj aliaj. La plej multaj Palestrinaj mesoj baziĝas sur gregoria ĉanto; La komponisto ofte uzis la bazon de popola poezio. Krom mesoj, Palestina verkis pli ol 180 motetoj; Unu el la plej konataj inter ili estas Stabat Mater.

Palestrina ne estis nur komponisto de religia eklezia muziko: li komponis pli ol cent sekularajn madrigalojn, kies ĉeftemo estis la amo, temo tipa por lia tempo. En 1551 lia unua libro de madrigaloj estis publikigita kaj en 1584 sekvis la dua.

Komponistoj kaj muzikteoriuloj analizis la verkon de Palestrina kaj formulis la regulojn de kontrapunkto kiuj estas utiligitaj ĝis hodiaŭ kiel la domina komponsistemo, "Kontrapunkto Palestrina".

Nek la naskiĝloko de Palestrina nek lia naskiĝdato estas tute certaj. Lian naskiĝdaton oni taksas surbaze de artikolo de Melchiorre Major, kiu mencias, ke Palestrina mortis en la aĝo de 68 jaroj. Sed la historiisto Leonardo Cecconi notis, ke Palestrina mortis aĝante 65 jarojn, tiele li estus naskiĝinta en 1528 aŭ komence de 1529.[2]

Li estis kromnomata Il Prenestino (laŭ la malnova nomo de sia naskiĝloko). Li treege influis la disvolviĝon de la katolika eklezia muziko, kaj lia verkaro povas esti rigardata kiel sumigo de renesanca polifonio,[1] same kiel la verkaro de J. S. Bach por kontrapunkto en la baroka epoko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Palestrina naskiĝis en la urbo Palestrina, ĉe Romo, tiam parto de la Papaj Ŝtatoj. Oni konas precize nek la jaron nek la tagon de la nasko de Pierluigi.[3][4] La protokolo pri la morto de «Donna Iacobella», patroflanka avino de Giovanni, konstituas la unuan mencion farita de la nomo de la infano, same kiel la unua indiko koncernanta la membrojn de la familio Pierluigi.[5] Ĝi estas datita de la 22a de oktobro 1527 — sendube Giovanni naskiĝis tuj poste — kaj ĝi establas, en ĉeesto de sep atestantoj, la disdividon de la havaĵoj de Iacobella inter ŝiaj kvar gefiloj Francesco, Sante, Nobilia kaj Lucrezia, ŝia bofilino Palma, ŝiaj fratinoj Perna kaj Geronima, kaj finfine ŝia nepo Giovanni.[6] Inter la hereditaj havaĵoj estas grava nombro de dek kvin matrasoj, kio supozigas, ke Iacobella luis ĉambrojn al vojaĝantoj kaj ke la atestantoj estis simplaj klientoj.[7] El tiu disdivido, Giovanni ricevis dek stanajn ujojn kaj unu matrason; Sante, la patro de Giovanni, du litkovrilojn; la bofilino Palma, finfine, heredis funebran mantelon.[8] Francesco kaj Sante ricevis la domon de Palestrina, kondiĉe al pago de dek tri dukatoj al sia fratino Nobilia kaj dudek sep al sia fratino Lucrezia. La du fratoj estis devigitaj heredigi favore de siaj fratinoj kaj inverse.[9] La nomo de la edzo de Iacobella, nome Pierluigi, iĝis familinomo kiu estos trapasata al filoj, nepoj kaj pranepoj.[10]

Nuntempa katedralo Sant’Agapito Martire en Palestrina.

Pro foresto de dokumentoj, la fakuloj pri la muzikistoj fiksis la daton de lia nasko ĉirkaŭ 1525[10]. Li naskiĝis en Palestrina, urbeto proksima al Romo la ĉefurbo[11], dum la episkopeco de la florenca kardinalo Lorenzo Pucci, nomumita en 1524[10]. La testamento de Iacobella permesis dedukti, ke li estis la plej aĝa de la familio[10]. Lia infanaĝo estis trempita en religio: la membroj de lia familio formis parton de kunfrataroj, tiam nombraj en Palestrina, kaj la proksima ĉefurbo estis ankoraŭ preskaŭ mezepokeca, kie socio kaj religio estis ankoraŭ tute ligitaj[11].

Monument de face derrière lequel apparait un campanile de style roman.
Fasado de la baziliko Santa Maria Maggiore, en Romo.

En januaro 1536, lia patrino mortis: Giovanni estis tiam dek- aŭ dekunu-jaraĝa. Tiam li estis eble ankoraŭ en Palestrina aŭ li jam estis en Romo kiel puer cantor (kantoknabo) en la Baziliko Sankta Maria la Granda[11]. Du historioj estas pri la maniero laŭ kiu oni malkovris la muzikan kapablon de Giovanni: unu asertas, ke la kapelestro de Sankta Maria la Granda aŭdis lin kanti survoje el Palestrina al Romo, kaj decidis instrui al li kantoteknikon, ŝatinte lian voĉon; la dua asertas, ke dum koncerto, la kapelestro estis rimarkinta la akuratecon per kiu la infano kapbalancis laŭ la melodio kaj li decidis instrui al li tiom profite ke tuj Giovanni iĝis ekzemplo por ĉiuj [12]. Tria rakonto, kiu estas evidente pli proksima al legendo, postulas, ke riĉa hispano tie pasanta en Palestrina aŭdis la muzikan kapablon de Giovanni kaj tuj avertis pri tio liajn gepatrojn[12].

Dokumentoj sugestas ke li jam certe unuafoje vizitis Romon en 1537, kiam li estis listita kiel ĥorano ĉe la baziliko Santa Maria Maggiore. Li studos tie poste kun Robin Mallapert kaj Firmin Lebel. Li paŝos plej el sia vivo kaj kariero en tiu urbo. Eble Giovanni povis, ankoraŭ en Palestrina, familiariĝi kun la muziko, kaj ke li estis rimarkita, kvankam la muzika liturgio en la katedralo de Palestrina estis limigita al minimumo kaj ŝajne ne estis profesia koruso[13]. Ĉiuokaze, kontrakto establita en la sakristio de Sankta Maria la Granda inter la reprezentantoj de la preĝejo kaj la kapelestro Giacomo Coppola, datita en la 25a de oktobro 1537 (la papo Paŭlo la 3-a regis ekde tri jaroj), postulis, ke loĝadon, nutradon kaj vestadon oni havigu al ses infanoj ĉantistoj el kiuj la dua el tiuj ses, listigitaj laŭ aĝordo, estas

Citaĵo
 Ioannem de Pelestrina 

[12]. Nek tiu dokumento nek aliaj pli malfruaj indikas ekde kiam Giovanni studis en la lernejo de la malgrandaj korusistoj de la preĝejo, sed eble li jam estis enirinta ĉirkaŭ 1533, ĉar la infanoj estis ĝenerale akceptitaj de inter ses kaj ok jaroj, ĝis la aĝo de la voĉoŝanĝiĝo kiu venis inter dek kvar kaj dek ses[12]. En la arkivoj de Palestrina, publikigitaj kiel analoj en 1795, kuriozaj memoroj de iu Pietroantonio Petrini indikas:

Citaĵo
 Ĉirkaŭ 1540, unu de niaj lokanoj, nome Giovanni Pierluigi, venis al Romo por tie studi muzikon 

. Tiun jaron, Giovanni devis esti ĉirkaŭ dek kvin jaraĝa kaj esti fininta siajn studojn en Sankta Maria la Granda[14].

La naturo de la instruado en Sankta Maria la Granda estas montrita per kontrakto inter la patro de infano nome Pompeo, sep aŭ ok-jaraĝa, kaj la baziliko; la patro memdevigas lasi sian filon dum ses jaroj al la respondeco de la ĝenerala vikario kaj je la servo de la baziliko, kie li partoprenos kiel aliaj infanoj en la tuta liturgio[15]. Li estos "bone traktata", nutrita, vestita, ŝuvestita kaj instruita en gramatiko kaj ĉanto[15]. La infano ne rajtas esti reprenita sen redoni al la preĝejo la tuton de la elspezoj relativaj al lia tenado kaj instruado[15]. La muzikaj studoj temas pri la gregoria kanto kaj pri polifonio same kiel pri teoriaj sciaroj necesaj por ties praktiko, pri kontrapunkto, pri la komponado kaj pri orgeno, kies studo estis deviga[15]. Giovanni estis gastigita kun kvin aliaj infanoj en la dependaĵoj de la baziliko kie loĝas ankaŭ ilia profesoro de muziko kaj kapelestro Giacomo Coppola (kiu havas pro nekonata tialo la simplan titolon de "helpanto" de la infanoj[14]), kiel kutime okazis[15]. Juna knabo kiu scipovis ĉanti akurate kaj interpreti sian propran parton estis rekte akceptita en la koruso de la kapelo, komponita de basuloj, tenoroj "contralti" kaj sopranoj[15], kaj same partoprenis en la gregoria psalmodio okaze de solenaj festoj, ligite al la diversaj partoj de la ĉantado fare de la kanonikoj[14]. Inter la instruistoj de Giovanni figuris eble Firmin Lebel, kiu estros poste la kapelon de San Luigi dei Francesi[16].

Palestrina iĝis muzikisto sub la influo de la nordeŭropa stilo de polifonio, kiu ŝuldis sian hegemonion en Italio ĉefe al du influaj nederlandaj komponistoj, nome Guillaume Dufay kaj Josquin des Prez, kiuj estis dediĉintaj gravajn partojn de siaj karieroj tie. Italio mem ankoraŭ ne estis produktinta iun ajn de komparebla famo aŭ lerteco en polifonio.[1]

Kapelestro[redakti | redakti fonton]

Vue de l'intérieur de cathédrale depuis les environs de l'entrée, d'où l'on aperçoit l'abside décorée de peintures.
Interno de la katedralo de Sankta Agapito.

El 1544 al 1551, Palestrina estis orgenisto de la katedralo de Sankta Agapito, nome la ĉefa preĝejo de sia naskurbo. Dekomence post la morto de la venecia Francesco Cornaro, la 1an de oktobro 1543, la roma Giovanni Maria de'Ciocchi del Monte estis eleltita la 5an en la sidejo de la episkopeco[17]. Granda muzikamanto li estis tre altirita de artoj ĝenerale, kaj li eble estis la origino de la oficiala nomumo de Giovanni, la 25an de oktobro 1544[18], por la posteno de orgenisto de la katedralo de Sankta Agapito kaj de instruisto de kanonikoj, kaj finfine de infanoj anstataŭ kanoniko kiu ne plu povis[17]. Antaŭ la alveno de Giovanni Pierluigi, la iama kapelestro Ludovico de Sonnino simple akompanis ĉiutage la kanonikojn en la gregoria psalmodio de la diservo, sed post lia alveno oni decidis plialtigi la nivelon de la polifonia ludado[17]. Krom sia posteno de instruisto, li devis ludi la orgenon la tagojn de solena festo kaj zorgi ĉiutage pri la korusa parto de la meso, de la vesproj[17]. Lia salajro estis sama kiel tiu de la kanonikoj, kiuj, krome, devis ĵuri fidelon al li[17].

En 1547, Giovanni edziĝis al virino el Palestrina nome Lucrezia[19]. La geedziga kontrakto estis subskribita la 12an de junio fare de la patro de Giovanni, Sante, kaj de la du bofratoj de Lucrezia, kiu estas orfa. Ĝi precizigis, ke ŝi kontribuas per doto de cent florenoj, kiuj devenas el la patra heredo. La religia ceremonio okazis en Sankt-Agapito kaj la ringinterŝanĝo ĉe la ĵusedzino, kie la nupto estis oficiale proklamita. La postan 7an de novembro estis farita la listo de la havaĵoj, nome dua kontrakto sur kiu aperas por la unua fojo la familia diminutivo de "Giannetto" menciita de la notario por aludi Giovanni: tiu diminutivo aperos poste konstante laŭlonge de lia vivo[19]. Ĝi estos uzita kaj kommprenita de Giovanni por subskribi siajn komponaĵojn, kaj probable same de liaj gepatroj kaj de liaj estroj kaj kolegoj en Sankta-Maria la Granda[20]. Finfine, la tria geedzeca kontrakto, kiu disdividis la havaĵojn inter la heredantoj, estis subskribita la 16an de novembro[19]. Lucrezia ricevis herede malgrandan entreprenon de tanado, du terenoj liberigitaj el hipotekoj kaj impostoj, same kiel herbejon kaj vitejon[21].

La muzika agado de Giovanni Pierluigi en la naskurbo ne estas konata precize. Probable li plenumis regule funkciojn de orgenisto ĉar la kontolibroj indikas fine de novembro 1547 la anstataŭon de unu aŭ pluraj helpoblovistoj kiuj ricevas regulajn postenojn kaj salajrojn[21].

Homme barbu en buste.
Julio la 3-a iĝis la nova papo kaj protektanto de Giovanni Pierluigi.

Dum la venonta jardeko, Palestrina tenis postenojn similajn al tiu de la nomumo por la Julia Kapelo ĉe aliaj kapeloj kaj preĝejoj en Romo, notinde ĉe Sankta Johano de Laterano (1555–1560, posteno antaŭe tenita de Lassus), kaj ĉe Sankta Maria la Granda (1561–1566). La 10an de novembro 1549, la papo Paŭlo la 3-a mortis en Romo estante okdek unu jaraĝa. La elekto de nova papo okazis la 8an de februaro 1550: la konklavo nomumis, por ĝenerala surprizo, la kardinalon roman Giovanni Maria del Monte, fakte episkopo de Palestrina[22]. Nombraj festoj estis organizitaj je la anonco de la nova papo, kiu prenas la nomon de Julio la 3-a[23]. En septembro 1551, Julio la 3-a nomumis Giovanni Pierluigi por la estrado de la koruso de la "Cappella Giulia" de la Baziliko Sankta Petro, en Vatikano[24]. Tiu posteno estas de la plej gravaj ĉar venas tuj post tiu kiu konsistas en la estro de la Cappella musicale pontificia sistina, tio estas la pontifica koruso, nome la persona koruso de la papo, kiu dependas rekte de lia sola aŭtoritato kontraste al la "Cappella Giulia" kiu estas tre ligita al la liturgio de Sankta-Petro. Multaj publikaĵoj konfuzas inter la du kapeloj kiel unusola, sed ambaŭ institucioj estas distingaj[25].,[24],[26]. La gravo de tiu kapelo havas kiel similaĵoj nur tiujn de Sankta-Maria-la Granda kaj de Sankta-Johano-de-Laterano, el kiuj ĉiuj tri posedas po unu koruson formatan kaj de plenkreskuloj kaj de junuloj[26], dum la pontifica kapelo posedas koruson formatan nur de plenkreskaj ĉantistoj inter kiuj la plej bonkvalitaj el Eŭropo[27].

La "Cappella Giulia" iĝas oficiale "muzika kapelo" pro decido de la papo Julio la 2-a en 1513, post unua malsukcesa klopodo fare de Siksto la 4-a krei ekde 1480 korusan kapelon komponitan de deko de ĉantistoj ligitaj al la baziliko[27]. La celo de tii oficiala statuso estis eviti la hegemonion de la eksterlandaj ĉantistoj, kiuj estis tro multekostaj, kaj serĉi kaj eduki italajn ĉantistojn, farante la "Cappella Giulia" nova korus-ensemblo je la servo de la baziliko kaj rezervejo de talentuloj kapabla nutri la pontifican kapelon[28]. Ekde 1539, prestiĝaj instruistoj sinsekvas: unue, Giacomo la Flandro, unu de la tenoroj de la koruso, poste la fama Jacques Arcadelt (antaŭ pasi rapide al la pontifica kapelo) kies identeco estas atestita preskaŭ-certe, la komponisto Rubino Mallapert, Johannes Baptista[29], la bolonjano Domenico Mario Ferrabosco, François Roussel (aŭ Rossello), al kiu ege plaĉas Pierluigi, poste denove Rubino Mallapert, kiu estis unu de liaj estroj en Sankta-Maria-la Granda kaj al kiu li sukcedas rekte[28],[25],[29].

En 1571 li revenis al la Julia Kapelo kaj restis ĉe Sankta Petro por la cetero de sia vivo.

Komponisto[redakti | redakti fonton]

Palestrina servis kiel ekzempla komponisto en la Katolika Eklezio danke al sia orda, trankvila kaj pura verkado. Sekvante la distribuadon de la protestanta fluo de la Eklezio en Eŭropo, novaj ĝenroj estis evoluigitaj kiuj konformiĝis al la principoj de la fluo (ekz., ĥoralo). Responde, la temo de muziko estis diskutita en la Koncilio de Trento, por trovi taŭgan respondon. Tie estis decidite inter la gvidantoj de la Romkatolika Eklezio revenis al la tradicio kaj t.n. restarigi la kronon al sia iama gloro, per renovigado la religian muzikon kiel ĝi estis en la frua Mezepoko, dum la tempo de papo Gregorio la Granda. Palestrina estis elektita por funkcii kiel la flagportanto, kaj liaj verkoj funkciis kiel modelo por komponado de katolika muziko.

Liaj unuaj publikigitaj komponaĵoj, nome libro de Mesoj, estis farinta tiom favoran impreson al la papo Julio la 3-a (antaŭe episkopo de Palestrina) ke en 1551 li nomumis Palestrina maestro di cappella aŭ muzika direktoro de la Cappella Giulia, (Julia Kapelo, en la senco de koruso), nome ĥoro de la kanonikaro ĉe la Baziliko Sankta Petro de Romo. Tiu libro de Mesoj estis la unua de loka komponisto, ĉar en la italaj ŝtatoj de la epoko de Palestrina, plej komponistoj de religia muziko estis el Nederlando, Francio, Portugalio,[30] aŭ Hispanio. Fakte la libro estis redaktorita de iu Cristóbal de Morales: la kovrilpaĝa bildo estas preskaŭ ekzakta kopio de tiu el la libro de la hispana komponisto.

Fasado de Sankta Johano de Laterano, Romo, kie Palestrina estis muzika direktoro.

La jardeko de la 1570-aj jaroj estis malfacila por li persone: li perdis sian fraton, du el siaj filoj, kaj lia edzino en tri separataj eksplodoj de la sama pesto (1572, 1575, kaj 1580, respektive). Ŝajne li estis konsiderinta iĝi pastro tiam, sed anstataŭe li reedziĝis, tiun fojon al riĉa vidvino. Tio finfine donis al li financan sendependecon (li ne estis bone pagita kiel ĥorestro) kaj kapablis komponi fekunde ĝis sia morto.

Li mortiĝis en Romo pro pleŭrito en 1594. Kiel estis kutimo, Palestrina estis entombigita la saman tagon kiam li mortiĝis, en ebena ĉerko kun plumba plato sur kiu oni skribis Libera me Domine. Kvin-parta psalmo por tri ĥoroj estis kantita ĉe la funebro.[31]

Muziko kaj reputacio[redakti | redakti fonton]

Giovanni Pierluigi da Palestrina.

Palestrina forlasis centojn da komponaĵoj, inkluzive de 105 mesoj, 68 kolektoj, almenaŭ 140 madrigaloj kaj pli ol 300 motetoj. Krome, ekzistas almenaŭ 72 himnoj, 35 magnificat-oj, 11 litanioj, kaj kvar aŭ kvin aroj de lamentadoj.[1] La melodio de Gloria el Palestrina magnificat estas amplekse uzata nuntempe en la resurekcia himnokanto, Venko.[32]

Lia sinteno direkte al madrigaloj estis iom enigma: dum en la antaŭparolo al lia kolekto de motetoj Canticum canticorum (Alta Kanto de Salomono) (1584) li rezignis pro la fiksado de profanaj tekstoj, nur du jarojn poste li estis reen en presaĵo kun la Libro II de liaj sekularaj madrigaloj (kelkaj el tiuj estas inter la plej bonaj komponaĵoj en la medio).[1] Li publikigis nur du kolektojn de madrigaloj kun profanaj tekstoj, unu en 1555 kaj alia en 1586.[1] La aliaj du kolektoj estis spiritaj madrigaloj, ĝenro kara fare de la propagandantoj de la Kontraŭreformacio.[1]

La mesoj de Palestrina montras kiel lia kompona stilo formiĝis dum tempo.[1] Lia Missa sine nomine ŝajne estis precipe alloga al Johann Sebastian Bach, kiu legis kaj elfaris ĝin skribante la Meson en B-minoro.[33] La plej multaj el la mesoj de Palestrina aperis en dek tri volumoj presitaj inter 1554 kaj 1601, la lastaj sep publikigitaj post lia morto.[1][34]

Meso de la Papo Marcello - Kyrie.

Unu el liaj plej gravaj verkoj, la Missa Papae Marcelli (papmarcela meso), estis historie asociita kun misinformo implikanta la Koncilion de Trento. Laŭ tiu rakonto (kiu formas la bazon de la opero Palestrina de Hans Pfitzner), ĝi estis komponita por persvadi la Koncilion de Trento ke severega malpermeso de la polifonia traktado de teksto en diserva muziko (kiel kontraŭe, t.e., al pli rekte komprenebla traktado) estis nenecesa.[35] Tamen, plej lastatempaj fakuloj montras, ke tiu meso estis fakte komponita antaŭ ol la kardinaloj kunvenis por diskuti la malpermeson (eventuale tiom multe kiom dek jarojn antaŭe).[35] Historiaj datenoj indikas ke la Koncilio de Trento, kiel oficiala korpuso, fakte neniam malpermesis ajnan religian muzikon kaj ne faris ajnan regantan aŭ oficialan deklaron pri la subjekto. Tiuj rakontoj originis de la neoficialaj vidpunktoj de kelkaj konsil-partoprenantoj kiuj diskutis siajn ideojn kun tiuj ne privataj al la konsideradoj de la konsilio. Tiuj opinioj kaj onidiroj estis, dum jarcentoj, transmutaciitaj en fikciajn raportojn, metitaj en presaĵojn, kaj ofte neĝuste instruitaj kiel historia fakto. Dum la komponaj instigoj de Palestrina ne estas konataj, li eble estis tre konscia de la bezono de komprenebla teksto; tamen, tio estis ne konforma al iu doktrino de la Kontraŭreformacio,[35] ĉar tia doktrino ne ekzistas. Lia karakteriza stilo restis kohera de la 1560-aj jaroj ĝis la fino de lia vivo. La hipotezo de Roche ke la ŝajne senpasia aliro de Palestrina al esprimplenaj aŭ emociaj tekstoj povus esti rezultiĝinta el lia devado produkti multajn por ordigi, aŭ de konscia decido ke ĉiu intenseco de esprimo estis malkonvena en religia muziko, ne estis konfirmita fare de historiistoj.

Oni skribis multe pri supozita aŭ reala kontraŭstaro de la Koncilio de Trento al la muziko de Palestrina.

Unu el la markostampoj de la muziko de Palestrina estas ke disonancoj estas tipe forigitaj al la "malfortaj" taktoj en kvanto.[36] Tio produktis glatadon kaj pli da konsonantospeco de polifonio kiu nun estas konsiderita kiel definitiva antaŭ nelonge renesanca muziko, konsiderante la pozicion de Palestrina kiel la plej elstara komponisto de Eŭropo (kune kun Lassus) en la sekvo de Josquin (m. 1521). La "Palestrina stilo" nun funkcias kiel bazo por kolegiaj Renesancaj kontrapunktaj klasoj, danko en granda parto al la klopodoj de la 18-a-jarcenta komponisto kaj teoriulo Johann Joseph Fux, kiu, en libro nomita Gradus ad Parnassum (Ŝtupoj al Parnaso, de 1725), metis ronde kodigante Palestrina teknikojn kiel pedagogia ilo por studentoj de komponarto. Fux uzis la esprimon "speca kontrapunkto", kiu implicas serion de ŝtupoj per kio studentoj laboras laŭstadie kun pli kompleksaj kombinaĵoj de voĉoj adherante al certaj striktaj reguloj. Fux faris kelkajn stilajn erarojn, aliflanke, kiuj estis korektitaj fare de pli postaj verkintoj (precipe Knud Jeppesen kaj Morris). La propra muziko de Palestrina enhavas abundajn okazojn en kiuj liaj reguloj estis sekvitaj laŭlitere, same kiel multaj kie ili estas libere rompitaj.

Laŭ Fux, Palestrina establis kaj sekvis tiujn bazajn gvidliniojn:

  • La fluado de muziko estas dinamika, ne rigida aŭ senmova.
  • Melodio devus enhavi malmultajn saltojn inter notacioj. (Jeppesen: "La linio estas la deirpunkto de la stilo de Palestrina.")[36]
  • Se salto okazas, ĝi devas esti malgranda kaj tuj rebatita per poŝtupa moviĝo en la kontraŭa direkto.
  • Disonancoj estas limigotaj al intertonoj kaj malfortaj taktoj. Se oni falas en forta takto, ĝi estas tuj solvota.
Palestrina, statuo dediĉita al la komponisto.

Multe da esploro pri Palestrina estis farita en la 19-a jarcento fare de Giuseppe Baini, kiu publikigis monografion en 1828 kiu faris Palestrina fama denove kaj plifortikigis la jam ekzistantan legendon ke li estis la "Savanto de Religia Muziko" dum la reformoj de la Koncilio de Trento.[34] La 19-a-jarcenta emo por herooadoro estas superrega en tiu monografio, aliflanke, kaj tio restis ĉe la komponisto certagrade al la nuntempo. La opero Palestrina de Hans Pfitzner montras tiun sintenon ĉe sia pinto.[34][35]

Ĝi estas nur ĵus, kun la eltrovaĵo kaj publikigo de granda interkonsento da ĝis nun nekonata aŭ forgesita muziko de diversaj renesancaj komponistoj, kiam estis eble konvene taksi Palestrina en ĝusta historia kunteksto.[1] Kvankam Palestrina reprezentas finrenesancan muzikon bone, aliaj kiel ekzemple Orlando di Lasso (Franc-flandra komponisto kiu ankaŭ pasigis iujn partojn el sia frua kariero en Italio) kaj Wiliam Byrd estis verŝajne pli multflankaj.[1] Fakuloj de la 20-a kaj 21-a jarcentoj flanke kaj grande retenas la vidon, ke Palestrina estis forta kaj delikata komponisto kies muziko reprezentas pintokunvenon de teknika perfekteco, emfazante ke kelkaj el liaj samtempuloj posedis same individuajn voĉojn eĉ ene de la limigoj de "glata polifonio." Kiel rezulto, komponistoj kiel Lassus kaj Byrd same kiel Tomas Luis de Victoria ĉiam pli ĝuis kompareblajn reputaciojn.

Palestrina estis fama en sia epoko, kaj se entute lia reputacio pliiĝis post lia morto. Konservativa muziko de la roma skolo daŭre estis skribita en lia stilo (kiu en la 17-a jarcento estis konata kiel la Prima pratica) fare de tiaj disĉiploj kiel Giovanni Maria Nanino, Ruggiero Giovanelli, Arcangelo Crivelli, Teofilo Gargari, Francesco Soriano kaj Gregorio Allegri. Ankaŭ supozeble Salvatore Sacco eble estis studento de Palestrina, same kiel Giovanni Dragoni, kiuj poste daŭriĝis por iĝi direktoro en la Baziliko Sankta Johano de Laterano.[31] Tiom malfrue kiom ĉe la 1750-aj jaroj, la stilo de Palestrina estis ankoraŭ referenco por komponistoj laborantaj en moteta formo, kiel videblas ĉe la verko de Francesco Barsanti Sei Antifones 'en la stilo de Palestrina' (ĉ. 1750; publikigita de [Peter] Welcker, ĉ. 1762).

La muziko de Palestrina daŭre estas regule prezentita kaj registrita, kaj disponigas modelojn por la studo de kontrapunkto. Ekzistas du ampleksaj eldonoj de la verkoj: de Palestrina 33-volumena eldono publikigita fare de Breitkopf kaj Härtel, en Leipzig, Germanio, inter 1862 kaj 1894 redaktita fare de Franz Xaver Haberl, kaj 34-volumena eldono publikigita en la mezo de la 20a jarcento, fare de Fratelli Scalera, en Romo, Italio, redaktita fare de R. Casimiri kaj aliaj.

Plej gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Inter la komponaĵoj de Palestrina elstaras:

Filmo[redakti | redakti fonton]

Pri la vivo kaj verkaro de Palestrina la germana reĝisoro Georg Brintrup en 2008 kaj 2009 realigis filmon kun la latina titolo Palestrina princeps musicae (Palestrina, la princo de la muziko).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 Jerome Roche, Palestrina (Oxford Studies of Composers, 7; Novjorko: Oxford University Press, 1971), ISBN 0-19-314117-5.
  2. Eŭlogio donas aĝon de 68, kaj sur tiu bazo Grove donas naskodaton "almost certainly between 3 February 1525 and 2 February 1526" (preskaŭ certe inter 3-a de februaro 1525 kaj 2-a de februaro 1526, The New Grove Dictionary of Music and Musicians, 2a eld., s.v. "Palestrina, Giovanni Pierluigi da" de Lewis Lockwood, Noel O'Regan, and Jessie Ann Owens).
  3. Bianchi 1994, p. 15.
  4. Philippe Canguilhem indikas, ke li naskiĝis inter la fino de 1525 kaj la komenco de 1526. Canguilhem 2011, p. 526.
  5. Bianchi 1994, p. 14-15.
  6. Bianchi 1994, p. 15.
  7. Bianchi 1994, p. 16.
  8. Bianchi 1994, p. 15.
  9. Bianchi 1994, p. 16.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 Bianchi 1994, p. 16.
  11. 11,0 11,1 11,2 Bianchi 1994, p. 17.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 Bianchi 1994, p. 18.
  13. Bianchi 1994, p. 19.
  14. 14,0 14,1 14,2 Bianchi 1994, p. 21.
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 15,4 15,5 Bianchi 1994, p. 20.
  16. Bianchi 1994, p. 38.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 Bianchi 1994, p. 23.
  18. Bianchi 1994, p. 24.
  19. 19,0 19,1 19,2 Bianchi 1994, p. 25.
  20. Bianchi 1994, p. 67.
  21. 21,0 21,1 Bianchi 1994, p. 26.
  22. Bianchi 1994, p. 27.
  23. Bianchi 1994, p. 27-28.
  24. 24,0 24,1 Bianchi 1994, p. 28.
  25. 25,0 25,1 Bianchi 1994, p. 29.
  26. 26,0 26,1 Bianchi 1994, p. 33.
  27. 27,0 27,1 Bianchi 1994, p. 34.
  28. 28,0 28,1 Bianchi 1994, p. 35.
  29. 29,0 29,1 Fenlon 1990, p. 69.
  30. Manuel Mendes, António Carreira, Duarte Lobo, Filipe de Magalhães, Fr. Manuel Cardoso, João Lourenço kaj Pero do Porto, inter multaj aliaj.
  31. 31,0 31,1 Zoe Kendrick Pyne, Giovanni Pierluigi di Palestrina: His Life and Times (Londono: Bodley Head, 1922).
  32. The Psalter Hymnal Handbook.
  33. Christoph Wolff, Der Stile Antico in der Musik Johann Sebastian Bachs: Studien zu Bachs Spätwerk (germane: "La 'antikva stilo' en la muziko de Johann Sebastian Bach: Studoj pri la malfrua laboro de Bach", Wiesbaden: Franz Steiner Verlag, 1968), pp. 224–225.
  34. 34,0 34,1 34,2 James Garrat, Palestrina and the German Romantic Imagination (angle: "Palestrina kaj la germana romantika imago", Novjorko: Cambridge University Press, 2002).
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 John Bokina, Opera and Politics (Novjorko: Yale University Press, 1997), pp. 129–131.
  36. 36,0 36,1 Knud Jeppesen, Counterpoint: The Polyphonic Vocal Style of the Sixteenth Century, trans. Glen Haydon (kun nova antaŭparolo de Alfred Mann; Novjorko: eldonejo Prentice-Hall, 1939, represo Novjorko: eldonejo Dover, 1992).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo "Palestrina, Giovanni Pierluigi da", en: The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Benjamin, Thomas, The Craft of Modal Counterpoint, 2a eldono Routledge, Novjorko, 2005. ISBN 0-415-97172-1 (rekta aliro)
  • Lino Bianchi (tradukita el la itala al la franca de Françoise Malettra kaj Claudine Melatitre), Giovanni Pierluigi da Palestrina, Parizo, Fayard, kolekto «Bibliothèque des grands musiciens», 1994, 346 p. (ISBN 2-213-59253-5, notice BnF no FRBNF35717413).
  • Philippe Canguilhem, «Palestrina, Giovanni Pierluigi da», en Guide de la musique de la renaissance, Parizo, Fayard, kolekto «Les indispensables de la musique», 2011 (ISBN 978-2-213-60638-5), paĝoj 526–529
  • Coates, Henry, Palestrina. J. M. Dent & Sons, Londono, 1938.
  • Daniel, Thomas, Kontrapunkt, Eine Satzlehre zur Vokalpolyphonie des 16. Jahrhunderts. Verlag Dohr Kolonjo, 2002. ISBN 3-925366-96-2
  • Della Sciucca, Marco, Giovanni Pierluigi da Palestrina. L'Epos, Palermo, 2009. ISBN 978-88-8302-387-3
  • Johann Joseph Fux, The Study of Counterpoint (Gradus ad Parnassum). Tradukis Alfred Mann. W.W. Norton & Co., Novjorko, 1965. ISBN 0-393-00277-2
  • Gauldin, Robert, A Practical Approach to Sixteenth-Century Counterpoint. Waveland Press Inc., Long Grove, Ilinojso, 1995. ISBN 0-88133-852-4 (rekta aliro; granda kaj detala bibliografio)
  • Haigh, Andrew C. "Modal Harmony in the Music of Palestrina", ĉe Festschrift Essays on Music: In Honor of Archibald Thompson Davison. Harvard University Press, 1957, paĝoj 111–120.
  • Jeppesen, Knud, The Style of Palestrina and the Dissonance. 2-a eldono, Londono, 1946.
  • Jeppesen, Knud; Haydon, Glen (Tradukisto); Antaŭparolo de Mann, Alfred. Counterpoint. Novjorko, 1939. Disponebla tra Dover Publications, 1992. ISBN 0-486-27036-X
  • Lewis Lockwood, Noel O'Regan, Jessie Ann Owens: "Palestrina, Giovanni Pierluigi da". Grove Music Online, eldonejo L. Macy (Alirita la 7an de Julio 2007), (subscription access)Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
  • Meier, Bernhard, The Modes of Classical Vocal Polyphony, Described According to the Sources. Broude Brothers Limited, 1988. ISBN 0-8450-7025-8
  • Morris, R.O., Contrapuntal Technique in the Sixteenth Century. Oxford University Press, 1978. ISBN 0-19-321468-7
  • Motte, Diether de la, Kontrapunkt. 1981 Bärenreiter-Verlag, Kaselo. ISBN 3-423-30146-5 / 3-7618-4371-2
  • Pyne, Zoe Kendrick, Giovanni Pierluigi di Palestrina: His Life and Times, Bodley Head, Londono, 1922.
  • Reese, Gustave, Music in the Renaissance. W.W. Norton & Co., Novjorko, 1954. ISBN 0-393-09530-4
  • Roche, Jerome, Palestrina. Oxford University Press, 1970. ISBN 0-19-314117-5
  • Schubert, Peter, Modal Counterpoint, Renaissance Style, 2-a eldono, Novjorko kaj Oksfordo: Oxford University Press, 2008. ISBN 978-0-19-533194-3
  • Stewart, Robert, An Introduction to Sixteenth-Century Counterpoint and Palestrina's Musical Style. Ardsley House Publishers, 1994. ISBN 1-880157-07-1
  • Stove, R. J., Prince of Music: Palestrina and His World, Quakers Hill Press, Sidnejo, 1990. ISBN 0-7316-8792-2
  • Swindale, Owen, Polyphonic Composition, Oxford University Press, 1962.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]