Giovanni Sartori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giovanni Sartori
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1924 (1924-05-13)
en Florenco
Morto 4-an de aprilo 2017 (2017-04-04) (92-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo laringa kancero
Tombo Florenco
Lingvoj italaangla
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Florenco
Okupo
Okupo ĵurnalisto • politikologo • verkistosociologo • universitata instruisto • filozofo
TTT
Retejo http://www.giovannisartori.it
vdr

Giovanni SARTORI ([dʒoˈvanni sarˈtoːri]; 13a de majo 1924 – 4a de aprilo 2017) estis itala politikologo, specialisto pri la studo de demokratio kaj kompara politiko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sartori, naskiĝinta en Florenco en 1924, komencis akademian karieron kiel hepinstruisto pri Historio de Moderna Filozofio. Li fondis la unuan akademian katedron pri Politika scienco en Italio, kaj estis dojeno de la ĵus formita Departemento de Politika Scienco de la Universitato de Florenco. Sartori servis kiel Profesoro Albert Schweitzer en Humanaj Sciencoj en la Universitato Kolumbio de 1979 ĝis 1994 kaj poste estis nomumita emerita profesoro.

Li ricevis la Premion Princo de Asturio (pri sociaj sciencoj) en 2005 kaj la Premion Karl en 2009,[1] atribuita de la Internacia Asocio pri Politika Scienco, kiu honorigs elstaran fakulon engaĝiĝinta en multfaka esplorado.

Lia artikolo "Concept Misformation in Comparative Politics", publikigita en la revuo The American Political Science Review, elstaris tiufake, kaj igis Gary Goertz aserti: "Estas malmultaj artikoloj en politika scienco, kiuj meritas la adjektivon "klasika," sed tiu de Sartori ... ja meritas tiun konsideron."[2]

Sartori estis ankaŭ regula kontribuanto de la unuaranga itala gazeto Corriere della Sera. En 1971 li fondis kaj redaktoris la revuon Italian Political Science Review.

Sartori mortis 92-jaraĝa en Florenco, pro laringa kancero, la 4an de aprilo 2017.[3][4]

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Democrazia e Definizioni. Bologna: Il Mulino, 1957.
  • (1970) "Concept Misformation in Comparative Politics." The American Political Science Review 64 (4): 1033-1053.
  • Parties and Party Systems. Cambridge: Cambridge University Press, 1976.
  • The Theory of Democracy Revisited. Chatham, N.J: Chatham House, 1987.
  • Comparative Constitutional Engineering. Basingstoke: Macmillan, 1994.
  • La Terra Scoppia (Italio, 2003).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karl Deutsch Award [1] 2010-07-14
  2. Gary Goertz. Concept Formation. Princeton: Princeton University Press, 2006. p. 69
  3. Casalini, di Simona, "Muore il politologo Giovanni Sartori, inventò i termini Mattarellum e Porcellum", Repubblica.it, 4-a de aprilo 2017. Kontrolita 2017-04-04. (itale)
  4. Verdú, Daniel, "Muere el teórico de la democracia Giovanni Sartori, a los 92 años", El País, 4-a de aprilo 2017. Kontrolita 2017-04-04. (hispane)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Concepts and Method in Social Sciences. The tradition of Giovanni Sartori. David Collier kaj John Gerring, eldonistoj, New York: Routledge, 2009.
  • La Scienza Politica di Giovanni Sartori. Gianfranco Pasquino, eldonisto, Bologna: Il Mulino, 2005.
  • Para Leer a Sartori. José Ramón López Rubí Calderón, eldonisto, Mexico, 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]