Giovanni della Savia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Giovanni della Savia
Personaj informoj
Naskiĝo 15-an de marto 1897 (1897-03-15)
Morto 22-an de januaro 1967 (1967-01-22) (69-jara)
Ŝtataneco Italio
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
Familianoj
Edz(in)o Blanka Mandel
v  d  r
Information icon.svg
persona poŝtkarto, uzita en 1919

Giovanni (della) SAVIA (naskiĝis la 15-an de marto 1897 en Codroipo, mortis la 22-an de januaro 1967) estis itala esperantisto, profesie komercoficisto.

Esperantisto de 1913, pro hazarda trovo de gramatiko en la biblioteko de lia paroĥo, delegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por Udine de 1919. En 1922, ĉe la Reĝa Teknika Instituto en Udine li prelegas pri "Problemoj de la internacia lingvo kaj Esperanto" kaj sekve komencas kurson. Savia kunfondis Esperanto-grupon en tiu urbo en 1923, kies provizora sidejo tiutempe estis ĉe grava publika kaf-trinkejo. Li estis tre aktiva esperantisto, gvidis lerno-kursojn, kunlaboris kun la grava Achille Tellini en la kompilado de Vortaro Esperanta-Itala, verkis gazet-artikolojn kaj poeziajojn, korespondis kun italaj kaj eksterlandaj esperantistoj, interalie kun Edmond Privat, tradukis gvidlibron pri la urbo Udine kaj novelon de Carlo Bertolazzi kun la titolo Sen rostaĵo.

Li edziĝis per Esperanto en 1927 al la hungara Esperantistino Blanka Mandel (naskiĝis la 25-an de oktobro 1900 en Budapeŝto, mortis la 14-an de aŭgusto 1964 en Favaro Veneto). Ili havis filinon, Andreina, kiu laŭ informoj okupiĝis pri Esperanto - almenaŭ unu kurson en 1993 ŝi gvidis en la mezlernejo de urbeto Feletto Umberto.

En 1929 li kunorganizis la 14-an Italan Esperanto-kongreson en Udine. En la jaroj 1933 kaj 1934, Achille Tellini petas lin ĉeesti la malfermon de sia testamento, ĉar tie troviĝas io interesa por Esperanto. Krome Tellini petas al Savia nomumi alian personon, kaze de lia morto aŭ neeblo, por la daŭrigo de agado favore al Esperanto plenumante tiamaniere tion kion Tellini testamentis tiusence. Tellini, mortinta en 1938 postlasis duonon de sia tuta havaĵo al la Diocezaj Seminarioj de Udine kaj Gorizia por starigo de Esperanto-Katedroj kaj popularigo de la friula lingvo.

En la jaro 1958 li translokiĝis de Udine al Favaro Veneto (en la provinco de Venecio). Verŝajne li retiriĝis kaj ne plu okupiĝis publike pri Esperanto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • DELLA SAVIA, G. - Il problema della lingua internazionale e l'esperanto - Udine : Carducci, 1922. - 16 p. ; 25 cm