Gir-arbara Nacia Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Gir-Arbaro ( Nacia Parko kaj Faŭno-Rezervejo ).
Gir-arbaraj Nacia Parko kaj Faŭno-Rezervejo.

La Gir-arbara Nacia Parko ( ankaŭ konata kiel Sasan-Gir, ગીર રાષ્ટ્રીય ઉદ્યાન kaj गिर वन ) estas arbaro kaj naturprotektejo en Guĝarato, Barato. Establite en 1965, kun totala areo de 1 412 km² ( proksimume 258 km² por la tute protektita areo ( la Nacia Parko ) kaj 1 153km² por la Faŭno-Rezervejo ), la arbaro situas 65 km en la sudoriento de Junagadh kaj 60 km en la sudokcidento de Amreli.

Ĝi estas la sola hejmo de la pura azia leono ( Panthera leo persica ) kaj estas konsiderita esti unu el la plej gravaj protektitaj areoj en Azio pro siaj subtenataj specioj. La ekosistemo de Gir-Arbaro, kun siaj variaj flaŭro kaj faŭno, estas protektitaj kiel rezulto de la klopodoj de la registara arbara administracio, faŭno-aktivuloj kaj ne-registaraj organizaĵoj. La gir-arbara regiono kaj siaj leonoj estis deklaritaj kiel "protektitaj" en la fruaj 1900-aj jaroj fare de la tiama Navab de la princa ŝtato de Junagadh. Tiu iniciato helpis en la konservado de la leonoj kies populacio subfalis al nur 15 pro buĉado por trofeoĉasado.

La censo de aprilo 2010 registris la leono-nombron de 411 en Gir-Arbaro, pliiĝon de 52 kompare kun tiu de 2005. La leona bredado-programo kovrante la parkon kaj ĉirkaŭan regionon bredis proksimume 180 da leonoj en kaptiveco ekde sia komenco.

Akvorezervoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Kamleŝvar-Lago.

La sep ĉefaj permanentaj riveroj de Gir-Regiono estas Hiran, Ŝetrunji, Datardi, Ŝingoda, Maĉhundri, Godavari kaj Raval. La kvar rezervujoj de la areo troviĝas ĉe kvar baraĵoj, po unu ĉe la riveroj Hiran, Maĉhundri, Raval kaj Ŝingoda, inkluzive de la plej granda rezervujo en la areo, la Kamleŝvar-Baraĵo, alinomita 'la vivolinio de Gir-Regiono'.

Pintsomere, surfaca akvo por sovaĝaj bestoj estas havebla ĉe proksimume 300 da akvopunktoj. Kiam trosekeco okazas post nesufiĉa precipitaĵo, surfaca akvo ne estas haveblaj ĉe plimulto de tiuj punktoj, kaj akvomalabundeco iĝas grava problemo (plejparte en la orienta parto de la rezervejo ). Certigante la haveblecon de akvo dum la pinto de la somero estas unu el la plej gravaj taskoj de la kunlaborantaro de la arbara administracio.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Pli ol 400 da planto specioj estis registritaj en la inventaro de Gir-Arbaro fare de Samtapau & Raizada en 1955. La Botaniko-sekcio de Maharaja Sajajirao Universitato de Baroda redifinis la nombron al 507 dum sia inventaro. Laŭ la arbartipo-klasifiko de 1964 far Champion & Sheth, Gir-Arbaro apartenas al la "5A/C-1a- tre seka tektonoarbaro" klasifiko. Tektono vegetas kune kun sek-falfoliaj specioj. La degenerostadiaj (DS) subtipoj estas tiel derivitaj kiel: 1) 5/DS1-sek-falfolia vepreja arbaro, kaj 2) 5/DS1-sek-savana arbaro ( Loke konata kiel "vidis" ). Ĝi estas la plej vasta seka decidua arbaro en okcidenta Barato.

Tekton-portantaj areoj ĉefe troviĝas en la orienta parto de la arbaro, kiu konsistigas preskaŭ la duonon de la totala areo.

La arbaro estas grava biologia esplorareo kun konsiderindaj sciencaj, edukaj, estetikaj kaj amuzaj valoroj. Ĉiujare ĝi disponigas preskaŭ 5 milionojn kilogramojn da verda herbo kiu estas taksita ĉirkaŭ je 10 milionoj da usonaj dolaroj ). Ĉiujare la arbaro disponigas preskaŭ 15 000 tunojn da brulligno.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Azia leono en Gir-Arbaro.

La totalo de 2 375 diferencaj faŭnospecioj de Gir-Arbaro inkludas proksimume 38 speciojn de mamuloj, ĉirkaŭ 300 speciojn de birdoj, 37 speciojn de reptilioj kaj pli ol 2 000 speciojn de insektoj. La karnomanĝuloj ĉefe ampleksas aziajn leonojn, hindajn leopardojn, hindajn longlipajn ursojn, hindajn kobrojn, kano-katojn, hienojn, orŝakalojn ( Canis aureus ), hindajn herpestojn, kaj Mellivora capensis. Azia dezertokato ( Felis silvestris ornata ) kaj ruĝmakulaj katoj ( Prionailurus rubiginosus ) ekzistas sed vidiĝas malofte.

La ĉefaj herbovoruloj de Gir-Arbaro estas ĉitala aksiso, nilgaŭo ( Boselaphus tragocamelus ), akvocervo, Tetracerus quadricornis, hinda gazelo kaj apro. Cervokapraj antilopoj de la ĉirkaŭa regiono foje vidiĝas en la protektejo.

Inter la pli malgrandaj mamuloj, histrikoj kaj leporoj estas oftaj sed manisoj estas maloftaj. La reptilioj estas reprezentitaj de la marĉa krokodilo ( la plej alta populacio inter ĉiuj naturprotektejoj en Barato ), Geochelone elegans ( testuduloj ) kaj la varano, en la akvoj de la regiono. Serpentoj estas trovitaj en la arbustaroj kaj arbaroj. Pitonoj foje vidiĝas laŭlonge de la riverbordoj. La Guĝarata Arbara Administracio adoptis la Baratan Krokodilo-Konservadan Projekton en 1977 kaj liberigis proksimume 1 000 breditajn marĉajn krokodilojn en la Kamleŝvar-Lagon kaj aliajn rezervujojn kaj malgrandajn akvokorpojn en kaj ĉirkaŭ Gir-Arbaro.

La abunda avifaŭno enhavas pli ol 300 da birdospecioj, la plej granda parto el kiuj estas loĝantaj. La kadavromanĝantaj birdoj nombras 6 registritajn speciojn de vulturoj. Kelkaj el la tipaj specioj de Gir-Arbaro inkludas krestan serpentaglon, la endanĝerigitan nizaglon, krestan akcipitron, brunan fiŝgufon, bengalan gufon, rokarbustaran koturnon, nigrakapan oriolon, krestarbapuson kaj bluflugilan piton. Ocyceros birostris ( buceredoj ) ne estis trovita en la lasta censo de 2001.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Flago-de-Barato.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Barato

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio