Arikapalli Giridhar Rao
Arikapalli Giridhar Rao | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1963 (59-jara) en Vijajaŭada |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Barato |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Arikapalli Giridhar RAO (n. 8an de oktobro 1963 en Vijayawada, Andra-Pradeŝo) estas barata esperantisto. En 1994 li doktoriĝis en la Universitato de Hajderabado en la angla fakultato per disertacio titolita Beyond the Sense of Wonder: Science Fiction as Adventure Fiction (“Trans la sento de miro: la sciencfikcio kiel aventura fikcio”). Dum tiu epoko, konversacioj kun Probal Dasgupta pri la sciencfikcio enkondukis lin al Esperanto. Li nun instruas kursojn pri Esperanto, la sciencfikcio, kaj lingvopolitiko kaj plurlingva edukado en la Universitato Azim Premji en Bengaluro, Barato. [1][2]
En oktobro 2020 li estis elektita prezidanto de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, ATEO. [3]
En 2016 li estis elektita al la Akademio de Esperanto. En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia multflanka Esperanto-agado en la faka, instrua-ekzamena kaj organiza kampoj estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de UEA. [4]
En 2015 li fondis la Esperanto-klubon en la Universitato Azim Premji. En 2017 la klubo kunorganizis (kune kun FEB, KAEM kaj UEA) SAS-4, la 4an Sud-Azian Seminarion.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Persona blogo, "Lingvo kaj vivo" esperante
- Biografiaj notoj en Esperanto (stato de 2003)
- Intervjuo kun Giridhar Rao en la podkasto Kern.Punkto pri la sendependiĝo de Barato
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ anglalingva prezento en la universitata retejo
- ↑ Rao, A. Giridhar. 2020. Lingvaj homaj rajtoj kaj multlingva edukado: raporto de barata universitato. Decolonial Subversions. http://decolonialsubversions.org/docs/pdfs/7_2020.04.04_AGRao_Esperanto.pdf
- ↑ ATEO-Asembleo okazis, http://ateisto.org/agadoj-de-ateo-2/ateo-asembleo-okazis/
- ↑ artikolo pri la Diplomoj pri Elstara Agado de UEA atribuitaj en 2013, en la retejo Libera Folio