Girija Prasad Koirala
Girija Prasad Koirala | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
गिरिजा प्रसाद कोइराला | |||||
Naskiĝo | 4-an de julio 1924 en Saharsa | ||||
Morto | 20-an de marto 2010 (85-jaraĝa) en Katmanduo | ||||
Mortis per | Sindromo de plurorgana misfunkcio vd | ||||
Religio | hinduismo vd | ||||
Lingvoj | nepala vd | ||||
Ŝtataneco | Nepalo vd | ||||
Alma mater | Kirori Mal College (en) Universitato de Delhio Adarsha Higher Secondary School (en) vd | ||||
Partio | Nepala Kongreso vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Krishna Prasad Koirala (en) vd | ||||
Gefratoj | Matrika Prasad Koirala (en) , Bisheshwar Prasad Koirala kaj Tarini Prasad Koirala (en) vd | ||||
Infanoj | Sujata Koirala (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Girija Prasad KOIRALA (nepale गिरिजाप्रसाद कोइराला: Aŭdu ; la 4-an de julio 1924 – la 20-an de marto 2010), ame konata kiel Girija Babu, estis nepala politikisto. Li gvidis la nepalan kongresan partion kaj servis kiel la ĉefministro de Nepalo por kvar okazoj, inkluzive de 1991 ĝis 1994, 1998 ĝis 1999, 2000 ĝis 2001 kaj de 2006 ĝis 2008. Li estis la intertempa ŝtatestro de Nepalo inter januaro 2007 kaj julio 2008 kiam la lando transiris de monarkio al respubliko.
Koirala, kiu estis aktiva en politiko dum pli ol sesdek jaroj, estis pioniro de la nepala laborista movado, komencinte movadon de la politikaj laboristoj en Nepalo, en lia hejmurbo, Biratnagar. En 1991 li fariĝis la unua demokratie elektita ĉefministro de la lando ekde 1959, kiam lia frato B.P. Koirala kaj la nepala Kongresa partio estis enpotencigitaj en unua demokrata balotado de la lando.