Girl, Interrupted (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Girl, Interrupted
filmo
Originala titolo Girl, Interrupted
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 8 dec. 1999, 15 jun. 2000, 14 jan. 2000, 1999
Ĝenro filmbiografio, filma dramo, rakonto pri plenkreskiĝo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado Jack N. Green
Reĝisoro(j) James Mangold
Produktisto(j) Douglas Wick • Cathy Konrad
Scenaro Lisa Loomer • James Mangold • Susanna Kaysen
Loko de rakonto Pensilvanio
Muziko de Mychael Danna
Rolantoj Winona Ryder • Angelina Jolie • Whoopi Goldberg • Jared Leto • Jeffrey Tambor • Vanessa Redgrave • Brittany Murphy • Clea DuVall • Angela Bettis • Elisabeth Moss • Kurtwood Smith • Ray Baker
Produktinta firmao Columbia Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino
IMDb
vdr

Girl, Interrupted (Knabino, ĝenita) estas usona psiĥodrama filmo de 1999. La filmo estas bazita sur la samnoma memuaro fare de Susanna Kaysen. La filmo estis reĝisorita fare de James Mangold, kaj ĉefrolita de Winona Ryder kaj Angelina Jolie, kiu ludas la rolon de nervoklinika pacientino tiel konvinke, ke ŝi ricevas por tio Oskaro-n pro la plej bona flankrolo kaj Golden-Globe-on.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En April 1967, 18-jaraĝa Susanna Kaysen (Winona Ryder) interniĝas sin en psikiatrian hospitalon, post provo fari memmortigon per trodozo de aspirinaj piloloj kun vodko. Ŝi estas diagnozita kiel suferanta de emocie malstabila personeca perturbo kaj restas en hospitalo dum proksimume unu plena jaro. En la hospitalo, ŝi renkontas flegistinon Valerie (Whoopi Goldberg), kaj amikigas kelkajn el la pacientinoj: Polly (Elisabeth Moss), kiu estis viktimo de brulo, Georgia (Clea DuVall), patologia mensoganto, Daisy Rendon (Brittany Murphy), kiu suferas de nutromalsano kaj memvundanta konduto, Janet Weaver (Angela Bettis) kiu suferas de anoreksio, kaj Cynthia (Jillian Arminette) kiu havas emon vestiĝi kiel viro ĉar ŝiaj gepatroj kaj aliaj homoj ne volas vidi ŝin. Susanna estas aparte fascinita de Lisa Rowe (Angelina Jolie), kiu estis diagnozita kiel socipato. Lisa amikigas Susanna'n kaj kune ili komencas kaŭzi problemojn. Lisa instigas Susanna ĉesi preni ŝiajn drogojn kaj vendi ilin al aliaj kaj rezisti ŝian psikoterapion.

Kiam Daisy estas liberigita de la hospitalo, la pacientoj iras por manĝi glaciaĵon ekstere de la hospitalo, kaj Susanna renkontas la edzinon kaj filinon de profesoro kun kiu Susanna seksumis en la pasinteco. Kiam la edzino de la profesoro alfrontas Susanna, Lisa intervenas kaj vorte atakas la pli maljunan virinon, kaj la knabinoj subtenas Lisa kaj komencas boji. Kiel rezulto de la ago Lisa perdas sian permesilon por esti liberigita por ferioj de la hospitalo.

Ulo kun kiu Susanna seksumis en la pasinteco, Toby (Jared Leto), kiu alfrontas devigan militservon por la Vjetnama milito, venas por viziti ŝin en la hospitalo kaj Susanna provas seksumi kun li en sia ĉambro. Li rakontas al ŝi ke li amas ŝin kaj volas forkuri kun ŝi al Kanado. Kiam ŝi hezitas, li aldonas ke ŝi ne estas freneza kaj ŝiaj amikoj de la hospitalo ne estas vere ŝiaj amikoj. Sed malgraŭ lia petado ŝi rifuzas forkuri kun li.

Tiun nokton, Polly komencas laŭtkrii "Mia vizaĝo, mia vizaĝo!", kaj ploras ke neniu volos ŝin. Ŝi estas prenita al la izoleca ĉambro por trankviligado. Susanna decidas ludi la gitaron por ŝi ekster la ĉambro, kaj ŝi kaj Lisa kantas al ŝi kune por igi ŝin sentiĝi pli bona; kiam la mastrumisto provas ĉesigi ilian agadon, Susanna kisas lin. Matene ili ambaŭ estas trovita fare de flegistino Valerie surplanke brakumitaj.

Susanna estas vokita al la oficejo por sperti diagnozon, kaj tie ŝi renkontas D-ro Sonya Vick (Vanessa Redgrave). En la sama tempo, Lisa estas prenita al la ekzameno de ŝia kuracisto sed ne revenas, kaj Susanna iĝas deprimita. Flegistino Valerie metas la apatian Susanna en malvarman banon por vekigi ŝin. Post kiam Susanna provas inciteti kaj insulti ŝin, Valerie riproĉas al Susanna ke ŝi ne estas freneza, sed fakte maldiligenta, kaj forĵetantas ŝian vivon.

Lisa, kiu jam ne volas ricevi elektrajn ŝokojn, konvinkas Susanna forkuri kun ŝi al Florido, kun la intenco iri labori ĉe Disney World, kaj ili pasigas la nokton ĉe Daisy, kiu estis liberigita de la hospitalo. Lisa, kiu ne ŝatas Daisy'n, rakontas al ŝi ke la hospitalo liberigis ŝin ne ĉar ŝi estis resanigita, sed ĉar ili rezignis trovi terapion por ŝi. Ŝi ankaŭ rakontas al ŝi ke ŝi kaj ŝia patro seksumadas, kaj ke ŝi ĝuas tion. La venontan matenon, Susanna trovas Daisy'n, en la banĉambro, pendumanta. Lisa montras neniun penton pro la rezulto, kaj eĉ prenas la monon de Daisy, kaj forkuras antaŭ ol Susanna vokas la policon. Susanna revenas al la hospitalo kun la kato de Daisy. Ŝi ekkomprenas ke ŝia percepto de morto estis malĝusta, komencas kunlabori kun la psikologia traktado kaj planas sian liberigon de la hospitalo.

Lisa estas kaptita kaj revenas al la hospitalo por inspektado kaj malkovras ke Susanna estos baldaŭ liberigata. Je la lasta nokto en la hospitalo, Lisa trovas la taglibron de Susanna kaj legas ĝin, kaj baldaŭ poste ŝi laŭtlegas el ĝi al la knabinoj, specife la tiuj trairejoj kiuj estas kritikaj de ili. Memkompreneble la knabinoj estas koleregaj de Susanna. Reage Susanna atakas Lisa kaj diras al ŝi ke ŝia koro estas malvarma, kaj ke neniu zorgos ĉu ŝi mortas ĉar ŝi jam estas morta antaŭ longa tempo.

La venontan tagon, Susanna, ĵus antaŭ eliro de la hospitalo vizitas Lisa'n por paroli kun ŝi denove kaj Lisa diras al ŝi: "mi ne estas vere morta". Susanna respondas al ŝi ke ŝi scias tion. Susanna foriras kaj adiaŭas ĉiujn siajn amikoj, kaj donas al Polly sian katon. La filmo finiĝas kun Susanna veturanta en la sama taksio kiu jam prenis ŝin al la hospitalo, sed nun al ŝia hejmo. Ŝi diras: " Frenezo ne signifas esti disrompita, aŭ engluti malhelan sekreton. Sed estas vi, aŭ mi, en pliigita formo..." Ŝi aldonas ke en la 1970-aj jaroj, la plej multaj el ŝiaj amikoj estis liberigitaj de la hospitalo, iuj ŝi renkontis kaj aliaj ne, sed ne pasis tago, kiam ŝia koro ne trovis ilin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Chouinard, V. (2009). Placing the 'mad woman': troubling cultural representations of being a woman with mental illness in Girl Interrupted, Social & Cultural Geography Vol 10, No 7: 791-804.
  • Parr, H. (2000) Interpreting the 'hidden social geographies' of mental health: ethnographies of inclusion and exclusion in semi-institutional places, Health & Place 6: 225–237.
  • Shildrick, M. (2002) Embodying the monster: Encounters with the vulnerable self. London: Sage.
  • Wahl, O., Wood, A., Zaveri, P., Drapalski, A. and Mann, B. (2003) Mental illness depiction in children's films, Journal of Community Psychology 31: 553–560.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]