Saltu al enhavo

Gisèle Pineau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gisèle Pineau
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1956 (1956-05-18) (70-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto flegisto-sciencisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo literaturo flegado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gisèle PINEAU (naskita la 18-an de majo 1956 en Parizo) estas franca verkistino de kariba deveno.

Ŝi verkis plurajn librojn pri la malfacilaĵoj kaj defioj de sia infanaĝo kiel nigrula persono kreskanta en la pariza socio. [1]

Gisèle Pineau naskiĝis la 18-an de majo 1956 en Parizo al gvadelupaj gepatroj. Ŝia patro estis destinita en diversaj lokoj pro sia militservo, do ŝi pasigis partojn de sia infanaĝo en Gvadelupo, Kongo, Martiniko, sed ĉefe en Parizo. Tie, ŝi alfrontis rasismon en la lernejo, kio igis ŝin lukti kun sia identeco kiel nigrula persono en preskaŭ ekskluzive blankula socio, kion ŝi poste faris la temon de siaj libroj. Ŝia avino Man-Ya loĝis kun la familio en Parizo dum kelka tempo kaj enkondukis ŝin al la tradicioj de ŝiaj kulturaj originoj, la regiono Gvadelupo en la Malgrandaj Antiloj, kio helpis ŝin trovi sian propran identecon kaj forte influis ŝian verkadon. Ŝia familio revenis al Antiloj kun ŝi en 1970.

Gisèle Pineau poste studis en Parizo ĝis 1979 kaj revenis por labori kiel flegistino ĉe la Psikiatria Hospitalo Saint-Claude en Gvadelupo. Ŝi rakontas siajn spertojn en ĉi tiu profesio en Folie, aller simple (2010).

Gisèle Pineau revenis al Parizo kun sia familio en 2000 kaj nun loĝas en Marie-Galante. [2]

Ŝiaj plej konataj verkoj estas La Grande Drive des esprits (1993), pro kiu ŝi ricevis "Le grand prix des lectrices du magazine Elle " en 1994 kaj "Le prix Carbet de la Caraïbe", kaj LʼExil selon Julia, en kiu ŝi rakontas la historion de sia avino. [3][4]

  • 1992: Un papillon dans la cité
  • 1993: La Grande Drive des esprits, Grand prix des lectrices de Elle
  • 1995: L'Espérance-Macadam, Prix RFO du livre (1996)
  • 1996: L'Exil selon Julia
  • 1998: L’âme prêtée aux oiseaux
  • 1998: Le cyclone Marilyn
  • 1998: Femmes des Antilles
  • 1999: Caraïbe sur Seine
  • 2001: Case mensonge
  • 2002: Chair piment
  • 2004: Les colères du Volcan
  • 2005: Fleur de barbarie
  • 2007: Mes quatre femmes
  • 2007: C'est la règle
  • 2008: Morne Câpresse
  • 2010: Folie, aller simple
  • 2010: L’odyssée d’Alizée
  • 2012: Cent Vies et des Poussières
  • 2015: Les voyages de Merry Sisal
  • 2016 : L’Âme prêtée aux oiseaux
  • 2018 : Le Parfum des sirènes
  • 2020 : Ady, soleil noir
  • 2024 : La vie privée d'oubli

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Voices from the Gaps. Alirita Jun 7, 2019 .
  2. Gisèle Pineau (fr-FR) (1999-05-13). Alirita 2020-04-28 .
  3. (2004) “An Interview with Gisele Pineau”, Research in African Literatures 35 (1), p. 180–186. doi:10.1353/ral.2004.0034. 161875562.
  4. (2001) “Gisèle Pineau: Writing the Dimensions of Migration”, World Literature Today 75 (314), p. 8–21. doi:10.2307/40156744.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]