Gisfero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La farado de gisfero

Gisfero estas grupo de feraj alojoj kun relative granda enteno de karbono (> 2 %) kaj silicio (> 1,5 %) kaj aliaj materialoj kiel mangano, kromonikelo. Oni diferencigas inter la griza gisfero, en kiu la karbono aperas en formo de grafito, kaj inter blanka gisfero, en kiu la karbono aperas en formo de cementito. Gisfero havas la denson de ĉ. 7200 kg/, kiu estas grave malpli granda ol tiu de la ŝtalo kaj pura fero (7850 kg/m³). La materialo havas la fandopunkton de 1150 °C.