Gitego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gitego
(Gitega)
urbo
Gitego, ĉefurbo de Burundo
Oficiala nomo: Gitega
Lando Burundo Burundo
Provinco Gitega
Supermara alteco 1 504 m s. m.
Koordinatoj 03° 26′ 00″ S 29° 54′ 00″ O / 3.43333 °S, 29.90000 °O / -3.43333; 29.90000 (mapo)
Areo 22 km² (2 200 ha)
Loĝantaro 135 467
Denseco 5 454 loĝ./km²
Fondo 1912
 - ĉefurbo ekde 2019
Horzono GMT (UTC+2)
Situo enkadre de Burundo
Situo enkadre de Burundo
Situo enkadre de Burundo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Gitega
Map

Gitego (burunda: Gitega) estas la ĉefurbo de Burundo kaj de la provinco Gitega. Ĝi situas en la mezo de la lando, en la Burunda centra ebenaĵo, ĉirkaŭ 62 km al oriento de Buĵumburo (la plej granda urbo kaj la eksĉefurbo).

Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 135 467 loĝantoj.

Gitego estis la ĉefurbo de la Reĝlando de Burundo antaŭ ties abolicio en 1966. En decembro 2018, la prezidento Pierre Nkurunziza anoncis ke, respektante promeson kiun li faris en 2007, li redonos al la urbo ĝian antaŭan politikan statuson, kaj Buĵumburo restos la ĉefa komerca kaj ekonomia urbo. Voĉdono en la Parlamento de Burundo konfirmis la ŝanĝon en januaro 2019. La tri branĉoj de la registaro devas moviĝi dum la sekvantaj tri jaroj.