Giubiasco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Giubiasco
Blazono de Giubiasco
Blazono de Giubiasco
Giubiasco, rigardo el la rapidtrajno de Belinzono al Lugano
Giubiasco, rigardo el la rapidtrajno de Belinzono al Lugano
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Giubiasco
Koordinatoj  46°10′35″N 9°0′45″O  /  46.17639°N, 9.0125°O / 46.17639; 9.0125 (Giubiasco)Koordinatoj: 46°10′35″N 9°0′45″O  /  46.17639°N, 9.0125°O / 46.17639; 9.0125 (Giubiasco)
Nombro de enloĝantoj 8364
Areo 6,23 km²
Alteco 242 m super marnivelo
Poŝtkodo 6512
Komunumkodo 5005
Mapo de Giubiasco
Mapo de Giubiasco

Giubiasco estas komunumo de la komunumaro Giubiasco kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 8364 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Giubiasco situas en la ebenaĵo de Magadino ĉe la suda flanko de la montpasejo Monte Ceneri, sudokcidente de la kantonĉefurbo Belinzono. La komunumo, kiu apartenas al la aglomeraĵo de Belinzono, konsistas el la kernvilaĝo Giubiasco kaj la vilaĝoj Palasio, Pedvilla, Lôro, Motti kaj Sasso Piatto.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,23 km², de kiuj 19,3% estas kovritaj de arbaro, 38,5% servas por agrikulturo kaj 40,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Giubiasco limas en nordo al Monte Carasso, en nordoriento al Belinzono, en oriento al Pianezzo, en sudo al Camorino, en sudokcidento al Sant'Antonino, en okcidento al Gudo, kaj en nordokcidento al Sementina.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Giubiasco pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2, kiu kondukas de Belinzono tra la montopasejo Monte Ceneri al Lugano, kaj la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo Belinzono-Sudo situas 1 kilometron sude de la komunumo sur la teritorio de la komunumo Sant'Antonino. La stacidomo de Giubisaco situas ĉe la trajnlinio de Lucerno trans Gotardo al Chiasso. En Giubiasco de ĝi disbranĉiĝas la trajnlinio al Locarno. Krome en Giubiasco cirkulas diversaj buslinioj de la loka busreto de Belinzono.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Giubiasco datiĝas el la jaro 1186 kiel Cibiascum, kiam la imperiestro Barbarossa koncedis en Giubiasco la liberecrajtojn por la regiono de Locarno. Proksime de la stacidomo estis trovita vasta tombejaro kun 565 tomboj de la 11-a jarcento antaŭ Kristo ĝis la frua mezepoko. Dum mezepoko Giubiasco apartenis al la Grafejo Belinzono. Post la Batalo de Arbedo en la jaro 1422 ĝi estis submetita al la suvereneco de la dukoj de Milano, ĝis en la jaro 1499 ĝi estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo kaj submetita al la Voktejo Belinzono. Post la kreo de Kantono Tiĉino en la jaro 1803 ĝi fariĝis ĉefloko de la komunumaro Giubiasco en la Distrikto Belinzono.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
  3. Fonto: Simonetta Biaggio-Simona kaj Graziano Tarilli: Giubiasco en Historia Leksikono de Svislando (2012-02-21)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]