Giuseppe Cesare Balbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giuseppe Cesare Balbo
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1884 (1884-01-15)
en Floridia
Morto 30-an de januaro 1976 (1976-01-30) (92-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Giuseppe Cesare Balbo (Floridia, 15-an de januaro 1884 - Novjorko, 30-an de januaro 1976) estis itala komponisto. Li ankaŭ estis direktisto, muzikrecenzisto kaj muzikinstruisto.

Li komencis siajn muzikajn studojn ĉe la Konservatorioj de Florenco kaj Luko. Li akiris sian instruan diplomon pri komponado, liaj instruistoj estis Francesco Paolo Frontini, Marco Enrico Bossi, Antonio Scontrino, Cesare Bacchini kaj Gaetano Luporini.

Li estis ĉefredaktisto de la "Italia Musicale" de Florenco (1900-1912) kaj verkis plurajn artikolojn ankaŭ por aliaj gazetoj kaj muzikaj revuoj.

Post elmigrado al Ameriko, li studis ĉe Universitato Kolumbio kun Peter Dykema, daŭrante perfektigi siajn studojn pri kantado, komponado kaj harmonio. Foje li daŭre verkis por italaj kaj usonaj muzikaj eldonaĵoj.