Gizella Farkas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gizella Farkas
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1925 (1925-11-18)
en Miskolc
Morto 17-an de junio 1996 (1996-06-17) (70-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto
vdr

Gizella Farkas [farkaŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Farkas Gizella estis hungara tablotenisisto, mondĉampiono, oficisto. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Fekete Lászlóné, Gervai Andorné kaj Lantos Mihályné.

Gizella Farkas[1] naskiĝis la 18-an de novembro 1925 en Miskolc, ŝi mortis la 17-an de junio 1996 en Vieno.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gizella Farkas ekde 1962 estis oficisto. Ekde 1974 ĝismorte ŝi vivis en Vieno. Ŝi edziniĝis trifoje, ŝia konata edzo estis Mihály Lantos inter 1957 kaj 1963. Ŝi ricevis kelkajn ŝtatajn premiojn.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Gizella Farkas inter 1938-1947 estis tablotenisisto en siaj naskiĝurbaj, poste ĉefurbaj sportkluboj ĝis 1962. Ŝi estis hungara ĉampiono 42-foje unuoble, induope, variduope kaj teame inter 1940-1962, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo ekde 1947. En mondĉampionumoj ŝi estis la unua dekfoje inter 1947-1954 unuoble, induope aŭ variduope. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1962.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]