Gjirokastër

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gjirokastër
Gjirokastra01.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 6001–6003 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 437  (2012) [+]
Loĝdenso 39 724 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 5′ N, 20° 8′ O (mapo)40.0758320.13889Koordinatoj: 40° 5′ N, 20° 8′ O (mapo) [+]
Alto 193 m [+]
Areo 0,59 km² (59 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Gjirokastër

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Gjirokastër [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gjirokastër (albana elparolo: [ɟiɾokastəɾ], konata ankaŭ sub pluraj alternativaj nomoj kiel GjirokastraEsperantigite Gjirokastro) estas urbo en la sudo de Albanio, centro de la greka minoritato en Albanio (grekoj nomas la urbon Ergiri). Gjirokastro kalkulas ĉ. 19 000 loĝantojn (2011). Kuŝanta en historia regiono Epiro, ĝi estas la ĉefurbo kaj de la distrikto Gjirokastër kaj de la pli granda provinco Gjirokastër. Ĝia historia urboparto estas Monda heredaĵo de Unesko, listigita kiel "malofta ekzemplo de bone konservita otomana urbo, konstruita fare de terkultivistoj de granda biendomo". Laŭ albanoj, la urbo estas hejmo de etna greka komunumo, same kiel la komunumoj de vlakoj kaj romaoj. Gjirokastër estas konsiderata la centro de la greka komunumo en Albanio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gjirokastër situas en valo inter la montoj Gjerë kaj la rivero Drina, je 300 metroj super la marnivelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

  • La formado de la urbo datiĝas de la 12-a jarcento (unuafoje menciita en 1336). Ĝi estis parto de la bizanca provinco Epiro kaj estis nomita Argyropolis (Arĝenta Urbo) aŭ Argyrokastro (Arĝenta Kastelo). Dum bizancaj tempoj, ĝi estis grava greka komercurbo.
  • En la 14-a jarcento, ĝi estis parto de la greka princlando de Epiro.
  • En 1417 ĝi estis inkludita en la Otomana Imperio.
  • Fine de la 19-a jarcento, ĝi iĝis unu el la centroj de la lukto por la sendependeco de Albanio kaj albana naciismo.
  • Dum la Balkanaj Militoj de 1912–1913, Grekio konfiskis la urbon.
  • Post la Unua Mondmilito ĝi estis integrigita kun Albanio.
  • Dum la Dua Mondmilito, la urbo estis siavice okupita de Italio, Grekio kaj Germanio.
  • Post kiam la komunistoj ekkaptis la potencon, la gvidanto Enver Hoxha (1908-1985), kinaskiĝis en Gjirokastro, proklamis la 12-an de januaro 1946 la Popolan Socialisman Respublikon de Albanio ĉe la fino de la milito .

Muzea urbo[redakti | redakti fonton]

Tipaj ŝtonaj tegmentoj en Gjirokastro. Kovrite per ŝtonplatoj de la proksimaj montoj, la tegmentoj utilis por reguligi la temperaturon ene de la domoj.
Tur-specaj domoj (turke kule) en Gjirokastro

La siatempe komunista registaro deklaris ĝin "muzea urbo" en 1961[1]. En 2005, Unesko deklaris la historian centron de Gĝirokastra Monda Kultura Heredaĵo.

Gjirokastro estas de arkitektura kaj etnografia valoro kiel restanta ekzemplo de grandurbo konstruita en la otomana stilo kun vigla medio de pasinta epoko. Gjirokastra estas hejmo de multaj otomanaj moskeoj kaj kristanaj ortodoksaj preĝejoj. La urba pejzaĝo estas karakterizita de multaj belaj ŝtonaj domoj el la otomana epoko en la ombro de grandioza kastelo de la Mezepoko kun pluraj malnovaj preĝejoj kaj moskeoj.

Monda heredaĵo de Unesko[redakti | redakti fonton]

Danke al bone konservitaj konstruaĵoj, la urbo estis nomita muzeurbo en 1961 kaj estis aldonita al la Monda Heredaĵo de Unesko en 2005[2]. Pro la graveco de Gjirokastra dum la komunisma reĝimo, la urbocentro estis almenaŭ parte savita de la senpripensaj ŝanĝoj, kiuj okazis en aliaj urboj ĉirkaŭ Albanio, sed ĝia statuso kiel "muzea urbo" ne signifis ke la urbo estas konservita.

Mallarĝaj, arte pavimitaj stratetoj kondukas laŭ la krutaj deklivoj,

En 2008 la Monda Heredaĵo de Monda Heredaĵo estis vastigita por inkludi la malnovan urbon de Berat. Laŭ raporto de aprilo 2013 de la Internacia Konsilio pri Monumentoj kaj Lokoj, la Monda Heredaĵo de Gĝirokastra estas en danĝero kune kun tiu de Berat. La plej granda problemo estas la multaj kontraŭleĝaj konstruaĵoj proksime de la historiaj urbocentroj, precipe en Gjirokastër. Alia manko estas la dungitaro, kiu havas nesufiĉan superrigardon pri evoluoj surloke. Krome, kelkaj gravaj ŝanĝoj en la leĝaro devus esti farataj. Se la lokaj aŭtoritatoj ne riparos la problemojn antaŭ la fino de 2014, ambaŭ estos metitaj sur la Ruĝan Liston de Monda Heredaĵo en Danĝero[3].

Bazaro[redakti | redakti fonton]

Ĝirokastra ankaŭ havas malnovan bazaron (Xhamia), origine konstruitan en la 17-a jarcento sed rekonstruita en la 19-a jarcento post kiam ĝi forbrulis. Ekzistas pli ol 200 loĝkonstruaĵoj konservitaj kiel kulturaj monumentoj en Gjirokastra hodiaŭ.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas kelkaj industrioj, ĉefe por manĝaĵoj, ledo kaj teksaĵo, sed turismo ankaŭ estas grava parto de la komerca vivo de la urbo.

Edukado[redakti | redakti fonton]

En 1968 Eqerem Çabej University estis malfermita kaj en 2006 greklingva universitato estis malfermita sekvante interkonsenton inter la registaroj de Grekio kaj Albanio.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Festivalejo de la albana popola muziko

La urbo ankaŭ estas la loko de la Albana Popolmuzika Festivalo (albane: Festivali Folklorik Kombëtar), la plej granda festivalo de albana popolmuziko. La festivalon partoprenas voĉaj kaj dancgrupoj en naciaj kostumoj, ne nur de Albanio, sed de ĉiuj lokoj kie albanoj loĝas (Kosovo, Turkio, Makedonio, Suda Italio).

Folkloro estis unu el la malmultaj muzikaj stiloj kies evoluo estis bonvenigita fare de la komunistaj albanaj aŭtoritatoj. Ofte, novaj tekstoj estis supermetitaj al tradiciaj popolmelodioj, glorante la atingojn de komunismo, la partian lukton kontraŭ la italoj dum 2-a Mondmilito , la agadojn de Enver Hoxha kiel nacia gvidanto. Religia muziko estis malpermesita.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Enver Hoĝa, iama komunisma gvidanto, naskiĝis en Gjirokastro.

Ismail Kadare, fama albana verkisto. En siaj libroj la urbo ludas gravan rolon inter alie en sia aŭtobiografia verko la 'Kroniko de ŝtona urbo' (Kronikë në gur) kiu estis tradukita en pli ol 40 lingvojn.

Rexheb Beqiri (1901-1995), kiel Baba Rexheb tutmonda spirita gvidanto de la sufiisma mistika ordo Bektashi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Berat

Veliko Tarnovo (Bulgario)

Ohrid (sudokcidenta Makedonio)

Metsovo (nordokcidenta Grekio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(sq) (en) Retejo de la Gjirokastro kiel monda heredaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Albania – The Land of the Illyrians, Albania.shqiperia.com.
  2. (en) UNESCO; Historic Centres of Berat and Gjirokastra.
  3. (alabana) Icomos: Trashëgimia në rrezik (Icomos: heredanto en danĝero), Top Channel, la 17-an de aprilo 2013,