Glaĉerlakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glaĉerlakto – river Kuĉerla en Altajo montaro Rusio

Glaĉerlakto nomiĝas la grize aŭ blanke malklarigita defluakvo de glaĉero. La malklariĝo ekestas per fajne disfrotita (pulvorigita) rokaĵo transportata en la akvo.

Se tiu ŝtonpulvoro atingas trankvilan, starantan akvaĵon (lagon), tiu riĉiĝas je ĝi. Se sunlumo trafas tiun suspensiaĵon, precipe la bluverdaj eroj de la lumo estas reflektataj per la ŝtonpulvoro, sekve de kio tiaj lagoj brilas en sata turkisa koloro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]