Glaĉero Axel Heiberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Glaĉero Axel Heiberg en Antarkto estas vala glaĉero, 48 km longa, descendanta el altaj altaĵoj de la Antarkta Altebenaĵo al la Ross Glacitavolo (preskaŭ je marnivelo) inter la Montaro Herbert kaj la Monto Don Pedro Christophersen en la Montaro Reĝino Maud.

Tiu granda glaĉero estis malkovrita en Novembro 1911 fare de la norvega polusesploristo Roald Amundsen, kaj nomigita de li mem laŭ Axel Heiberg, norvega negocisto kaj patrono de scienco kiu kontribuis al nombraj norvegaj polusekspedicioj. Amundsen uzis tiun glaĉeron kiel vojo al la polusa altebenaĵo dum sia sukcesa ekspedicio al la Suda Poluso.[1]

85° 25′ S 163° 0′ U / 85.417 °S, 163.000 °U / -85.417; -163.000 (mapo)Koordinatoj: 85° 25′ S 163° 0′ U / 85.417 °S, 163.000 °U / -85.417; -163.000 (mapo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Axel Heiberg Glacier". Geographic Names Information System. United States Geological Survey. [geonames.usgs.gov/apex/f?p=gnispq:5:::NO::P5_ANTAR_ID:786] Alirita la 19an de Februaro 2017.