Glaĉerlango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Glaĉerolango)
Morteratsch- kaj Pers-Glaĉeroj kun tipaj glaĉerlangoj

Glaĉerlango estas langoforma fino de glaĉero. Glaĉerlangoj estas tipaj por valglaĉeroj, kiuj kutime elfluas el la firnkampoj en granda alteco, kie la glaĉero estas nutrata. Dum en la altmontaraj firmkampo la glaĉero estas nutrita, la lango, kiu precipe kiam ĝi malsuprenfluas krutan deklivon, estas ofte plene de profundaj fendoj, estas la areo, kie la glacio degelas. Kiam la nutroareo estas granda, glaĉerlangoj povas atingi altecojn, kies nivelo super maro troviĝas konsiderinde sub la klimata glaĉerlimo, kiel ni tion povas observi ĉe Aleĉ-GlaĉeroSupra Grindelwald-Glaĉero.

En montaroj kiel la ekzemple la Alpoj tio estas la plej tipa glaĉerformo. Glaĉerlangoj povas ankaŭ ekzisti ĉe ebenaĵglaĉeroj, sed tiam tiuj langoj estas kompare kun la glaĉeramaso relative sensignifaj, kaj ofte tiaj ebenaĵglaĉeroj posedas eĉ multajn diversajn glaĉerlangojn, kiuj en diversaj flankoj elfluas el la granda ebenaĵo. Ĉe la tipa valglaĉero la lango kutime enhavas esencan parton de la tuta glacimaso. Ekzistas ankaŭ valglaĉeroj kun flanklangoj, kiuj tiam kutime ricevas propran nomon. Ekzemplo en la Svisaj Alpoj estas Stein-Glaĉero kun la flanka Steinlimi-Glaĉero.

Retiriĝantaj glaĉeroj postlasas frunt- aŭ finmorenojn, kiuj estasn kutime serpformaj. De glaĉerlango, kiu fluas al lago aŭ maro bovas deidiĝi glaciblokoj (tiel nomatajn glaĉeridoj), kiuj poste drivas kiel glacimontoj sur la akvo. Kiam glaĉerlango finiĝas sur tero elfluas el ĝia frunto la laktokolora glaĉerakvo, kiu kolektiĝis sub kaj en la glaĉero, kiel fonto de rivero. Ofte tia elfluo okazas el tiel nomita glaĉerpordego.

Glaĉerlangoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]