Glacileviĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kversekco de grundo kun 15 cm alta frostleviĝo, sub granda glacilenso el kamerglacio (1.), supre frostigita grundo kun plia segregacia glacio en formo de malgrandaj glacilensoj (2.), supre la degelita grundo (3.). Fotita en printempo en Norwich en la usona ŝtato Vermonto.

Frostleviĝo estas la leviĝo de la subgrundo pro ekesto de glacio dum grundofrosto en frostsentiva grundo. La kialo ne estas la 9-procenta volumenaltiĝo de la frostiĝanta akvo. La vera kialo por la frostleviĝo estas, ke pro termodinamikaj procezoj lige kun kapilarefektoj, alilokiĝas la poroakvo de la grundo direkte al la frostofronto –do ordinare supren – kaj kolektiĝas ofte en formo de glacilensojkamerglacio. Stephen Taber (1882–1963), direktoro de la Geologia Instituto de la Universitato de Sud-Karolino, pruvis tiun aserton. Li faris eksperimentojn ĉi-rilate ekde fino de la 1920-aj jaroj kaj povis pruvi, ke la frostleviĝo ankaŭ aperas en grundo al kiu li aldonas benzolon, do pere de substanco, kies volumeno reduktiĝas dum glaciigado.[1]

Se la frostfronto etendiĝas paralele al la grunda surfaco, tiu efekto ankaŭ povas efiki flanke, kio nomiĝas frostpuŝo. La glacio, kiu ekestas en la grundo dum frostleviĝo estas nomata segregacia glacio. Pro multfoja frostiĝo kaj degelado la frostleviĝo povas kaŭzi, ke eĉ grandaj objektoj, ekzemple ŝtonoj leviĝas ĝis la tera surfaco. Tiu efekto nomiĝas suprenfrostiĝado.

Favora por la frostleviĝo estas alta terakva nivelo, malpeza ŝarĝo, malrapida frostiĝo kaj frostsentiveco de la grundo.[2] Frostsentivaj grundoj havas multajn fajnajn porojn kaj altan permeableco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hugh M. French: The Periglacial Environment. 3. Auflage, Wiley-Verlag, Chichester 2007, ISBN 0-470-86588-1
  • Albert L. Washburn: Geocryology. Edward Arnold Publishers, London 1979, ISBN 0-7131-6119-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alan W. Rempel: Frost. In: Vijay P. Singh, Pratap Singh, Umesh K. Haritashya (Hrsg.): Encyclopedia of Snow, Ice and Glaciers. Springer, Dordrecht 2011, S. 303–306, ISBN 978-90-481-2641-5
  2. Ulrich Smoltczyk: Grundbau-Taschenbuch, Teil 2: Geotechnische Verfahren. Ernst & Sohn, Berlin 2001, Seite 154 f., ISBN 3-433-01446-9 (Google books)