Glacitavolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Satelita bildo de Antarkto

Glacitavolo estas amaso de glaĉera glacio kiu kovras ĉirkaŭan terenon kaj estas pli granda ol 50 000 km²[1], tiele konata ankaŭ kiel kontinenta glaĉero[2]. La nuraj nunaj glacitavoloj estas en Antarkto (antarkta glacitavolo) kaj en Gronlando plus la Arkta oceano (arkta glacitavolo). Dum la lasta glaciperiodo nome Lasta glacimaksimumo (LGM) la Laurentida glacitavolo kovris multe el Nordameriko, la Veiĥselia glacitavolo kovris nordan Eŭropon kaj la Patagonia glacitavolo kovris sudan Sudamerikon.

La arkta glacitavolo suferas regulan sezonan ciklon laŭ kiu glacio fandiĝas en printempo kaj somero, atingas minimumon ĉirkaŭ mezo de Septembro, kaj poste pliiĝas dum aŭtuno kaj vintro. Somera glacikovro en la Arkto estas ĉirkaŭ 50% el la vintra kovro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Glacitavoloj estas pli grandaj ol glaciŝildoj aŭ alpaj glaĉeroj. Masoj el glacio kovrantaj malpli ol 50 000 km² ricevas la terminon de glaciĉapo. Ĝi tipe ricevas serion de glaĉeroj ĉirkaŭ sia periferio.

Kvankam ties surfaco estas malvarma, la bazo de glacitavolo estas ĝenerale pli varma pro varmo el geotermiko. Ĉe lokoj, fandado okazas kaj la akvo lubrikas la glacitavolon kaj tiu fluas pli rapide. Tiu procezo produktas rapidfluantajn kanalojn en la glacitavolo — tiuj estas glacifluoj.

La nuntempaj polusaj glacitavoloj estas relative junaj laŭ geologiaj terminoj. La Antarkta glacitavolo unue formiĝis kiel malgranda glaĉero (eble kelkaj) komence de Oligoceno, kaj retiriĝis kaj antaŭeniris multajn fojojn ĝis la Plioceno, kiam ĝi finfine okupis preskaŭ ĉion el Antarkto. La arkta glacitavolo ne disvolviĝis entute ĝis la fina Plioceno, sed ŝajne disvolviĝis tre rapide kun la unua kontinenta glacialo. Tio havis la malkutiman efikon permesi fosiliojn de plantoj kiuj iam kreskis sur la nuntempa Gronlando esti multe pli bone konservitaj ol tiuj de la malrapide formiĝanta antarkta glacitavolo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Glossary of Important Terms in Glacial Geology. Arkivita el la originalo je 2006-08-29. Alirita 2006-08-22.
  2. American Meteorological Society, Glossary of Meteorology. Arkivita el la originalo je 2012-06-23. Alirita 2013-12-07.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • (2012) Müller, Jonas and Koch, Luka: Ice Sheets: Dynamics, Formation and Environmental Concerns. Hauppauge, New York: Nova Science. ISBN 978-1-61942-367-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]