Ilira gladiolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gladiolo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ilria gladiolo
Gladiolus illyricus
Gladiolus illyricus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Iridacoj Iridaceae
Genro: Gladiolo Gladiolus
Specio: Gladiolus illyricus
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ilira gladiolo (Gladiolus illyricus) estas plurjara specio el genro gladiolo, familio iridacoj.

Gladiolus palustris
Gladiolus italicus
Gladiolus klattianus
Gladiolus illyricus - Muzeo de Tuluzo

Ĝi formas tuberon por la travintrumo. La tigoj estas 20 – 60 cm altaj, folihavaj. La folioj estas lancetformaj, 10 – 40 cm longaj kaj 4 – 10 mm larĝaj.

La floroj kreskas po tri- ĝis dekope en spikoj. La floroj ĝenerale kreskas al unu flanko, havas du brakteojn. Ili havas kurban flortubon kiu estas 1 – 1,5 cm longa. La korollipoj estas roze ruĝaj, 2 – 4 cm longaj kaj de malsama longo. La floro havas en la mezo okulfrapajn, roze ruĝajn stamenojn. La planto floras en sia natura areo de aprilo ĝis en junio.

Gladiolus illyricus troviĝas en suda kaj okcidenta Eŭropo kaj Malgranda Azio. La planto precipe troviĝas en rokaj kampoj, makiso kaj maldensaj arbaroj.