Glano (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Glano
2012-10-11 Distrikto Sarino (Foto Dietrich Michael Weidmann) 336.JPG
La rivero Glano apud Autigny
Bazaj informoj
Akvokolekta areo 193 km²
Fluo
- Alteco super marnivelo 850 m
Enfluejo Sarino
- Alteco 560 m
Geografio
Alfluantoj Neirigue kaj Glèbe
Information icon.svg
vdr

Glano estas rivero en Kantono Friburgo. Laŭ ĝi nomiĝas la distrikto Glano.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La fonto de Glano situas ĉe la koordinatoj 46°37′8″N 6°53′3″O  /  46.61889°N, 6.88417°O / 46.61889; 6.88417 (Glano (rivero))Koordinatoj: 46°37′8″N 6°53′3″O  /  46.61889°N, 6.88417°O / 46.61889; 6.88417 (Glano (rivero)) apud Mossel sur la teritorio de la komunumo Le Flon en la molasa montarregiono de la suda Friburga Mezlando sur proksimume 850 m s.m..

Fluvojo[redakti | redakti fonton]

Glano trafluas la distriktojn Glano kaj Sarino kaj post 37 km sube de Villars ĉe Glano sur alteco de 560 m s.m. alfluas al Sarino. Ĝia akvokolekta areo mezuras proksimume 193 km². La iam fiŝoriĉa rivero funkciigis muelilojn kaj segilojn en Prez, Romont, Villaz-Saint-Pierre, Macconnens kaj Chavannes-sous-Orsonnens. Norde de Romont en la 19-a jarcento ekzists vaste konataj banejoj. Proksime de la fonto la malnova riverujo estis konseervita, la meza parto inter Siviriez kaj Granges-la-Battiaz estis plejparte kanaligita.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Jean-Pierre Dewarrat: Glano en Historia Leksikono de Svislando (2006-12-19)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]