Glauburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Glauburg
Blazono
Glauburg in FB.svg
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Wetterau
Urborajtoj
Koordinatoj 50°19′N 9°0′O  /  50.317°N, 9°O / 50.317; 9 (Glauburg)Koordinatoj: 50°19′N 9°0′O  /  50.317°N, 9°O / 50.317; 9 (Glauburg)
Alto super la marnivelo 130 m
Areo 12,67 km²
Loĝantaro 3054 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 06041
Poŝtkodo 63695
Aŭtomobila kodo FB
Oficiala Municipokodo 06440010
Subdivido 2 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Gerd Mordier
Partio de komunumestro Nepartia
Adreso de la administrejo Bahnhofstr. 34
Oficiala retejo https://www.glauburg.de/
Information icon.svg
vdr

Glauburg - prononco [GLAŬ:burk] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wetterau de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2017 la komunumo havis 3054 loĝantojn.

La komunumo aparte konatiĝis pro arkeologia trovo de tombo kun statuo de kelta princo el la epoko de la La-Tène-kulturo, el la 5-a jarcento antaŭ nia erao. Sur la monto ankaŭ troveblis atestaĵoj de pli postaj jarcentoj ĝis la mezepoko. Aparte pridisputata estas ensemblo de 16 lignaj palisoj, kiuj laŭ iuj sciencistoj estas prahistoria kalendaro, sed eble ankaŭ havis alian funkcion.

la kapo de la homgranda statuo de kelta princo el la epoko de la La-Tène-kulturo, el la 5-a jarcento antaŭ nia erao
ensemblo de 16 lignaj palisoj, kiu eventuale estis prahistoria kalendaro
germania poŝtmarko de 2005 bildigis la statuon de la kelta princo de monto Glauberg


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]