Glaĉero Amundsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Glaĉero Amundsen (85° 35′ S 159° 00′ U / 85.583 °S, 159.000 °U / -85.583; -159.000 (mapo)Koordinatoj: 85° 35′ S 159° 00′ U / 85.583 °S, 159.000 °U / -85.583; -159.000 (mapo)) estas grava Antarkta glaĉero, ĉirkaŭ 6 al 10 km larĝa kaj 128 km longa, elfluanta el la Antarkta Altebenaĵo kie ĝi drenas la areon sude kaj okcidente de la Altebenaĵo Nilsen, kaj descendanta tra la Montoj Reĝino Maud kaj eniranta en la Ross Glacitavolo ĝuste okcidente de la MacDonald Nunatakoj. La alfluanto Glaĉero Blackwall fluas nordokcidenten laŭlonge de la nordorienta flanko de la Hansen Spur antaŭ kuniĝi kun la Glaĉero Amundsen.

Ĝi estis malkovrita de Richard E. Byrd dum flugo al la Suda Poluso en Novembro 1929. La nomo estis proponita laŭ Roald Amundsen fare de Laurence Gould, estro de la geologia grupo Byrd AE kiu sledis ĉe la elfluejo de la glaĉero en Decembro 1929.