Glenn Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glenn Miller dum la militservo ĉe la usona armeo

Alton Glenn MILLER (* 1-an de marto 1904 en Clarinda, Iowa; † 15-an de decembro 1944) estis usona ĵaztrombonisto, bandestro, komponisto kaj aranĝisto.

Vivo

Sian infanecon Miller pasigis en Iovao, Nebrasko, Misurio kaj Koloradio.[1] En la altlernejo-orkestro de Fort Morgan li ludis trombonon, per kio li financis du jarojn de sia studo. Post deflankiĝo al la universitato de Koloradio li aniĝis en 1926 en la bando „Ben Pollack Band“, kiun li forlasis du jarojn poste. Ekde 1929 ĝis 1937 li ludis kiel sendependa trombonisto ĉe Red Nichols, Benny Goodman, en American Band de Ray Noble kaj ĉe Dorsey Brothers. Kun sia unua propra bando Miller faris en 1937 kelkajn sonregistraĵojn por la diskeldonejoj Columbia („Solo Hop“, aprilon 1935, unua furormuzikaĵo de Miller, kiu atingis rangon 7), Brunswick kaj Decca, sed ankoraŭ samjare la grupo disfalis.

Komence Miller laboris kiel aranĝisto kaj faris sonregistraĵojn kun ŝanĝiĝantaj personaroj, ĝis kiam li januaron 1938 sukcesis lokigi sian duan furoraĵon en la naciajn ranglistojn kaj printempon 1938 atingis sian trarompon. Liaj diskoj ekestintaj ekde decembro 1937, ekz. „My Reverie“, „The Lady's In Love with You“, „Little Brown Jug“ same kiel liaj unuarangaj furoraĵoj „Stairway to the Stars“ en junio kaj „Moon Love“ en julio 1939 nun ĉefe aperis ĉe subeldonejo Bluebird de RCA Victor. Li fondis novan bandon kaj ricevis trimonatan kontrakton en la kantino Glen Island Casino sur Long Island. La tie pagataj honorarioj ja plue ne sufiĉis por sekurigi la bandon daŭre, sed el la kantino oni regule transsendis radioelsendojn, kiuj diskonigis lian novan bandsonon, en kiu la klarneto gvidis la saksofonan tonmetaĵon.

Fine de 1939 li ricevis inviton pror la jubileo-koncerto de la kopirajta societo ASCAP en la novjorka Carnegie Hall. Li prezentis tie muzikaĵojn kiel „Moonlight Serenade“, „Little Brown Jug“ kaj „In the Mood“. La propra komponaĵo „Moonlight Serenade“ fariĝis la tria unuaranga furoraĵo de Miller. Aparte kun „Moonlight Serenade“ kaj „In the Mood“ oni identigas lin ĝis nun. Estas malmulte konate, ke la bando de Glenn Miller formis larĝan spektron de instrumentaj kaj kantaj melodioj kaj ankaŭ enprenis klasikismajn erojn. En 1940 Glenn Miller Band ludis en la ruĝa kafejo de Hotel Pennsylvania, la nuna Statler Hotel New York. Someron sekvis prezentadoj en Wardham Park Hotel en Vaŝingtono kaj aliaj urboj. En 1940 estis publikataj klasikaĵoj kiel „Pennsylvania 6-5000“ kaj „Tuxedo Junction“ same kiel en 1941 „Chattanooga Choo Choo“ kaj „String of Pearls“. Glenn Miller komponis krom „Moonlight Serenade“ neniun el siaj furoraĵoj mem; unu el liaj plej grandaj sukcesoj, „In the Mood“, devenas de la komponisto Joe Garland. Lia unua sondisko preskaŭ ne vendiĝis, ĉar li jen prezentis la samajn muzikaĵojn kiel "Svingo-Reĝo" Benny Goodman.

La 10-an de februaro 1942 Glenn Miller ricevis la unuan ordiskon de la muzikhistorio por la kanto „Chattanooga Choo Choo“, kiun li ludis kun sia orkestro ankaŭ en kinofilmo Sun Valley Serenade. En 1942 li kunaktoris kun sia bando en la filmo „Orchestra Wives“. Septembron 1942 Miller forlasis malgraŭ la ĝis tiam kruta kariero sian orkestron kaj aniĝis pro patrujismo en la usona aerarmeo, ĉar li estis klare kontraŭ la naziismo. Tie li direktis la Aerarmean Orkestron, kiu estis klare pli ĵazeca ol la antaŭa, precipe komercema ĵazbandego de Miller. Tio estis merito nelaste de tiel elstaraj aranĝistoj kiel Jerry Gray, kiu sukcesis integrigi la arĉisto-sekcion enestan en la Aerarmea Orkestro glate en la sonon de la ĵazbandego - por ĵazaranĝisto ne facila tasko. La verŝajne plej spektakla aranĝaĵo de Jerry Gray estis „American Patrol“.

En Londono Miller travivis la germanajn V1-atakojn. Inter alie la Aerarmea Orkestro sonregistris en la sonregistrejo Abbey Road Studios, parte kun koncertelsendoj fare de BBC en la germana. Tie ekestis unukanalaj sonregistraĵoj de elstara kvalito, kiuj respegulas la altan normon de la orkestro.

Sukcesa muzikisto kaj entreprenisto

Glenn Miller estis perfektemulo rilate aranĝaĵoj, kiujn li mem verkis resp. kunverkis same kiel bonega entreprenisto. Lia bando ne nur estis muzika ensemblo, sed li organizis ĝin kiel firmao. La muzikistoj estis asekuritaj, ekzistis aparta informadosekcio same kiel laboristoj, kiuj prizorgis la aranĝadon de la scenejo. Ĉio ĉi okazis laŭ socikonforma maniero; modelo, kiun postsekvis multaj bandoj.

Miller estis obstinulo kaj agis nur laŭ siaj simpatioj. Tial okazis iom ofte, ke bonaj muzikistoj forlasis lian orkestron, ĉar ili ne povis akordiĝi kun lia karaktero.

Ekde 1928 Glenn Miller estis edzo. Laŭ lia biografiisto George T. Simon la ununura disputataĵo kun lia edzino estis, kiel oni ĝuste pendigas necesejpaperajn rulaĵojn.

Flugmaŝino kun Miller perdiĝinta

Avro Lancaster super la nuboj
Flugmaŝino de tipo „Noorduyn Norseman“

Post kiam la Aliancanoj liberigis Parizon, en decembro la Aerarmea Orkestro devis prezenti tie en la spektaklejo Olympia. Glenn Miller tamen mortis jam antaŭe sub ĝis nun ne klare klarigitaj cirkonstancoj. Oni supozas, ke la flugmaŝinon, kun kiu estis survoje al Parizo la 15-an de decembro, super la Manika Markolo pro densa nebulo trafis bomboj el britaj flugmaŝinoj, kiuj tie forĵetis sian restan bonboŝarĝon. Proksimume 138[2] kvarmotoraj Lancaster-bombaviadiloj de la Reĝa Aerarmeo, grupo n-ro 3 [3] revenis kun kompleta bomboŝarĝo: ili devis interrompi la aeratakon kontraŭ la germana urbo Siegen pro malbona vetero je la celloko [4]. La troajn bombojn tiam oni kutime forĵetis tutsimple super la Maniko, ĉar surteriĝo kun eksplodema ŝarĝo estus tro danĝera. La navigisto Fred Shaw ankoraŭ observis la falantajn bombojn, kiam li vidis malgrandan, unumotoran heliomaŝinon tuj sub la bombaviadilo en la bombohajlo. Ĉar la flugmaŝino de Glenn Miller samtempe estis sur kontraŭa direkto ekde Londono al Parizo, validas kiel tre verŝajne, ke Miller estis en ĉi tiu akcidentmaŝino [5] [6]. Dum la Dua Mondmilito relative ofte okazis je grandaj bombatakoj sur areoceloj, ke pli malalte flugantaj flugmaŝinoj - plejofte la propraj - estis trafataj de falantaj bomboj kaj pro tio senŝance disrompis en la aero. La ĉiama timo de la pli malalte flugantaj bombaviadilistoj pri falantaj bomboj el pli alte flugantaj maŝinoj estis kromkaŭzo por la antaŭtempa forĵetato de la bomboŝarĝo malproskime antaŭ la celo. La ruinon de la civila maŝino Noorduyn Norseman ĝis nun oni ne trovis. Ĉar surgrunde de Maniko kuŝas el la aerbatalo ĉirkaŭ Anglujo ekstreme multaj ruinoj, pozicia determinado estas plie neverŝajna. La malaperon de Miller oni oficiale publikigis nur Sanktan Nokton de 1944.[7]

Ekesto de legendoj

Simile al aliaj frue mortintaj muzikstelulo Elvis Presley ankaŭ je Miller ekzistas fifamoj pri ties morto. Onidire ke brita aerarmeo vualis misagon de la bombavialidaro. La elĵeto okazis je evidente densa nebulo, la servoreguaro tamen preskribis por tia elĵeto, kiam ne ekzistis teknika dilemo, bonan terovideblecon. Ĉi tiu kaŝado okazis cele ne endanĝerigi la aliancon kun Usono pro evitebla misagado, kiu sekvigis la morton de usona stelulo.

Pluaj teorioj

Ekzistas ankaŭ aliaj mortoteorioj: onidire Glenn Miller ne mortis je flugmaŝino-frakaso, sed pro pulmokancero. Alia teorio deiras de frakaso pro glaciiĝo de la flugiloj, kio ne estus neverŝajna je nebulo. La hipoteza aerspaco validis tiutempe kiel sub totala kontrolo de la Aliancanaj aerarmeoj. Ĉi tiu fakto kaj ankaŭ la fakto, ke neniu germana ĉasaviadilo troviĝis en ĉi tiu aerspaco kaj ankaŭ ne pretendis por si aerbatalo-venkon por ĉi tiu sektoro, montras ke depafado deflanke de germana ĉasaviadilo estas neverŝajna. La filmo The Glenn Miller Story sin tenas je la oficiala mortokaŭzo, la nedokumentita aviadilfrakaso.

Post la morto de aranĝisto Jerry Gray pludirektis la Aerarmean Orkestron ĝis ĝia malfondo post la 17-a de novembro 1945.

La nomo de Miller estas menciita sur la usona milittombejo ĉe Kembriĝo sur la Muro de la Perdiĝintoj.

Literaturo

  • George T. Simon: Glenn Miller and His Orchestra. Da Capo Press (1980). ISBN 0-306-80129-9
  • George T. Simon: Glenn Miller: Sein Leben-Seine Musik. Droemersche Verlagsanstalt Th. Knaur (1991). ISBN 3-426-02412-8

Filmoj

Kun Glenn Miller

  • 1941: Sun Valley Serenade
  • 1942: Orchestra Wives

Pri Glenn Miller

Referencoj

  1. Brianne Mueller: Biographie von Glenn Miller. En: Free Info Society, ekstraktite la 16-an de septembro 2010
  2. Malsamaj nombroj en la fontoj: laŭ oficiala flanko estas 138, laŭ aliaj 139 bombaviadiloj.
  3. [1] angla retpaĝo pri la 3-a grupo
  4. [2] Dokumentaĵo pri la interrompita brita bombatako 15-an de decembro 1944
  5. [3]SPIEGEL.de: verirrt über den Wolken (Abschnitt: „Tod eines Superstars“)
  6. [4] DER SPIEGEL: Glenn Miller von „Friendly Fire“ getötet?
  7. Stille Nacht an allen Fronten - germana televidstacio ZDF montras dokumentan filmon pri la lasta kristnaskofesto dum la dua mondmilito, ekstraktite la 26-an decembro 2010

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Glenn Miller » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3452946 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)