Glicerio (imperiestro)
| Flavius Glycerius Augustus (420-480) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Ikonografia bildo de Glicerio, romia imperio. | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 420 en Dalmatio, Romia Imperio | ||||
| Morto | 480 en Salona, Dalmatio, Kroatio | ||||
| Mortis pro | nekonata valoro | ||||
| Ŝtataneco | Roma regno | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | pastro | ||||
| Aktiva dum | 473–474 vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Glicerio aŭ Flavius Glycerius Augustus estis romia imperiestro de Okcidento de la 3-a de marto 473 ĝis la 24-a de junio 474. Li servis kiel "comes domesticorum" (komandanto de la palaca gardistaro) dum la regado de Olibrio (reĝinte en 472), ĝis kiam Olibrio mortis en novembro 472. Post kvarmonata interrego, Glicerio estis proklamita imperiestro en marto 473 fare de Gundobado, la magister militum (majstro de soldatoj) kaj la potenco malantaŭ la trono.
Tre malmultaj el la eventoj de lia regado estas konataj krom invadoprovo de Italio fare de la visigotoj estis forpuŝita de lokaj komandantoj, deturnante ilin al Gaŭlio. Glicerio ankaŭ malhelpis invadon fare de la ostrogotoj per diplomatio, inkluzive de donaco de 2 mil solidoj.
Glicerio ne estis agnoskita de la orient-romia imperiestro Leono la 1-a (reg. 457–474), kiu anstataŭe nomumis Julio Nepo (reg. 474–475/480) kiel Okcidentan Imperiestron kaj sendis lin kun armeo por invadi la Okcidentan Imperion. Glicerio estis sen aliancanoj ĉar Gundobado forlasis lin, kaj tial li estis devigita abdiki la 24-an de junio 474, kaj estis sukcedita de Julio Nepo.
Li estis nomumita episkopo de Salona, kies postenon li tenis ĝis sia morto. Li mortis, eble en 480, kaj preskaŭ samtempa fonto kulpigas lin pri la murdo de Nepo, sed la registroj pri ĉi tiu evento estas konfuzaj.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Kunteksto
[redakti | redakti fonton]La historiistino Penny MacGeorge asertas, ke "preskaŭ nenio estas konata pri Glicerio". Dum MacGeorge skribis, ke li estis "supozeble" altklasa italo, lia familio estas nekonata, kaj eble ne estis aristokrata. Li atingis la oficon de "comes domesticorum" (komandanto de la palaca gardistaro), kaj verŝajne servis kiel tia dum la regado de la okcidenta romia imperiestro Olibrio (reg. 472).
La ĝermana "magister militum" (majstro de soldatoj) Ricimero detronigis la okcidentan romian imperiestron Majorianon (reg. 457–461) en 461, kaj poste instalis serion da okcidentaj romiaj imperiestroj kiel marionetoj: Libio Severo (reg. 461–465), Antemio (reg. 467–472), kaj Olibrio, kronita en julio 472, post kiam Ricimero detronigis Antemion. Ricimero mortis la 18-an de aŭgusto 472, kvardek tagojn post la detronigo de Antemio, kaj lin sukcedis kiel magister militum kaj reĝfaristo lia burgonja nevo Gundobado.




Olibrio mortis baldaŭ poste, la 2-an de novembro 472, kaj interrego sekvis dum preskaŭ kvar monatoj, antaŭ ol Gundobado konvinkis Glicerion surtroniĝi kaj proklamis lin imperiestro ĉe Raveno: la Fasti vindobonenses ("Raportoj de Vieno"), registro de konsulaj jaroj, deklaras, ke tio okazis la 5-an de marto 473, tamen la Paschale campanum[1], ankaŭ konsula registro, asertas, ke ĝi estis la 3-an.
Regado
[redakti | redakti fonton]Malmultaj eventoj de la regado de Glicerio estas konataj. Glicerio estas konata el kelkaj fragmentaj referencoj en tio, kion historiisto Ralph Whitney Mathisen nomas "senvaloraj kronikoj", kiel ekzemple la "Analoj" de Marcelino Komeso[2], la Gaŭla Kroniko de 511, kaj la Kroniko de Saragoso[3], same kiel kelkaj malgrandaj referencoj provizitaj de la 6-a-jarcenta verkisto Jordanes kaj la episkopo Enodio.
Sub Glicerio, invadoj kaj de la visigotoj kaj de la ostrogotoj estis forpuŝitaj, per miksaĵo de diplomatiaj kaj militaj agadoj. La visigotoj kaj ostrogotoj estis ĝermanaj grupoj, kiuj estis setlintaj en Gallia Aquitania, kaj Pannonia Prima kaj Valeria, respektive, kiel federatoj. En 473, la visigota reĝo Eŭriko (reg. 466–484) ordonis invadon de Italio, sed pro kialoj, kiujn oni ne scias, Eŭriko elektis anstataŭe invadi Gaŭlion, okupante kaj Arles kaj Marsejlon.
La ostrogota reĝo Videmiro (reg. 469–474) proponis invadi Italion, sed Glicerio sukcesis malkonvinki Videmiron per donaco de 2 mil solidoj (altvaloraj oraj moneroj), kaj deturnis ilin el Italio al Gaŭlio, kie ĉirkaŭaj grupoj, priskribitaj de Jordanes kiel "diversaj popoloj", poste atakis ilin. Mathisen komentas, ke ĉi tiuj agoj por defendi la imperion eble estas la kialo, ke Glicerio ricevas ĝenerale favoran akcepton en romiaj kaj bizancaj fontoj. La 9-a-jarcenta historiisto Teofano priskribas lin nur kiel "ne malestimindan viron", sed Enodio, la episkopo de Pavio, priskribas lin pli detale en sia Vita Sankta Epifanio:
Post Olibrio, Glicerio supreniris al la povo. Rilate al li por esti konciza, mi resumas la multajn aferojn, kiujn li faris por la bonfarto de multaj homoj. Ĉar, kiam la benita viro [Episkopo Epifanio de Pavio] propetis, li pardonis la vundon faritan al lia patrino de kelkaj viroj sub lia aŭtoritato.
Mathisten asertas, ke la supre menciitaj vundoj al la patrino de Glicerio eble estis reago al lia subaĉeto de Videmir, sed rimarkas, ke "tiaj mezuroj estis regula parto de la imperia politiko", kaj konjektas, ke la atakantoj eble estis soldatoj, klarigante ilian punomankon. Glicerio ŝajnas esti ĉefe reginta en norda Italio, ĉar ĉiuj moneroj trovitaj el lia regado krom unu estis monfaritaj en Raveno aŭ Milano.
La sola leĝo promulgita de Glicerio, kiu konserviĝis, estis datita la 11-an de marto 473, kaj eldonita al Himilko[4], la Pretora prefekto de Italio, kaj poste reeldonita al la Pretoraj prefektoj de Ilirio, Oriento kaj Gaŭlio, koncerne simonion (la vendadon de ekleziaj oficoj). Ĝi estis adoptita ne nur de la prefektoj de Italio kaj Gaŭlio, kiuj estis parto de la Okcidenta Romia Imperio, sed ankaŭ de la prefektoj de Ilirio kaj Oriento, malgraŭ la fakto, ke li ne havis la aŭtoritaton eldonigi leĝojn al ili.
La leĝo estis kreita por doni al Glicerio la subtenon de la sacerdotaro, sed verŝajne ankaŭ allogis la senatanan klason, kiu maltrankviliĝis pro ĉiam pli perfortaj elektoj, same kiel pri la uzo de ekleziaj financoj fare de sacerdotaro por personaj kialoj. Ĉi tiu leĝo ankaŭ estis la lasta konata promulgita de okcidenta romia imperiestro.
Eblas, ke Glicerio provis repacigon kun la Orienta Romia Imperio, pruvita de la fakto, ke Glicerio ne nomumis konsulon por 474, kaj anstataŭe akceptis la orientan konsulon, la junan imperiestron Leono la 2-a (reg. 473–474). Malgraŭ tio, la Orienta Romia Imperiestro, Leono la 1-a (reg. 457–474), rifuzis rekoni Glicerion kiel imperiestron, ĉar li estis nur marioneto de Gundobado. Imperiestro Leono anstataŭe elektis rekoni unu el siaj propraj viroj, Julio Nepo (reg. 474–475/480), kaj sendis lin kun floto por invadi la Okcidentan Imperion.
La 7-a-jarcenta historiisto Johano de Antioĥio asertas, ke Leono faris la decidon detronigi Glicerion post aŭdi, ke li transprenis la tronon de la Okcidenta Romia Imperio, sed Mathisen komentas, ke Leono certe hezitis iom da tempo, ĉar la efektiva invado estis prokrastita pro la komenco de vintro, kaj Julio Nepo estis devigita atendi ĝis la komenco de printempo por lanĉi sian invadon.
Glicerio estis sen aliancanoj, ĉar Gundobado ŝajne forlasis lin, lasante al li neniun elekton krom kapitulaci. Post kiam Nepo surteriĝis ĉe Ostio en junio 474, Glicerio abdikis la 24-an de junio 474, en Raveno, kaj Nepo ekregis.
La historiisto John Michael O'Flynn asertas, ke la "cirkonstancoj ĉirkaŭ ĉi tiu rapida detronigo estas obskuraj kaj, unuavide, enigmaj", notante, ke kvankam la fortoj de Nepo estis verŝajne malgrandaj, Gundobado faris neniu movo por kontraŭstari ilin, sed prefere "tute malaperis de la itala sceno." Li konjektas, ke, kvankam Gundobado povus esti kontraŭstarinta severan reziston, anstataŭ provi kontraŭstari la imperian legitimecon de Leono, li akceptis la aŭtoritaton de Leono malakcepti Glicerio-n kiel imperian kolegon kaj instali unu laŭ sia propra elekto.
Krome, Glicerio ŝajnas neniam esti altirinta la favoron de la Romia Senato aŭ la Gaŭla-Romia aristokrataro, kio signifus la decidon subteni lin, kaj sekve fremdigi ambaŭ, multe malpli akceptebla por Gundobado. Rimarkinde, kiel reĝo de Burgonjo, Gundobado (reg. 473/474–516) ĝuis varmajn rilatojn kun la Orienta Romia Imperio, kiun li servis kiel foederatus (traktato-subulo). Mathisen sugestas la alternativojn, ke Gundobado provis rekrutigi pliajn trupojn en Gaŭlio, aŭ ke li foriris por certigi, ke li ricevos sian heredon post la morto de sia patro, reĝo Gondioko (reg. 437–473).
Pli posta vivo
[redakti | redakti fonton]Post esti detronigita, Glicerio estis tuj ordinita kiel Episkopo de Salona en Dalmatia. Laŭ la 5-a-jarcenta bizanca historiisto Malko, Glicerio havis iom da partopreno en la organizado de la murdo de Julio Nepo en 480, post kiam Nepo estis devigita fuĝi el Italio kaj regis en ekzilo en Dalmatio, kvankam la historiaj registroj pri la murdo estas konfuzaj. Glicerio mortis iam post 474, eble en 480. Li foje estis identigita kun Glicerio, kiu estis ĉefepiskopo de Milano fare de reĝo Odoakro (reĝinto 476–493), sed tio verŝajne estas malĝusta.
La fonto por la promocio de Glicerio al ĉefepiskopo estas obskura linio verkita de Enodio, en kiu li laŭdas ĉefepiskopon nomitan Glicerio, inter aliaj ĉefepiskopoj de Milano, tamen, ĉi tiu sekcio ŝajnas esti aŭ koruptita aŭ aldonita poste, por identigi la ĉefepiskopon Glicerio kun la imperiestro Glicerio.
| Antaŭe: | Romia Imperiestro | Poste: |
|---|---|---|
| Olibrio | 473 - 474 | Julio Nepo |

