Gliese 581 e
Gliese 581 e | |
---|---|
ekstersunsistema planedo • stelo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo | |
Eblaj grandoj de Gliese 581 e, depende de sia konsisto, rilate al la Tero | |
Gepatra stelo | |
Stelo | Gliese 581 |
Spektroklaso | M3V |
Konstelacio | Pesilo |
Rekta ascensio (α) | 15h 19m 26s |
Deklinacio (δ) | −07° 43′ 20″ |
Ŝajna magnitudo (mV) | 10,55 |
Distanco | 20,3 ± 0,3 lj |
Maso | 0,31 M☉ |
Radiuso | 0,29 R☉ |
Temperaturo | 3480 ± 48 K |
Metaleco [Fe/H] | -0,33 ± 0,12 |
Orbitaj elementoj | |
Granda duonakso (a) | 0,03[1] AU |
Discentreco (e) | 0[1] |
Orbita periodo (P) | 3,14942 ± 0,00045[1] tagoj |
Tempo de la periastro (T0) | 2.454.716,80 ± 0,01[1] Juliaj tagoj |
Klinangulo (i) | ≥30º [1] |
Duon-amplitudo (K) | 1,85 ± 0,23[1] m/s |
Fizikaj ecoj | |
Minimuma maso (m sin i) |
1,94[1] M⊕ |
Informo pri malkovro | |
Dato | 21-a de aprilo 2009 |
Malkovristoj | Mayor et al. |
Metodo | Radiala rapido |
Loko | Observatorio La Silla, Ĉilio |
Situacio | Antaŭpublikigita |
Gliese 581 e aŭ Gl 581 e estas la kvara ekstersunsistema planedo malkovrita ĉirkaŭ Gliese 581, ruĝa nano je 20,5 lumjarojn for de la Tero en la konstelacio Pesilo.
La planedo estis malkovrita el la Observatorio de Ĝenevo de skipo gvidita de Michel Mayor, per la instrumento HARPS ĉe la Observatorio La Silla, Ĉilio. La malkovro estis anoncita la 21-an de aprilo 2009.[1]
Kun minimuma maso de 1,9 Termasoj, ĝi estas, je 2010, la plej malgranda ekstersunsistema planedo malkovrita ĉirkaŭ normala stelo. Je nur 0,03 AU de sia stelo, ĝi orbitas ekster la enloĝebla zono. Tre eble ne havas atmosferon pro la grandaj temperaturo kaj radiado kiujn ĝi suferas. El la planedo, la stelo ŝajnas 10-oble pli granda ol la Suno el la Tero, kaj brilas 4-oble pli. Kvankam sciencistoj kredas ke ĝi havas rokan surfacon simila al tiu de la Tero, ili ankaŭ kredas ke la planedo suferas intensan tajdan varmigon simila (aŭ eĉ pli inatensa) al kiu suferas la satelito de Jupitero Iono.[2] Gliese 581e faras kompletan orbiton post 3,15 tagoj.[1][3][4] La planedo konsideratas supertero.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- PSR B1257+12 A — multe pli malgranda pulsara planedo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 (2009-06-15) “The HARPS search for southern extra-solar planets,XVIII. An Earth-mass planet in the GJ 581 planetary system”. arXiv:0906.2780.
- ↑ (2009-06-09) “Tidal Limits to Planetary Habitability”. arXiv:0906.1785v1.
- ↑ Rincon, Paul; Amos, Jonathan. Lightest exoplanet is discovered. BBC (2009-04-21). Alirita 2009-04-21 .
- ↑ Overbye, Dennis, "Astronomers Find Planet Closer to Size of Earth", New York Times, 2009-04-21.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Lightest exoplanet yet discovered Arkivigite je 2009-07-05 per la retarkivo Wayback Machine gazetara komunikaĵo de la institucio European Southern Observatory (angle)
- Scientists discover a nearly Earth-sized planet (angle)
- Publications at Exoplanet.eu Arkivigite je 2011-06-02 per la retarkivo Wayback Machine (angle)