Global Telecom Holding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Global Telecom Holding
negoco • entrepreno • holdingo vd
Dum 1998 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Naguib Sawiris vd
Sidejo Kairo
Estr(ar)o Naguib Sawiris
ISIN-kodo US37953P2020
Posedata de VEON vd
filiaj kompanioj Djezzy GSM • Mobilink • Koryolink • Banglalink vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Global Telecom Holding S.A.E. (antaŭe Orascom Telecom Holding S.A.E. (GTH)) estas entrepreno egiptdevena de telekomunikado, parto de la grupo Orascom, kontrolita de la familio Sawiris, kiu posedis, rekte aŭ nerekte, la 57% de la akcioj. Ties plenum-prezidanto estis Naguib Sawiris. Ĝi funkcias en la borsoj de Kairo kaj Aleksandrio en Egipto kaj de Londono en Britio. Ĝi estis fondita en 1998 por administri la egiptan entreprenon de movebla telefonado GSM Mobinil kaj ekde tiam ĝi etendiĝis tra diversaj landoj de Afriko, Proksima Oriento kaj Azio. Per diversaj akciproporcioj, ĝi partoprenas en jenaj entreprenoj de movebla telefonado GSM: en Alĝerio Djezzy, en Pakistano Mobilink, en Tunizio Tunisiana, en Irako Iraqna, en Bangladeŝo Banglalink kaj en Zimbabvo Telecel Zimbabwe.

En decembro 2005, ĝi aĉetis partoprenon de 19,3% en Hutchison Telecommunications International (HTIL), kiu kontrolis telefonkompaniojn en Barato (Hutchison Essar, vendita al Vodafone en 2007), Vjetnamio, Indonezio, Makao, Hongkongo, Israelo, Tajlando, Srilanko kaj Ganao. Orascom Telecom havis du membrojn en la administra konsilio de HTL. La maksimuma akciposedanto de HTL estas Hutchison Whampoa, de Hongkongo, per 49,7% de la akcioj.

La maksimuma akciposedanto de la kompanio estas Naguib Sawiris, kiu, tra la holding Weather Investments, kontrolas la 50% plus unu akcio de la kompanio. Weather Investments posedas 100% de la itala telekomunik-entrepreno Wind Telecomunicazioni S.p.A.

Aktuale Global Telecom Holding S.A.E. (GTH; iam Orascom Telecom Holding) estas holdingo kun sidejo en Amsterdamo, kaj estas filio de plurnacia telekomunikserva kompanio VEON.