Globulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Globulo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel Plena Ilustrita Vortaro estas[1]

  1. en medicina lingvaĵo nomo de la sango- kaj limfoĉeloj: la ruĝaj globuloj (=eritrocitoj) similas bikonkavajn diskojn de 7 mikronoj, la blankaj globuloj (=leŭkocitoj) iom similas globojnamebojn.
  2. nomo de la polusaj globuloj, abortaj ĉeloj, elpelitaj el la ovo dum la maturiĝo.

La termino venas el la latina lingvo, en kiu la vorto globulus simple estas diminutivo de la vorto globus, do globo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro, eldono de 1970, paĝo 347, maldekstra kolumno