Globus-eldonejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vieno-Brigittenau, Höchstädtplatz, iama sidejo de la eldonejo, 2004

Eldonejo Globus (germane: Globus-Verlag), la inter 1945 kaj 1993 ekzistinta partieldonejo de la Komunista Partio de Aŭstrio (KPÖ), troviĝis en Vieno. Ekde la fino kiel memstara entrepreneco aperis kelkaj publicitaĵoj en la medio de KPÖ daŭre sub la nomo Globus.

Eldoneja historio[redakti | redakti fonton]

Post la liberiĝo de Aŭstrio el nazia jugo KPÖ, fondinta partio de la Dua respubliko kun reprezentado respektiva ene de la registaro de Karl Renner, komence gravis. Al tio statuso kun proksimeco al Sovetio, unu el kvar okupadaj potencoj en Aŭstrio, ŝuldiĝas la eblo de KPÖ povi transpreni post 1945 la modernan presejon de Ostmärkischer Zeitungsverlag. Ili en 1938 per arjigo gajnis la konstruaĵaron de Steyrermühl-Konzern. Tie do hejmiĝis la en somero 1945 oficiale fondita Globus-eldonejo eldononte kaj presonte multajn publicitaĵojn komunismajn.

Pro la finfine necesa redondevo je la iamaj posedintoj Steyrermühl la komunistoj starigis inter 1954 kaj 1956 ĉe Höchstädt-placo nr 3 en la 20-a viena urbodistrikto Brigittenau grandegan kaj modernegan presejon kaj eldonejon laŭ la planoj de Margarete Schütte-Lihotzky, Wilhelm Schütte, Fritz Weber kaj Karl Franz Eder[1][2]. La distrikto estis ĝis 1955 en la sovetie kontrolita sektoro. Surloke havis sidejon sian KPÖ kun diversaj suborganizaĵoj. La taggazetoj "Volksstimme", centra organo de KPÖ, havis sian redakcion en la 4-a etaĝo.

Nuntempe oni utiligas la ejon kiel lernejon. Antaŭ ĝi, sur Höchstädt-placo, troviĝas memorigo admona kun ŝtono Marsyas de Alfred Hrdlicka, en honoro de viktimoj kaj batalantoj kontraŭ naziismo, rasismo kaj militoj. Ĝin donacis KPÖ kaj stariĝo lia estis en 1988. Krome estas tie ĉi sur ŝtona soklo reliefa busto en honoro de la longjara partiestro de KPÖ Johann Koplenig.

La eldonejo havis post 1989 la saman sorton kiel KPÖ, la vojojn al ĝenerala margeniĝo politika. Tamen sukcesis diligenta intelektularo kun intencita, kvazaŭ patrujema eldono-linio de tipaj aŭstraĵoj ĉiam denove publikigi aferojn vere interesajn, speciale dum la unuaj jaroj. Ekzemple la flego de la verkaro de la lirikisto Theodor Kramer estis merito eldoneja kaj ankaŭ sur la kampo de porinfana kaj porjunula literaturo gravaj aŭtoroj kiel Mira LobeKarl Bruckner publikigis verkojn, almenaŭ dum kelkaj jaroj, ĉe Globus-eldonejo.

Gazetoj kaj magazinoj[redakti | redakti fonton]

Aperis ĉe Globus ekz: "Volksstimme" - taggazeto kaj centra organo de KPÖ; "Die Arbeit", de la sindikataro GLB; "Stimme der Fru" - magazino de BDFÖ, la Ligo de demokrataj virinoj de Aŭstrio; "Rote Perspektive" - monatgazeto de la komunista studenta ligo KSV; "Explosiv" - monatgazeto de KJÖ, la porjunula organizaĵo komunista; "Unsere Zeitung" - revuo por infanoj kaj adoleskantoj; "Wiener Tagebuch". Krom multaj aliaj periodaĵoj presitis inter 1958 kaj 1989 ankaŭ la germanlingva eldono de IB-Informbuletino de komunistaj kaj porlaboristaj partioj.

Globus-eldonejo estis ankaŭ longjara asociito debita de la en 1955 en GDR fondita komiksa revuo "Mosaik".

Librovendejoj[redakti | redakti fonton]

Eldonejo ĉi tiu posedis kaj tenadis dum jarcentoj kvar librovendejojn en Aŭstrio, el kiuj kvar estis en la aŭstria ĉefurbo, kaj tre en la centro de Vieno. Tie vendeblis multa klasika kaj aktuala literaturo, ankaŭ el la eldono-programoj de socialismaj landoj, multaj - pro la lingvo-sameco - el GDR memkompreneble. Ankaŭ de la fama serio Insel-Bücherei el la eldonejo lepsika Insel-eldonejo oni surmerkatigis komence de la 1980-aj jaroj kvin titolojn.

La ĝis 2005 KPÖ-proprieta librovendejo Zentralbuchhandlung estis reklamilo gravega kaj de Globus-eldonejo kaj de KPÖ, kies vendejo troviĝas tuj apud Stefano-katedralo. Internationales Buch ĉe Graben-placo (Freisingerhof/Trattnerhof) specialiĝis pri rusaj kaj bulgaraj libroj. Krome ekzistis Erste Wiener Fachbuchhandlung ĉe Wollzeile (1-a distrikto), Arbeiterbuchhandlung ĉe Laxenburger-strato (10-a distrikto) kaj Volksbuchhandlung en Graz.

Aŭtoroj kaj titoloj[redakti | redakti fonton]

Aŭstraj verkistoj: Doris Brehm, „Eine Frau zwischen Gestern und Morgen“ (1955); Franz Xaver Fleischhacker, „Schwert in des Bauern Hand“ (1953), Cattaro (1957); Frank Fischer, „Das Mädchen Italia“ (1948); Marie Frischauf, „Der graue Mann“ (1949); Kóra, „Herr Haslinger“ (1947) (Karikaturen-Haslingerwitze); „Der Kreis hat einen Anfang“, Antologio: Hans Friedmann, Anneliese Fritz-Eulau, Friedl Hofbauer, Otto Horn, Franz Kain, Rolf Rothmayer, Josef Toch, Fred Wander, Susanne Wantoch, (1953); Friedrich Lorenz, „Sieg der Verfemten“ (1952); Hermynia Zur Mühlen, „Als der Fremde kam“ (1947); Margarete Petrides, „Hedwig Zadinek“ (1947; Eva Priester, „Vom Banne der Freiheit“ (1955); Margarete Rainer, „Es gibt keinen Abschied“ (1955); Harry Sichrovsky, „Dschai Hind“ (1954); Harry Sichrovsky, „Indien trocknet seine Tränen“ (1959); Jura Soyfer, „Vom Paradies und Weltuntergang“ (1948); Susanne Wantoch, „Das Haus in der Brigittastraße“ (1955) kaj „Na Zu, die Stadt der verschlungenen Wege“ (1948).

Aŭstraj lirikaĵoj: Hugo Abel, „Es steht ein Kreuz im Niemandsland“ (1951):, Theodor Kramer, „Die untere Schenke“ (1946), „Wien 1938/Die grünen Kader“ (1946):, Eva Priester, „Aus Krieg und Nachkrieg“ (1946);

Romanoj, rakontoj, dokumentadoj el la tuta mondo: Jorge Amado, „Das Land der goldenen Früchte“ (1953); Martin Andersen Nexø, „Ditte Menschenkind“ (1949), „Der Lotterieschwede und andere Erzählungen“ (1949), „Pelle der Eroberer“ (1950), „Morton der Rote“ (1951); Louis Aragon, „Das römische Recht gilt nicht mehr“ (1947); Wassili Ashajew, „Fern von Moskau“ (1951), Béla Balázs, „Die Jugend eines Träumers“ (1948); Alexander Bek, „Die Wolokolamsker Chaussee“ (1947); Pierre Courtade, „Jimmy“ (1952); Petru Dumitriu, „Der Kanal“ (1953); Ilja Grigorjewitsch Ehrenburg, „Auf den Straßen Europas“ (1946), Howard Fast, „Straße zur Freiheit“ (1949), „Spartacus“ (1954); Julius Fučík, „Reportage unter dem Strang geschrieben“ (1947); Louis Fürnberg, „Mozartnovelle“ (1947), Maxim Gorki, Sechsbändige Werkausgabe (1947); Jiri Hanzelka/Miroslav Zikmund, „Afrika – Traum und Wirklichkeit“ (1954); Béla Illes, „Höhenfeuer“ (1948), „In den Bergen der Skypetaren“ (1948), Nikolai Semjonowitsch Jewdokimow, „Lied vom Stahl“ (1951); Hewlett Johnson, „Ein Viertel der Menschheit“ (1954); René Jouglet, „Brot und Gold“ (1955); Francesco Jovine, „Die Äcker des Herren“ (1952); Fjodor Kandyba, „Heiße Erde“ (1952):, Egon Erwin Kisch, „Abenteuer in fünf Kontinenten Reportagen aus den Jahren“ 1910 bis 1945 (1948), „Marktplatz der Sensationen“ (1948), „Entdeckungen in Mexiko“ (1947), „Asien gründlich verändert“ (1946); Alexej Koshewnikow, „Belebendes Wasser“ (1952); Lörnic Kovai, „Der Fackeltanz“ (1948), „Der Feuerkelch“ (1949); Josef Likstanow, „Der grüne Stein“ (1952); Jack Lindsay, „Der veruntreute Frühling“ (1955)l Jack London, „Die eiserne Ferse“ (1948):, Edwin L. Mayer, „Der Gringo“ (1949):, Ivan Olbracht, „Es war einmal … “ (1949); Wera Panowa, „Menschen aus Krushilicha“ (1950):, Theodor Plievier, „Stalingrad“ (1946); Konstantin Simonow, „Die russische Frage“ (1948); Ernst Sommer, „Revolte der Wehrlosen“ (1948); Roger Vailland, 325.000 Francs (1957).

Sciencoj kaj artoj: Bela Balazs, „Der Film“ (1950); Engelbert Broda, „Kräfte des Weltalls“ (1954), „Atomkraft – Furcht und Hoffnung“ (1955); Ernst Fischer, „Dichtung und Deutung“ (1953), „ Goethe, der große Humanist“ (1949), „Kunst und Menschheit“ (1950); Albert Fuchs, „Geistige Strömungen in Österreich“ (1949); Karl Marx und Friedrich Engels, „Über Kunst und Literatur“ (1948); Eva Priester, Kurze Geschichte Österreichs Band 1 (1946), Band 2 (1949; Georges Sadoul, „Das ist Chaplin, Sein Leben – Seine Filme – Seine Zeit“ (1953); Erich Schindel und Anton Rot, „Naturgeschichte der Liebe. Physiologie, Biologie und Soziologie des Geschlechtslebens“ (1953).

Tekniko kaj sciencoj: Otto Benesch, „Kleine Geschichte der Kunst in Österreich“ (1950); Robert Bleichsteiner, „Georgien – gestern und heute“ (1950); Engelbert Broda, „Die Atomenergie“ (1950); Gordon Childe, „Geschichte der Werkzeuge“ (1948), „Triebkräfte des Geschehens“ (1949); Wilhelm Domaschko, „Mathematische Formelsammlung“ (1951); M. A. Gremiazkij, „So wurde der Mensch“ (1948); G.A. Gurjew, „Was ist das Weltall?“ (1947); B.A. Keller, „Wie das Leben entstanden ist“ (1947); F. Lang – F. Weber, „Handbuch des Hochbaues“ (1952); Loibl – Schubert, „Die Bauordnung für Wien“ (1952); Alexander Niklitschek, „Autofahrschule“ (1948):, W.K. Nikolskij und N.F. Jakowlew, „Wie die Menschen sprechen lernten“ (1950); Alexander Popowski, „Auf den Spuren des Lebens“ (1946); Rolf Rothmayer, „Rakete, Sputnik, Weltraumschiff“ (1958); Erich Schmale, „Mein Motorrad und Motorroller“ (1948); Schrötter- Rudolf Müller, „Hilfsbuch für Maschinenbau und Elektrotechnik“ (1951); M.F. Subbotin, „So wurde die Erde“ (1948); Erich Trapp, „Kräfte die unsere Erde formen. Kleine Geologie und Geophysik für jedermann“ (1950); Fritz Weber, „Wie baue ich mir ein Eigenheim?“ (1954); A. Wolodin, „Die Elemente wüten“ (1947).

Sporto kaj ludoj: Franz Dusika, „Der erfolgreiche Radfahrer“ (1951); Tony Eicholzer und Hans Huber, „Modernes Boxen“ (1949); E. F. Grünfeld, „Taschenbuch der Eröffnung im Schach. Brücke zum Mittelspiel unter Verwendung der modernsten Meisterpartien“ 1. Teil (1950), 2. Teil „Offene Behandlung“ (1951); Ralph Hoke, „Handbuch der Leichtathletik“ (1951).

Virinoj kaj hejmmastrumado: Ludwig Berg, „Das Kleinkind“ (1950); Grete Ceiss, Dina Diez und Marie Frischauf, „Moderne Kosmetik für jede Frau. Was man von der Schönheitspflege wissen muß“ (1951); Delsberg, Benedikt und Fischer, „Ärzte raten der Frau“ (1950); Hugo Glaser, „Das kleine Doktorbuch“ (1950); Kreilisheim-Saxl und Kurz, „Säugling und Kleinkind“ (1951); Ida Pisko und Friedrich Epstein, „Einsiedekochbuch für Obst und Gemüse“ (1948); Charlotte Walter, „Wiener Küche“ (1955); Christa Wurdinger-Schützenhofer, „Kochbuch für heute und morgen“ (1948).

Beletraĵoj: Ludwig Anzengruber, „Der Steinklopferhannes“ (1946); Marie von Ebner-Eschenbach, „Dorf- und Schloßgeschichten“ (1946); Ernst Fischer, „Die Brücken von Breisau (1952), „Der große Verrat“ (1950), Franz Grillparzer“ (1946); Karl E. Franzos, „Aufstand von Wolowce“ (1946);, Albert Fuchs, „Moderne österreichische Dichter“ (1946):, Nikolai Gogol, „Phantastische Novellen“ (1947):, Franz Grillparzer, „Der arme Spielmann“ (1946); Johann Nepomuk Nestroy, „Höllenangst“ (1948); Alexander Puschkin, „Der Postmeister“ (1946); Alexander Rosen, „Winter“ (1946); Arthur Schnitzler, „Fräulein Else“ (1946); Karl Schönherr, „Ausgewählter Erzählungen“ (1947); Adalbert Stifter, „Bergkristall“ (1946); Anton Ĉeĥov, „Humoristische Erzählungen“ (1947); Franz Werfel, „Kämpfe der Schwachen“ (1947); Anton Wildgans, „Späte Ernte“ (1946).

Plejparton de la menciitaj libroj oni povas trovi en la arkivejo de la Alfred-Klahr-societo en Vieno. Ĝenerale el la ĉi-supra listo bone evidentiĝas ke aperis ĉe Globus-eldonejo, krom socialismaĵoj, ankaŭ multaj faklibroj interesaj por ĉiuj ajn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Karl Schwanzer (eld.), Günther Feuerstein (red.): Wiener Bauten 1900 bis heute, Österreichisches Bauzentrum, Wien 1964, p. 53, nr. 217a
  2. Pri Eder en interreta priarĥitekta leksikono

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christina Köstner: „Wie das Salz in der Suppe“. Der Globus-Verlag. Zur Geschichte eines kommunistischen Verlages. Bakalaŭriĝlaboraĵo ĉe la Universitato de Vieno, 2001 surrete tie ĉi

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Globus-Verlag en la germana Vikipedio.