Gloria Guida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gloria Guida
Persona informo
Gloria Guida
Naskiĝo 19-an de novembro 1955 (1955-11-19) (68-jaraĝa)
en Meran
Lingvoj itala vd
Loĝloko Casalecchio di Reno vd
Ŝtataneco Italio vd
Familio
Edz(in)o Johnny Dorelli vd
Profesio
Okupo aktorokantistomodelo • filmaktoro • modelo de la erotika fotografio vd
Aktiva dum 1974– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gloria GUIDA [glorja gŭida] (itallingva prononco: [ˈɡlɔːrja ˈɡwiːda]; 19-a de novembro 1952) estas itala aktorino kaj manekeno. Ŝi estas plej bone konata pro stelulado ei la seksaltira ĝenro nomita commedia erotica all'italiana, precize en la serio La liceale (La studentino), kaj ankaŭ en erotikaj maturiĝaj dramaj filmoj meze de la 1970-aj jaroj.

Gloria Guida en La minorenne (1974).
Gloria Guida en La liceale (1975).

Ŝi ekkarieris kiel kantistino en la dancejo de sia patro en la marbordo de Romanjo. Poste ŝi iĝis manekeno, kaj venkis en junulara beleckonkurso Miss Teenage Italia en 1974. Poste ŝi stelulis en multaj seksaltiraj komedioj kiuj tuj rangigis ŝin kiel seksosimbolo. Du el ŝiaj fruaj filmoj, nome La ragazzina (La junulino) kaj La minorenne, ambaŭ filmitaj en la somero de 1974, estas historioj de junulinoj kiuj malkovras sian seksecon. Ŝi faris faman elrompon en 1975 per La liceale (La studentino). Alia filmo tre sukcesa estis Avere vent'anni ("Esti 20-jaraĝa") en 1978, en kiu ŝi stelulis kun Lilli Carati.

Krom en filmoj, ŝi aperis en 16 televidaj programoj kaj du teatraĵoj, kaj kiel kantistino ŝi publikigis tri unuopaĵojn.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • La ragazzina, reĝisorita de Mario Imperoli (1974)
  • La minorenne, reĝisorita de Silvio Amadio (1974)
  • Quella età maliziosa, reĝisorita de Silvio Amadio (1975)
  • Blue Jeans, reĝisorita de Mario Imperoli (1975)
  • La novizia, reĝisorita de Pier Giorgio Ferretti (1975)
  • Peccati di gioventù, reĝisorita de Silvio Amadio (1975)
  • La liceale, reĝisorita de Michele Massimo Tarantini (1975)
  • Il gatto mammone, reĝisorita de Nando Cicero (1975)
  • Il medico... la studentessa, reĝisorita de Silvio Amadio (1976)
  • Il solco di pesca, reĝisorita de Maurizio Liverani (1976)
  • Scandalo in famiglia, reĝisorita de Marcello Andrei (1976)
  • La ragazza alla pari, reĝisorita de Mino Guerrini (1976)
  • L'affittacamere, reĝisorita de Mariano Laurenti (1976)
  • Maschio latino... cercasi, reĝisorita de Giovanni Narzisi (1977)
  • Orazi e Curiazi 3 - 2, reĝisorita de Giorgio Mariuzzo (1977)
  • Il triangolo delle Bermude, reĝisorita de René Cardona Jr. (1978)
  • La liceale nella classe dei ripetenti, reĝisorita de Mariano Laurenti (1978)
  • Indagine su un delitto perfetto, reĝisorita de Giuseppe Rosati (1978)
  • Avere vent'anni, reĝisorita de Fernando Di Leo (1978)
  • Travolto dagli affetti familiari, reĝisorita de Mauro Severino (1978)
  • L'infermiera di notte, reĝisorita de Mariano Laurenti (1979)
  • La liceale seduce i professori, reĝisorita de Laurenti (1979)
  • La liceale, il diavolo e l'acquasanta, reĝisorita de Nando Cicero (1979)
  • Fico d'India, reĝisorita de Steno (1980)
  • Bollenti spiriti, reĝisorita de Giorgio Capitani (1981)
  • La casa stregata, reĝisorita de Bruno Corbucci (1982)
  • Sesso e volentieri, reĝisorita de Dino Risi (1982)
  • Improvvisamente Natale, reĝisorita de Francesco Patierno (2022)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]