Gloria Stuart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gloria STUART)
Gloria Stuart
Persona informo
Gloria Stuart
Naskiĝo 4-an de julio 1910 (1910-07-04)
en Santa Monica
Morto 26-an de septembro 2010 (2010-09-26) (100-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Arthur Sheekman • Gordon Newell vd
Infanoj Sylvia Vaughn Thompson vd
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • pentristo • teatra aktoro vd
Aktiva dum 1932–2004 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gloria STUART, origine: Gloria Frances STEWART (naskiĝis la 4-an de julio 1910, mortis la 26-an de septembro 2010 en Losanĝeleso) estis usona aktorino.

Gloria Stuart naskiĝis en Santa Monica, Kalifornio. Sian aktoran karieron ŝi komencis en la 1930-aj jaroj. Ŝi aperis en aro da filmoj, sed ne vere fariĝis stelulino.

Ekde la 1940-aj jaroj ŝi pli kaj pli forlasis la aktoradon kaj dediĉis sin al la pentrado. En 1975 ŝi reaperis kiel aktorino, en la televida produktaĵo The Legend of Lizzie Borden, kaj en la jaro 1982 ŝi havis rolon en la kinofilmo My Favorite Year.

Kulmino en ŝia kariero estis la rolo de la maljuniĝinta protagonistino en la filmo Titanic en 1997. Pro ĝi ŝi gajnis nomumon por la Oskaro en la kategorio Plej bona epizoda rolo – kaj ŝi estis la plej maljuna persono nomumita pro la aktorado en la ĝistiama historio.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

en The Invisible Man (1933)
  • The Old Dark House (1932)
  • Air Mail (1932)
  • The Invisible Man (1933)
  • The Kiss Before the Mirror (1933)
  • Gold Diggers of 1935 (1935)
  • Prisoner of Shark Island (1936)
  • Rebecca of Sunny Brook Farm (1938)
  • The Three Musketeers (1939)
  • My Favorite Year (1982)
  • Titanic (1997)
  • The Love Letter (1999)
  • The Million Dollar Hotel (2000)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]