Gloria Steinem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gloria en 1972

Gloria Marie Steinem (n. la 25-an de marto 1934 en Toledo, Ohio, Usono) estas ĵurnalistino, verkistino kaj ikono de feminismo en usono kaj aktivisto por la rajtoj de virinoj.

Ŝi laboris por la politika revuo Help!, kie ŝi publikigis la artikolon Mi estis kunikleto de Playboy per kiu ŝi sukcese verkis en aliaj revuoj kiaj Vogue, GlamourCosmopolitan. En 1971 ŝi fondis kune kun Pat Carbine propran revuon, Ms, el fenimisma enhavo.

Verkoj

  • The Thousand Indias (1957)
  • The Beach Book (1963)
  • Skandalaj agoj kaj ĉiutagaj ribeloj (1983)
  • Marilyn (1986)
  • La interna revolucio (1991)
  • Moving beyond Words (1993)