Glossata
Granda fajrpapilio, Lycaena dispar
| ||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Infraordoj
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Glossata (etimologie "languloj", de la malnovgreka glōssa "lango" kaj la latina -āta "-itaj, -havaj") estas la plej granda subordo de papilioj (Lepidoptera). Krom tri primitivaj grupoj, kun entute 100 konataj specioj, ĉiuj vivantaj papilioj estas Glossata.
Karakteroj
[redakti | redakti fonton]Imaginoj
[redakti | redakti fonton]Glossata estas tre malsamaj de la tri aliaj subordoj, kiuj konservis siajn primitivajn karakterojn (Zeugloptera, Aglossata kaj Heterobathmiina). La mandibloj estas ŝrumpintaj, kaj ĉe la maksiloj mankas unu el la sklerotinaj loboj, la lacinio.[1] Ĉe multaj familioj, ekzemple la Eriocraniidae, la ŝrumpinta lacinio tamen estas rekonebla ĉe la bazo de la interna flanko de la maksilo kiel faldita membrano. Tiuj specioj ankaŭ konservas la lacinimuskolo ankrita en la kapo.[2] La dua lobo de la maksilio, nome la galeo, estas evoluinta al rostro konsistanta el du flekseblaj duontuboj kunigitaj per kudraĵoj. La rostro funkcias kiel suĉtubo, tra kiu la papilio glutas likvan nutraĵon. En ripoza pozicio la rostro estas kunvolvita sub la kapo. Tamen ĉe multaj familioj tiu adapto estas malfarita.[1] La malantaŭa lippinto, t.e. la plej malproksima parto de la malantaŭa lipo apud la hipofaringo (elstaraĵo sub la kapo) aperas nur ĉe la malpli specialigitaj familioj kaj nur kiel ĉifoneca membraneto. Ĉe la bazo de la hipofaringo mankas la buŝpoŝoj (poŝecaj kavoj en la malsupra flanko de la buŝa truo).[1] La cerebro (para, membranforma parto de la cerbo) estas konektita kun neŭronaro sub la ezofago, kiu nomiĝas subezofaga ganglio.[1]
Raŭpoj
[redakti | redakti fonton]La malsupra parto de la klipeo (vizaĝoplato) ĉe la raŭpoj ofte estas senhara kaj sen klaraj limoj, sed tio ne validas por ĉiuj Glossata. La raŭpoj de la plej primitivaj familioj havas bone kreskintaj mandiblojn (ekzemple Eriocraniidae kaj Acanthopteroctetidae).[1] La raŭpoj havas bone evoluintajn ŝpinilojn sur la ekstremo de la malantaŭa lippinto apud la hipofaringo.[1]
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La parencrilatoj ene de la Glossata ankoraŭ ne estas tute klarigita. Kladogeneza esploro de Nielsen & Kristensen (1996) surbaze de 46 karakteroj rezultigis la ĉi-suban diagramon:[3]
| Glossata |
| ||||||||||||||||||||||||||||||
Molekula esploro en 2013 donis malsaman rezulton:[4]
| Glossata |
| ||||||||||||||||||||||||||||||
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 N. P. Kristensen (1984). “Studies on the morphology and systematics of primitive Lepidoptera (Insecta)”, Steenstrupia 10, p. 141–191.
- ↑ N. P. Kristensen (1968). “The anatomy of the head and the alimentary canal of adult Eriocraniidae”, Entomologiske Meddelelser 36, p. 239–315.
- ↑ “”.
- ↑ Jerome C. Regier, Charles Mitter k. al.: A Large-Scale, Higher-Level, Molecular Phylogenetic Study of the Insect Order Lepidoptera (Moths and Butterflies). En: PLoS ONE. 8, 2013, p. e58568, COI:10.1371/journal.pone.0058568.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- N. P. Kristensen, A. W. Skalski. (1999) N. P. Kristensen: Phylogeny and paleontology, Lepidoptera: Moths and Butterflies. 1. Evolution, Systematics, and Biogeography. Handbook of Zoology Vol. IV, Part 35. Berlin: De Gruyter, p. 7–25.
- B. M. Wiegmann, J. C. Regier, C. Mitter (2002). “Combined molecular and morphological evidence on the phylogeny of the earliest lepidopteran lineages”, Zoologica Scripta 31, p. 67–81.


