Christoph Willibald von Gluck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gluck)
Christoph Willibald von Gluck
Persona informo
Naskiĝo 2-an de julio 1714 (1714-07-02)
en Erasbach
Morto 15-an de novembro 1787 (1787-11-15) (73-jaraĝa)
en Vieno
Mortokialo apopleksio
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj ĉeĥagermanafrancaitala
Loĝloko ParizoVieno
Ŝtataneco Reĝlando Bohemioarkiduklando Aŭstrio
Alma mater Universitato de Karolo
Familio
Edz(in)o Maria Anna Bergin
Okupo
Okupo komponistodirigento
Verkoj Orfeo kaj Eŭridico
Ifigenio en Taŭrido
Alceste
Iphigénie en Aulide
Armide
vdr

Christoph Willibald von Gluck [prononco "Kristof Vilibalt fon Gluk"] (2-an de julio 1714 en Erasbach apud Berching (Supra Palatinato, Bavario) - 15-an de novembro 1787 en Vieno) estis germana komponisto de klasika muziko. Li konsideriĝas unu el la plej signifaj komponistoj de operoj en la dua duono de la 18-a jarcento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gluck naskiĝis kiel unua de naŭ infanoj en forstista familio. Kiam li estis trijara, la familio translokiĝis al la vilaĝo Eisenberg en tiam germanlingva parto de Bohemio (la vilaĝo nun situas en la distrikto Most de nordokcidenta Ĉeĥio, proksime de la limo al Bavario). Kiel junulo li forlasas la familion kaj ekmigras tra Eŭropo, vivtenante sin per ludado de muziko. En Prago li ekde la jaro 1731 studas logikon kaj matematikon, tamen probable sen diplomiĝo, poste dungiĝas en orkestro de Milano kaj tie edukiĝas kiel komponisto. Liaj unuaj operoj ekprezentiĝas en Venecio, Crema kaj Milano. Pluvojaĝinte al Londono, tie ekprezentiĝas du pliaj operoj, poste li revenas al Italio kaj kun migranta opera ensemblo prezentas siajn operojn en multaj urboj. Dum 1750 li en Vieno geedziĝas, kvankam li tiumomente ankoraŭ ne ekvivas tie, sed kun la partnerino pluvojaĝas. Ekde proksimume la jaro 1754 tamen la paro firme ekvivas en Vieno, kie li gvidas orkestron kaj kun granda socia sukceso plukomponas.

Ĉar la tiuepoka stilo de operoj ŝajnas al li tro artefarita, malnatura, li amplekse reformas la operan stilon, kaj lia viveca muzika stilo aparte allogis baletajn teamojn, kiuj petis pri komponaĵoj por si. Ekde 1770 li vivas en Parizo kaj tie ekprezentas pliajn verkojn, ekde proksimume 1781 denove plejparte estas en Vieno, kie li mortas dum 1787.

Dum sia vivo la komponisto verkis 35 plenajn operojn plus plurajn orkestrajn koncertrojn kaj verkojn por baleto. Li tute novigis la siatempan stilon de operoj, do tre influis la operojn de la sekvaj generacioj de komponistoj en Eŭropo, ankaŭ de sekvaj germanlingvaj operoj, kvankam li mem neniam verkis operon kun germana teksto.

Jen iuj el liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Operoj[redakti | redakti fonton]

  • Artaserse, 1741
  • Demofoonte, 1742
  • Cleonice (Demetrio), 1742
  • Il Re Poro, 1743
  • Ipermnestra, 1744
  • Ezio, 1750
  • La clemenza di Tito, 1752
  • Le Cinesi, 1754
  • L'innocenza giustificata, 1755
  • L'ivrogne corrigé, 1760
  • Le cadi dupé, 1761
  • Orfeo ed Euridice, Vieno 1762, versio kun soloj en voĉo aldo de kastrito
  • Orphee et Eurydice, Parizo 1774, versio kun soloj en voĉo tenoro
  • Alceste, 1767
  • Paride ed Elena, 1770
  • Iphigénie en Aulide, 1774
  • L'arbre enchanté, ou Le tuteur dupè, 1775
  • Ippolito, Milano 1775
  • Armide, 1777
  • Iphigénie en Tauride, 1778/79
  • Écho et Narcisse, 1779

Kantoj[redakti | redakti fonton]

La solaj konservitaj kantoj de Gluck estas komponaĵoj surbaze de tekstoj de la germana verkisto Friedrich Gottlieb Klopstock:

  • Die frühen Gräber
  • Die Sommernacht
  • O del mio dolce ardor
  • Vaterlandslied

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]