Glutationo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Glutationo
Glutathion.svg
Plata kemia strukturo de la Glutationo
Glutathione-from-xtal-3D-balls.png
Tridimensia kemia strukturo de la Glutationo
Alternativa(j) nomo(j)
  • Glutatiolo
    Glutinalo
Kemia formulo
C10H17N3O6S
CAS-numero-kodo 70-18-8
ChemSpider kodo 745
PubChem-kodo 124886


Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka pulvoro
Molara maso 307.321 g·mol-1
Denseco 1.475g cm−3
Fandpunkto 195 °C


Refrakta indico  1,571
Ekflama temperaturo 754.5 °C[1]


Acideco (pKa) 2.12
Solvebleco Akvo:Facile solvebla g/L
Mortiga dozo (LD50) 5000 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R36/37/38 R68
Sekureco S24/25 S26 S27 S36/37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H318, H335, H341
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P310, P312, P321, P330, P332+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Glutationo estas grava antioksidiga substanco trovataj en plantoj, bestoj, fungoj samkiel en kelkaj bakterioj kaj arĥioj. Glutationo kapablas preventi damaĝojn al gravaj ĉelkomponantoj kaŭzataj de oksigen-reakciaj specimenoj tiaj kiaj liberradikaloj, peroksidoj, lipidaj peroksidoj kaj pezaj metaloj.

Ĝi estas tripeptido kun gama-peptida ligilo inter la karboksila grupo de la glutamata flankĉeno kaj la amina grupo de la cisteino, dum la karboksila grupo de la cisteino aneksiĝas per normala peptida ligilo al la glicino.

Tiolaj grupoj (-SH) estas reduktagentoj, ekzistantaj ĉe koncentriĝo ĉirkaŭ 5 milimolaro en bestaj ĉeloj. Glutationo reduktas dusulfidajn ligilojn (-S-S-) formitaj ene de la citoplasmaj proteinoj al cisteinoj agante kiel elektrono-donanto. En tiu procezo, glutationo konvertiĝas al ĝia oksidita formo, glutationa dusulfido.

Post oksidado, glutationo povas retroreduktiĝi de la glutationa reduktazo, uzante NADPH-on kiel elektrono-donanton. La rapido de la reduktita glutationo al oksidita glutationo ene de la ĉeloj ofte uzatas kiel mezuro por la oksidiva ĉelstreĉo.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Biologia strukturo de la glutationo
Kemia strukturo de la glutationo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]