Glutenaj eksorfinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Glutenaj eksorfinoj estas grupo de opioidaj peptidoj kiuj estas formitaj dum digestado de glutena proteino. En la korpo ili fiksas sin al la samaj ricevantoj kiel endorfino kaj morfino. Se oni uzas tiajn glutenajn eksorfinojn kaj havas likantan jejunon, oni preskaŭ tuj ricevas bonan senton.

Se oni kutimas ricevi glutenajn eksorfinojn, kaj subite ne plu uzas tiajn nek aliajn eksorfinojn, oni plej ofte havas kapdoloron, ĝis oni denove ekuzas tiajn eksorfinojn. La problemo estas ke se oni tro ŝargas siajn ĉelojn, la ĉeloj plimalaltigas siajn ricevilojn kaj oni bezonas pli kaj pli da endorfinoj/eksorfinoj por ke oni ekhavu same bonan senton.