Goĝong de Koreio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Goĝong de Koreio
Gojong of the Korean Empire 01.jpg
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1852 (1852-09-08)
en Seulo
Morto 21-an de januaro 1919 (1919-01-21) (66-jara)
en Deoksugung
Mortokialo veneno
Tombo Royal Tombs of the Joseon Dynasty
Ŝtataneco Joseon-Dinastio
Familio
Patro Heungseon Daewongun
Patrino Gran Lady Min Yŏhŭng
Frat(in)o Heung
Edz(in)o Empress Myeongseong • Honorable Princess Consort of the Eom clan • Q6779816Q6699643 • Gwi-in Lee • Q6699528Q6678012
Infanoj Sunjong of the Korean Empire • Prince Wanhwa • Prince Yi Kang • Yi Un • Deokhye, Princess of Korea
Profesio
Profesio monarko
Information icon.svg
vdr
Goĝong de Koreio

Goĝong de Koreio (Koree: hangule 고종 광무제, hanĝae 宗光武帝; en angleca ortografio Gojong) (8-a de septembro, 1852 ĝis 21-a de januaro, 1919) estis reganto de Koreio, la 26-a reĝo de la Dinastio Ĝoseon-a (1863-1897) kaj la unua estro (sub la nomo Imperiestro Gŭangmu)de la Korea Imperio (1897-1907). Lia patro regis por li ĝis lia plenaĝiĝo.

Goĝong strebis por aserti kaj rekonigi la sendependecon kaj suverenecon de Koreio kontraŭ la premoj kaj pretendoj de Ĉinio, Rusio kaj Japanio, kiujn li uzis ĉiun kontraŭ la aliaj.

Emperor Gojong and the Crown Prince

Post la japana venko en la Ĉina-japana milito (1894-1895) li proklamis la imperion (1897) por kontraŭpremi la japanan minacon, sed post la Rusa-japana milito (1904-1905) la japana registaro devigis lin akcepti "konsilantojn" japanajn ĉe la kortego. En 1905 traktato inter Koreio kaj Japanio senigis Koreion je ĝia sendependeco. Responde, Goĝong sendis reprezentantojn al la Packonferenco de 1907 en Hago; japana premado baris ilin de alparolado al la konferenco, sed ilin intervjuis la gazetaro, kaj reage la japana imperiestro devigis ke Goĝong abdiku favore al sia filo Sunĝong.