Gobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gobi)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gobio (apartigilo)
Gobio
mongole: Говь, ĉine: 戈壁
dezerto
Dezerto Gobio el Mongola aŭtonomia regiono de Ĉinio
Landoj Mongolio Mongolio, Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio
Najbaras kun Tibeta Altebenaĵo, Altajo
Supermara alteco 1 000 m s. m.
Longo 1 500 km (932 mi), SudOr/SudOk
Larĝo 800 km (497 mi), Nordo/Sudo
Areo 1 295 000,0 km² (129 500 000 ha)
Geologia konsisto Roko
Plantaro Stepaj poacoj, Tamariko
Animalaro
Mito Olgoj ĥorĥoj
Vikimedia Komunejo: Gobi Desert
Portalo pri Geografio

Gobio (ĉine: 戈壁(沙漠) [Gēbì (Šāmò)]; mongole: Говь [Gowi] ) estas unu el la plej malnovaj kaj la plej grandaj dezertoj de la mondo. Ĝi estas la plej granda dezerto de Azio.

Kompare kun ceteraj sekaj teritorioj ĝi havas kelkajn neregulaĵojn, kiuj tre diferencigas ĝin de la ceteraj. Ĝi etendiĝas en norda Ĉinio kaj suda Mongolio.

La vorto "gobi" devenas de la mongola lingvo, kie ĝi signifas grandegan sekan terenon.

Amplekso de la dezerto estas 1.295.000 km2.

Gobi estas malvarma dezerto, ĝi situas 900 metrojn super la nivelo de maro.

Agamedo Laŭdakio
Pejzaĝo de dezerto Gobio en provinco Ömnögovi, Mongolio

Gobio kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kion oni montras el Gobio:

Al Hju-Ĉan ili venas, ĉe la dezerto de Gobi,
kie leviĝas tombo de l'Imperia Majesto.
Jen centoj da skulptistoj plurloke tajlas argilajn
figurojn de soldatoj kaj de ĉevaloj en ordo
laŭ ĝustaj dimensioj, kiuj fosaĵe parados.

[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 114.
Panorama bildo de la tiel nomataj "Flamantaj klifoj", dezerto Gobio, Mongolio
Panorama bildo de la tiel nomataj "Flamantaj klifoj", dezerto Gobio, Mongolio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]