Gobustana Rokarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gobustana Rokarto
Koordinatoj40° 7′ 30″ N, 49° 22′ 30″ O (mapo)40.12549.375Koordinatoj: 40° 7′ 30″ N, 49° 22′ 30″ O (mapo)

Gobustana Rokarto (Azerbajĝano)
Gobustana Rokarto (Azerbajĝano)
DEC
Gobustana Rokarto
Gobustana Rokarto

Map
Gobustana Rokarto
Vikimedia Komunejo:  Gobustan Petroglyphs [+]
vdr
Petroglifoj de arkopafistoj.

Gobustana Rokarto estas grava bildaro de flaŭro kaj faŭno, ĉasado, vivostiloj, kaj kulturo de pra-historiaj ĝis mezepokaj tempoperiodoj.[1] La ĉizaĵoj sur la rokoj reprezentas prahomojn, ritodancojn, homojn kun lancoj en siaj manoj, animalojn, taŭrluktojn, kamelkaravanojn, kaj bildojn de suno kaj steloj. La datoj de tiuj ĉizaĵoj iras reen ĝis antaŭ 5000 – 20 000 jaroj.[2]

La Gobustana Rokarta Kultura Pejzaĝo reprezentas la historion de la homaro el la Supra Paleolitiko ĝis la Mezepoko en Eŭrazio.[3] Ĝi estas en sudoriento de Granda Kaŭkazo en Azerbajĝano. Ĝi estas proksimume 64 km el la centro de Baku. La areo de la loko estas 537 ha.[4]

La Kultura Pejzaĝo kovras tri rokajn altajn terojn en duon-dezerta teritorio de centra Azerbajĝano. Estas pli ol 6000 rokgravuraĵoj sur pli ol 1000 rokosurfacoj kiuj respegulas pli ol 40 000 jarojn de historio de rokarto.[4][5][6]

Ekde la jaro 2007 la areo estas en listo de Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi estas ankaŭ nacia parko kaj ŝtata rezervejo.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Gobustan Rock Art Cultural Landscape (angle). Alirita 2018-09-11.
  2. Gobustan Rock Art - Unesco World Heritage Site | For World Heritage Travellers (angle). Alirita 2018-09-11.
  3. Gobustan Rock Art Cultural Landscap -el paisaje cultural del arte rupestre de Gobustán (2016). “Gobustan Rock Art Cultural Landscape”, Cuadernos de Arte Rupestre, p. 213–232. 
  4. 4,0 4,1 "Gobustan Rock Art, AZERBAIJAN - Med-O-Med", Med-O-Med. Kontrolita 2018-09-12. (en-US)
  5. Sagona, Antonio. (2017) The Archaeology of the Caucasus: From Earliest Settlements to the Iron Age. Cambridge University Press. ISBN 1107016592.
  6. Gobustan Rock Art - Unesco World Heritage Site | For World Heritage Travellers (angle). Alirita 2018-09-12.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]