God Save the King (himno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
God Save the King
Dio protektu la Reĝon
“God Save the King”
nacia himno
lando  Britio

 Nov-Zelando
 Kanado
 Aŭstralio
 Jamajko
 Bahamoj
 Angvilo
...

kantoteksto nesciata
muziko nesciata
ekde nesciata
muzika ekzemplo
"God Save the King"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr

God Save the King (Esperante Dio protektu la Reĝon), alternative God Save the Queen (Esperante Dio protektu la Reĝinon), depende de la titolo de la reganta monarĥo, estas patriotisma kanto de nekonata aŭtoro. Ĝi estas la tradicia nacia himno de Britio kaj de Anglio; unu el la du naciaj kantoj de Novzelando; la reĝa himno de Kanado kaj la aliaj anoj de la Brita Komunumo de Nacioj; kaj la reĝa himno de la Brita Reĝa Familio.

Notu ke en Britio ne ekzistas aŭtorizita versio; efektive, nek reĝa proklamo nek per parlamenta leĝo iam ajn oficialigis ĝin kiel nacian himnon. Kutime, nur unu aŭ pli rare du versoj kantiĝas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni nun ĝenerale kredas, ke la muzikon komponis la D-ro Henry Carey, kvankam multaj el la muzikeroj troviĝis en diversaj antaŭaj melodioj.

La unua publika prezentado de la verko estis laŭkrede, kiam CAREY kantis ĝin dum bankedo en 1740 honore de la Admiralo Edward Vernon, kaptinta la hispanan havenon de Porto Bello (tiam en Kolombio, nun Panamo) dum la Milito de la Orelo de Jenkins.

Laŭ tradicia kredo, la unua publika prezentado estis en 1745, en apogo al la reĝo Georgo la 2-a post la malvenko de lia armeo ĉe la Batalo de Prestonpans fare de la Jakobita pretendanto al la brita trono, la Bona Princo Karlo, kies soldatoj estis plejparte skotaj. Esprimante tiun apogon oni aldonis la sesan strofon, sed ĝia alvoko je la forigo de la ribelantoj nun gustas de kontraŭ-skota sento, do ĝi kvazaŭ neniam kantiĝas niatempe.

La uzo de God Save the King kiel nacia himno imponis Joseph Haydn dum lia vizito al Londono en 1794. Je sia reveno en Aŭstrio li skribis nacian himnon, Gott erhalte Franz den Kaiser (Dio protektu la imperiestron Franz) por la naskiĝfesto de Francisko la 2-a, Sankta Romia Imperiestro. Oni poste uzis tiun melodion por la nacia himno de Germanio, Das Lied der Deutschen (la kanto de la germanoj).

Uzado en la Brita Komunumo[redakti | redakti fonton]

Antaŭe la plejparto de la Komunumaj Regnoj uzis ĝin kiel nacian himnon. Nun en Aŭstralio, Kanado kaj Jamaiko ĝi estas anstataŭigita de Advance Australia Fair, O Canada, kaj Jamaica, Land We Love respektive, sed ankoraŭ estas la reĝa himno de tiuj landoj. Ĝi ankoraŭ estas nacia himno de Novzelando kune kun God Defend New Zealand. Ĝi ankaŭ estas antaŭa nacia himno de Irlando, anstataŭigita en la jaroj 1920 per Amhrán na bhFiann.

Uzo alie[redakti | redakti fonton]

God Save the King estis la unua nacia himno en la mondo; pluraj landaj do uzis ĝian melodion kiel nacian himnon, inkluzive de Danio, Germanio ("Heil dir im Siegerkranz"), Rusio, Svedio kaj Svisio. Ĝi ankoraŭ estas la melodio de la populara usona patriotisma kanto My Country, Tis of Thee kaj de la norvega reĝa himno Kongesangen. La melodio ankoraŭ uziĝas por la nacia himno de Liĥtenŝtejno, Oben am jungen Rhein. La rokgrupo Queen ludis God Save the Queen post ĉiuj siaj koncertoj.

Aliaj naciaj himnoj en la Unuiĝinta Reĝlando[redakti | redakti fonton]

Ofte, kiam himno necesiĝas por lando en la Unuiĝinta Reĝlando, ekzemple ĉe internacia sportevento, oni uzas alian kanton:

Teksto[redakti | redakti fonton]

Angla teksto kun traduko[redakti | redakti fonton]

God save our gracious King,
Long live our noble King,
God save the King:
Send him victorious,
Happy and glorious,
Long to reign over us:
God save the King.

Dio protektu nian gracan Reĝon,
Vivu nia nobla Reĝo,
Dio protektu la Reĝon;
Lin venkigu,
Feliĉigu kaj glorigu,
Por ke li regnu nin longtempe;
Dio protektu la Reĝon.

O Lord, our God, arise,
Scatter his enemies,
And make them fall.
Confound their politics,
Frustrate their knavish tricks,
On thee our hopes we fix:
God save us all.

Ho Sinjoro, nia Dio, leviĝu,
Apartigu liajn malamikojn,
Kaj faligu ilin.
Konfuzu iliajn politikojn,
Malhelpu siajn kanajlajn ruzojn,
Je Vi ni afiŝas niajn esperojn:
Dio savu nin ĉiujn.

Thy choicest gifts in store,
On his be pleased to pour;
Long may he reign:
May he defend our laws,
And ever give us cause
With heart and voice to sing,
God save the King 1.

Viajn plej bonajn donojn rezervitajn,
Sur lin bonvole verŝu;
Li regnu longtempe;
Li defendu niajn leĝojn
Kaj ĉiam donu al ni kaŭzon
Por kanti kun koro kaj voĉo,
Dio protektu la Reĝon.

1Kiam la reganta monarĥo estas virino, "King" (Reĝo) estas ŝanĝita al "Queen" (Reĝino), kaj la viraj pronomoj estas ŝanĝitaj al inaj pronomoj.

Franca versio uzata en Kanado[redakti | redakti fonton]

Ĉar Kanado havas ankaŭ la francan kiel oficialan lingvon, oni tradukis al la franca la unuan strofon por uzado en Kanado:

Dieu protège le Roi

De sa main souveraine!
Vive le Roi!
Qu'un règne glorieux,
Long et victorieux
Rende son peuple heureux.
Vive le Roi!

Dio protektu la Reĝon
Per sia suverena mano!
Vivu la Reĝo!
Regno glora,
Longa kaj venkema
Feliĉigu lian popolon.

Vivu la Reĝo!
notaro de la himno

La himno, tradukita en Esperanton de L. L. Zamenhof, troviĝas en Fundamenta Krestomatio sub la titolo Al la reĝo[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]