Godfrey Harold Hardy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Godfrey Harold HARDY)
Godfrey Harold Hardy
Persona informo
Godfrey Harold Hardy
Naskiĝo 7-an de februaro 1877 (1877-02-07)
en Cranleigh
Morto 1-an de decembro 1947 (1947-12-01) (70-jaraĝa)
en Nuffield Health Cambridge Hospital
Tombo Trinity College Chapel vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Trinity College • Cranleigh School • Kolegio WinchesterUniversitato de Kembriĝo vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo matematikisto • akademiulo • universitata instruisto vd
Laborkampo analitikonombroteoriomatematiko vd
Aktiva en Anglio vd
Doktoreca konsilisto Augustus Edward Hough Love • E. T. Whittaker vd
Verkado
Verkoj principo de Hardy-Weinberg ❦
hierarkio de Hardy ❦
spaco de Hardy ❦
Hardy's inequality ❦
teoremo de Hardy ❦
Hardy field ❦
First Hardy–Littlewood conjecture ❦
Dua konjekto de Hardy-Littlewood ❦
Hardy–Littlewood circle method ❦
Hardy–Littlewood inequality ❦
Hardy–Littlewood tauberian theorem ❦
Hardy–Littlewood maximal function ❦
Hardy–Littlewood zeta-function conjectures ❦
konjekto pri ĝemelaj primoj vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Godfrey Harold HARDY, aŭ simple G. H. Hardy (naskiĝis la 7-an de februaro 1877 en Cranleigh, Britio — mortis la 1-an de decembro 1947 en Kembriĝo, Britio) estis matematikisto.

Kiel matematikisto, li verkis pli ol 300 esplor-raportojn, kaj la librojn "A Course of Pure Mathematics" kaj "An Introduction to the Theory of Numbers". Li tamen estas pli konata pro la disvastiga kaj duon-membiografia verko "Apologio de matematikisto".

Li estis fervora ateisto kaj ŝategis kriketon. Li ankaŭ respondecas pri la venigo al Eŭropo de la brila matematikisto Srinivasa Ramanujan (geniulo pri nombro-teorio el Barato), mortinta pro tuberkulozo.

Estas ĝenerale agnoskita, ke Hardy estis samseksemulo (tion konfirmas lia longdaŭra kunlaboranto J. E. Littlewood, lia studento Alan Turing, kaj lia amiko C. P. Snow). Pri sia samseksemo Hardy estis pli bonŝanca ol Turing (samseksemo estis tiam en Britio laŭleĝe krimo), ĉar li estis diskreta pri sia persona vivo kaj verŝajne ankaŭ ne emis al seks-rilatoj (li estis solulo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]