Saltu al enhavo

Godfrey Harold Hardy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Godfrey Harold Hardy
Persona informo
Godfrey Harold Hardy
Naskiĝo 7-an de februaro 1877 (1877-02-07)
en Cranleigh
Morto 1-an de decembro 1947 (1947-12-01) (70-jaraĝa)
en Nuffield Health Cambridge Hospital
Tombo Trinity College Chapel (en) Traduki 52° 12′ 27″ Nordo  07′ 03″ Oriento / 52.20739 °N, 0.11739 °O / 52.20739; 0.11739 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Trinity College (18961898)
Kolegio Winchester (18901896)
Cranleigh School (en) Traduki (1889)
Universitato de Kembriĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo matematikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo analitiko nombroteorio matematiko kalkulo pura matematiko vd
Aktiva en Anglio vd
Doktoreca konsilisto Augustus Edward Hough Love E. T. Whittaker vd
Verkado
Verkoj principo de Hardy-Weinberg 
hierarkio de Hardy 
spaco de Hardy 
Hardy's inequality 
teoremo de Hardy 
korpo de Hardy 
First Hardy–Littlewood conjecture 
Dua konjekto de Hardy-Littlewood 
Hardy–Littlewood circle method 
Hardy–Littlewood inequality 
Hardy–Littlewood tauberian theorem 
Hardy–Littlewood maximal function 
Hardy–Littlewood zeta-function conjectures 
konjekto pri ĝemelaj primoj 
Apologio de matematikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Godfrey Harold HARDY, aŭ simple G. H. Hardy (naskiĝis la 7-an de februaro 1877 en Cranleigh, Britio — mortis la 1-an de decembro 1947 en Kembriĝo, Britio) estis matematikisto.

Kiel matematikisto, li verkis pli ol 300 esplor-raportojn, kaj la librojn "A Course of Pure Mathematics" kaj "An Introduction to the Theory of Numbers". Li tamen estas pli konata pro la disvastiga kaj duon-membiografia verko "Apologio de matematikisto".

Li estis fervora ateisto kaj ŝategis kriketon. Li ankaŭ respondecas pri la venigo al Eŭropo de la brila matematikisto Srinivasa Ramanujan (geniulo pri nombro-teorio el Barato), mortinta pro tuberkulozo.

Estas ĝenerale agnoskita, ke Hardy estis samseksemulo (tion konfirmas lia longdaŭra kunlaboranto J. E. Littlewood, lia studento Alan Turing, kaj lia amiko C. P. Snow). Pri sia samseksemo Hardy estis pli bonŝanca ol Turing (samseksemo estis tiam en Britio laŭleĝe krimo), ĉar li estis diskreta pri sia persona vivo kaj verŝajne ankaŭ ne emis al seks-rilatoj (li estis solulo).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]