Godo Lieberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Godo Lieberg
Persona informo
Godo Lieberg
Naskiĝo 30-an de decembro 1929 (1929-12-30)
en Kaarma Rural Municipality
Morto 31-an de julio 2016 (2016-07-31) (86-jaraĝa)
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo klasika filologo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Godo LIEBERG (naskiĝinta la 30-an de decembro 1929 en Kaarma/Karmel sur la insulo Saaremaa/Ösel, mortinta la 31-an de julio 2016 en Bochum[1]) estis germana-estona filologo kaj universitata profesoro el familio de germanaj baltoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Godo Lieberg studis post la Dua mondmilito klasikan filologion ĉe la altlernejoj de Göttingen kaj Tübingen, kie li doktoriĝis en 1954 ĉe Wolfgang Schadewaldt. En 1960 Lieberg iris Romon kaj habilitiĝis en 1962 en Tübingen. En 1965 li sekvis vokon je la ĵus fondita Ruhr-Universitato de Bochum je la katedro pri latinistiko. En 1981 li ekdeĵoris en Sieno. Post emeritiĝo li daŭre laboris kiel docentadkomisiito ĉe la universitato de Bochum.

Fokusoj sciencaj[redakti | redakti fonton]

Liaj sciencaj interesoj koncentriĝis pri la latinlingva poezio de (Katulo kaj Tibulo) kaj pri verkoj de Julio Cezaro. En sia disertaĵo li estis okupiĝinta pri la aristotela idearo pri hedonismo. Krome Lieberg engaĝiĝis pri la viva uzo de la latina lingvo. Li ankaŭ verkis kontribuaĵojn por la novlatinaj gazetoj Vox Latina, Melissa kaj Latinitas.

Li estis edzo de Marisa Lieberg fraŭline Dal Lago (1930-2013) ekde decembro 1956.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Lehre von der Lust in den Ethiken des Aristoteles (= Zetemata. Heft 19). Beck, München 1958 (pligrandigita disertaĵo, Tübingen 1954: Über die Lehre von der Lust in den Ethiken des Aristoteles.).
  • Puella divina. Die Gestalt der göttlichen Geliebten bei Catull. Im Zusammenhang der antiken Dichtung. Schippers, Amsterdam 1962 (Samtempe habilitiĝaĵo Tübingen 1962).
  • Poeta creator. Studien zu einer Figur der antiken Dichtung. Gieben, Amsterdam 1982, ISBN 90-70265-53-2.
  • Zu Idee und Figur des dichterischen Schöpfertums. Eigenverlag, Bochum 1985.
  • Strukturalistische Analyse von Tibull I 5. Eigenverlag, Bochum 1988.
  • Caesars Politik in Gallien. Interpretationen zum Bellum Gallicum. Brockmeyer, Bochum 1998, ISBN 3-8196-0564-9.
  • Tersus atque elegans maxime Tibullus. Eine umfassende Sammlung der Urteile und Darstellungen von Dichtern und Gelehrten über den Stil Tibulls von der Antike bis zur Gegenwart. Mit einer Entwicklungsskizze seiner Beurteilung, auch im Vergleich mit Catull, Properz und Ovid, zahlreichen Anmerkungen und einem Anhang über Tibull und die deutsche Dichtung. Eigenverlag, Bochum 2009
  • Ästhetische Theorien der Antike, des Mittelalters und der Neuzeit. Darstellungen und Interpretationen. Brockmeyer, Bochum 2011, ISBN 978-3-8196-0789-9

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kondolencaĵo ĉe: WAZ, 13.8.2016

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Who’s Who in Germany. 7-a eldono (1980), p. 656.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]